Fiŝoj en antikva Egiptujo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[dosiero:Tomb of Nakht (7).jpg|eta|Kato manĝas fiŝon, [[Tombo de Nacht (TT52)|Tombo de Nacht]]]]
[[dosiero:Tomb of Nakht (7).jpg|eta|Kato manĝas fiŝon, [[Tombo de Nacht (TT52)|Tombo de Nacht]]]]
'''Fiŝoj''' kaj aliaj akvobestoj estis en [[antikva Egiptujo]] unu el la plej gravaj nutraĵoj. De prahistorio ili estis la plej grava provizantoj de [[Proteino|proteino]] por granda parto de la egipta loĝantaro<ref name="Heinz Felber">Heinz Felber: ''Fischerei, Fischereigewerbe. II. Ägypten'', en: ''[[Pauly-Wissowa|Der Neue Pauly]]'' vol. 4 (1998), p. 527</ref>.
'''[[Fiŝo]]j''' kaj aliaj akvobestoj estis unu el la plej gravaj [[Nutraĵo|nutraĵoj]] en [[antikva Egiptujo]]. Ekde [[prahistorio]] ili estis la plej gravaj provizantoj de [[Proteino|proteino]] por granda parto de la egipta loĝantaro.<ref name="Heinz Felber">Heinz Felber: ''Fischerei, Fischereigewerbe. II. Ägypten'', en: ''[[Pauly-Wissowa|Der Neue Pauly]]'' vol. 4 (1998), p. 527</ref>.
Skribaj kaj arkeologiaj fontoj prezentas vastajn informojn pri diversaj fiŝoj kaj akvaj bestoj, kiel ankaŭ ties kaptado kaj uzado. Fiŝojn kaj akvobestojn oni prezentis en la egipta arto, uzis ilin kiel kuracilo, prilaboris konkojn al ornamaĵoj, juvelojiloj. Fiŝkaptado estis aparata entreprena branĉo, oni komercis pri akvobestoj, kaj ilia kaptado estis ŝatokupo de la egipta [[elito]]. La [[Biblio|biblio]] mencias la gravecon de fiŝaĵo kiel nutraĵo en antikva Egiptujo.<ref>[[Nombroj]]: [http://biblephone.intercer.net/eplus/index.php/eo/1/Numb/11/ 11,5] ''"Ni memoras la fiŝojn, kiujn ni manĝis en Egiptujo senpage''.</ref>
Skribaj kaj [[arkeologio|arkeologiaj]] fontoj prezentas vastajn informojn pri diversaj fiŝoj kaj akvaj bestoj, kiel ankaŭ ties kaptado kaj uzado. Fiŝojn kaj akvobestojn oni prezentis en la egipta arto, uzis ilin kiel [[kuracilo]], prilaboris [[konko]]jn al [[ornamaĵo]]j, [[juvelo]]j[[ilo]]j. [[Fiŝkaptado]] estis aparta entreprena branĉo; oni komercis pri akvobestoj, kaj ilia kaptado estis [[ŝatokupo]] de la egipta [[elito]]. La [[Biblio|biblio]] mencias la gravecon de fiŝaĵo kiel nutraĵo en antikva Egiptujo.<ref>[[Nombroj]]: [http://biblephone.intercer.net/eplus/index.php/eo/1/Numb/11/ 11,5] ''"Ni memoras la fiŝojn, kiujn ni manĝis en Egiptujo senpage''.</ref>


== Fiŝoj ==
== Fiŝoj ==
[[Dosiero:Hatschepsut tempel fisch1.jpg|eta|dekstra|Detalo de fiŝobildo en la halo Punt de la templo de [[Haĉepsut]] en Deir-el-Bahri]]
[[Dosiero:Hatschepsut tempel fisch1.jpg|eta|dekstra|Detalo de fiŝobildo en la halo Punt de la templo de [[Haĉepsut]] en Deir-el-Bahri]]
Kontraŭe al aliaj mediteraneaj kulturoj de la antikvo la egiptoj kaptis ĉefe dolĉakvaj fiŝoj en la [[Nildelto|delto de la Nilo]]. Laŭ la nun konataj fontoj la kaptado de salakvaj fiŝoj estis sensignifa.<ref>Dietrich Sahrhage: ''Fischfang und Fischkult im alten Ägypten'', von Zabern, Mainz 1998, S. 77</ref> La kialoj estas neklaraj, eble la risko kapti fiŝojn el la maro estis pli granda, kaj estis pli facile fiŝkapti en la Nilo aŭ oazaj lagoj. La ĉefa kaptoregiono estis la [[Nilo]], ties [[nildelto|delto]] kaj la lagoj en [[Fayum]]<ref name="Heinz Felber"/>.
Kontraŭe al aliaj [[mediteraneo|mediteraneaj]] kulturoj de la antikvo la egiptoj kaptis ĉefe dolĉakvajn fiŝojn en la [[Nildelto|delto de la Nilo]]. Laŭ la nun konataj fontoj la kaptado de salakvaj fiŝoj estis sensignifa.<ref>Dietrich Sahrhage: ''Fischfang und Fischkult im alten Ägypten'', von Zabern, Mainz 1998, S. 77</ref> La kialoj estas neklaraj, eble la risko kapti fiŝojn el la maro estis pli granda, kaj estis pli facile fiŝkapti en la Nilo aŭ [[oazo|oazaj]] lagoj. La ĉefa kaptoregiono estis la [[Nilo]], ties [[nildelto|delto]] kaj la lagoj en [[Fayum]]<ref name="Heinz Felber"/>.


[[dosiero:Maler der Grabkammer des Menna 006.jpg|eta|maldekstra|Murbildo de fiŝoj en la tombo de Menna, murbildo ĉirkaŭ [[1422 a.K.|1422]]-[[1411 a.K.]]]]
[[dosiero:Maler der Grabkammer des Menna 006.jpg|eta|maldekstra|Murbildo de fiŝoj en la tombo de Menna, murbildo ĉirkaŭ [[1422 a.K.|1422]]-[[1411 a.K.]]]]
En la moderno oni priskribis pli ol 65 nilfiŝoj. Ĉirkaŭ 30 inter ili estis konataj jam en antikva Egiptujo laŭ arkeologiaj fontoj, ĉefer per bildoj en tomboj. Por ĉirkaŭ duono de tiuj identigitaj fiŝoj konatas la ĉiutagaj nomoj. Diversaj specioj havas plurajn nomojn. Entute konatas nuntempe ĉirkaŭ 50 diversaj antikvegiptaj fiŝnomoj.<ref>Dietrich Sahrhage: ''Fischfang und Fischkult im alten Ägypten'', von Zabern, Mainz 1998, p. 57</ref>
En la moderno oni priskribis pli ol 65 nilfiŝojn. Ĉirkaŭ 30 inter ili estis konataj jam en antikva Egiptujo laŭ arkeologiaj fontoj, ĉefe per bildoj en tomboj. Por ĉirkaŭ duono de tiuj identigitaj fiŝoj konatas la ĉiutagaj nomoj. Diversaj specioj havas plurajn nomojn. Entute konatas nuntempe ĉirkaŭ 50 diversaj antikvegiptaj fiŝnomoj.<ref>Dietrich Sahrhage: ''Fischfang und Fischkult im alten Ägypten'', von Zabern, Mainz 1998, p. 57</ref>
Kelkaj bildoj el tiu epoko de la antikva imperio estas tiel elstaraj, ke la fiŝspecioj estas science sendube identigeblaj. Tio nur malofte eblas por pli postaj fazoj de la egipta historio. Unuopaj specioj estas tiam malfacile distingeblaj. Ofte tamen eblas identigi la genron aŭ almenaŭ la familion de la prezentitaj bestoj.<ref>Dietrich Sahrhage: ''Fischfang und Fischkult im alten Ägypten'', von Zabern, Mainz 1998, p. 80</ref>
Kelkaj bildoj el tiu epoko de la antikva imperio estas tiel elstaraj, ke la fiŝspecioj estas science sendube identigeblaj. Tio nur malofte eblas por pli postaj fazoj de la egipta historio. Unuopaj specioj estas tiam malfacile distingeblaj. Ofte tamen eblas identigi la genron aŭ almenaŭ la familion de la prezentitaj bestoj.<ref>Dietrich Sahrhage: ''Fischfang und Fischkult im alten Ägypten'', von Zabern, Mainz 1998, p. 80</ref>
La egiptoj verŝajne jam sciis pri la vivkutimoj de kelkaj fiŝspecioj, tiel ili prezentis ekzemple sur diversaj murbildoj surdorse naĝantajn ''Mochokidae''<ref>Dietrich Sahrhage: ''Fischfang und Fischkult im alten Ägypten'', von Zabern, Mainz 1998, p. 58</ref> kaj [[mugiledoj]]n naĝantajn en aroj<ref group="A">Kiel sur la sezona reliefo de la tiel nomata ''mondoĉambro'' de la sunsanktejo de [[Niuserre]], kiu nuntempe videblas en la egipta muzeo de [[Berlino]], aŭ en la [[piramido]] Unas en [[Sakkara]].</ref>. El skribaĵoj konatas ne nur nomoj de fiŝoj, sed ankaŭ nomoj de diversaj korpopartoj kaj organoj.<ref>Ingrid Gamer-Wallert: Fische und Fischkulte im Alten Ägypten, Harrassowitz, Wiesbaden 1970, p. 47-50</ref>
La egiptoj verŝajne jam sciis pri la vivkutimoj de kelkaj fiŝspecioj, tiel ili prezentis ekzemple sur diversaj murbildoj surdorse naĝantajn ''Mochokidae''<ref>Dietrich Sahrhage: ''Fischfang und Fischkult im alten Ägypten'', von Zabern, Mainz 1998, p. 58</ref> kaj [[mugiledoj]]n naĝantajn en aroj<ref group="A">Kiel sur la sezona reliefo de la tiel nomata ''mondoĉambro'' de la sunsanktejo de [[Niuserre]], kiu nuntempe videblas en la egipta muzeo de [[Berlino]], aŭ en la [[piramido]] ''Unas'' en [[Sakkara]].</ref>. El skribaĵoj konatas ne nur nomoj de fiŝoj, sed ankaŭ nomoj de diversaj korpopartoj kaj [[organo]]j.<ref>Ingrid Gamer-Wallert: Fische und Fischkulte im Alten Ägypten, Harrassowitz, Wiesbaden 1970, p. 47-50</ref>


Gravaj fiŝoj estis:
Gravaj fiŝoj estis:

Kiel registrite je 07:59, 26 okt. 2011

Kato manĝas fiŝon, Tombo de Nacht

Fiŝoj kaj aliaj akvobestoj estis unu el la plej gravaj nutraĵoj en antikva Egiptujo. Ekde prahistorio ili estis la plej gravaj provizantoj de proteino por granda parto de la egipta loĝantaro.[1]. Skribaj kaj arkeologiaj fontoj prezentas vastajn informojn pri diversaj fiŝoj kaj akvaj bestoj, kiel ankaŭ ties kaptado kaj uzado. Fiŝojn kaj akvobestojn oni prezentis en la egipta arto, uzis ilin kiel kuracilo, prilaboris konkojn al ornamaĵoj, juvelojiloj. Fiŝkaptado estis aparta entreprena branĉo; oni komercis pri akvobestoj, kaj ilia kaptado estis ŝatokupo de la egipta elito. La biblio mencias la gravecon de fiŝaĵo kiel nutraĵo en antikva Egiptujo.[2]

Fiŝoj

Detalo de fiŝobildo en la halo Punt de la templo de Haĉepsut en Deir-el-Bahri

Kontraŭe al aliaj mediteraneaj kulturoj de la antikvo la egiptoj kaptis ĉefe dolĉakvajn fiŝojn en la delto de la Nilo. Laŭ la nun konataj fontoj la kaptado de salakvaj fiŝoj estis sensignifa.[3] La kialoj estas neklaraj, eble la risko kapti fiŝojn el la maro estis pli granda, kaj estis pli facile fiŝkapti en la Nilo aŭ oazaj lagoj. La ĉefa kaptoregiono estis la Nilo, ties delto kaj la lagoj en Fayum[1].

Murbildo de fiŝoj en la tombo de Menna, murbildo ĉirkaŭ 1422-1411 a.K.

En la moderno oni priskribis pli ol 65 nilfiŝojn. Ĉirkaŭ 30 inter ili estis konataj jam en antikva Egiptujo laŭ arkeologiaj fontoj, ĉefe per bildoj en tomboj. Por ĉirkaŭ duono de tiuj identigitaj fiŝoj konatas la ĉiutagaj nomoj. Diversaj specioj havas plurajn nomojn. Entute konatas nuntempe ĉirkaŭ 50 diversaj antikvegiptaj fiŝnomoj.[4] Kelkaj bildoj el tiu epoko de la antikva imperio estas tiel elstaraj, ke la fiŝspecioj estas science sendube identigeblaj. Tio nur malofte eblas por pli postaj fazoj de la egipta historio. Unuopaj specioj estas tiam malfacile distingeblaj. Ofte tamen eblas identigi la genron aŭ almenaŭ la familion de la prezentitaj bestoj.[5] La egiptoj verŝajne jam sciis pri la vivkutimoj de kelkaj fiŝspecioj, tiel ili prezentis ekzemple sur diversaj murbildoj surdorse naĝantajn Mochokidae[6] kaj mugiledojn naĝantajn en aroj[A 1]. El skribaĵoj konatas ne nur nomoj de fiŝoj, sed ankaŭ nomoj de diversaj korpopartoj kaj organoj.[7]

Gravaj fiŝoj estis:

Bildo de du tilapioj kaptitaj per lanco, tombo de Menna, murpentraĵo, ĉirkaŭ 1422-1411 a.K.
  • Mugiledoj. Plej ofte estis ili, kiuj troviĝas sur murbildoj. Ankoraŭ nun ili estas inter la plej multe kaptitaj nilfiŝoj. Oni emis ilin ĉefe pro la malmola, bongusta fiŝaĵo kaj estis kaptitaj per tirretoj. Frajo estis salita, presita kaj sekigita kaj tiel prilaborita al altvalora produkto simila al kaviaro.[8]
  • Perkoj estis la dua plej ofte prezentita fiŝordo, kaj inter ili ĉefe ciklideoj kaj la ĝis 60 cm longa nilciklideo. Tiun ĉi oni kaptis ĉefe en la delto kaj en la regiono de Fayum, pri kio atestas granda nombro de fiŝostoj. La egiptoj ŝajne sciis, ke nilciklideoj estas faŭkokovantoj, ĉar la nilciklideo estis simbolo de fekundeco kaj reenkarniĝo. Ankaŭ la kovzorgo de la ciklideo de Zille estis rimarkita de la egiptoj kaj prezentita bilde. La fiŝo formas kuglon el la frajo, kiun li metas en kaveton aŭ fiksas al ŝtono. Nuntempe perkoj estas la plej gravaj fiŝoj el la Nilo kaj reprezentas 70 % de la tuta fiŝkaptado. Oni ne konas la antikvajn fiŝkaptadkvantojn, sed oni povas supozi, ke la nombro de fiŝoj kaptitaj estis granda kaj ke perkoj estis grava nutraĵfonto ankaŭ en antikva Egiptujo. Apartan rolon ludis la nila perko (en la antikva egipta lingvo: Aha), kiun oni kaptis ĉefe en la rapide fluanta kaj oksigenriĉa supera Nilo. Tiuj rabfiŝoj povis atingi longecon de du metroj kaj pezi 175 kilogramojn. En iuj regionoj de Egiptujo oni adoris ilin kulte kaj ili estis oferofiŝoj por la dioj. En post epoko ili estis ofte mumiigitaj kaj kiel ekzemple en Esna enĉerkitaj entombigitaj en grandaj fiŝnekropoloj.[9]
  • Siluroj ekzistis en multaj diversaj specioj kaj havis altan ekonomian signifon. La akveca, malpli bongusta fiŝaĵo estis malpli ŝatata, tiel supozeblas ke silurojn manĝis ĉefe malriĉuloj. Ekzistis ĉefe barbaj siluroj, kiuj havis fortajn dorsajn kaj brustajn naĝilpikilojn kun venenaj glandoj. Ili povis okazigi gravajn vundojn, tiel la fiŝkaptistoj tuj post la kaptado rompis la pikilojn. Malofte, tamen ankaŭ kaptita estis la elektrosiluro. Ĝi havis gravan rolon en la antikegipta medicino.[10]
  • Nilezokoj estis kaptitaj ĉefe en ne- aŭ malrapide fluantaj akvoj. La specio Mormyrus kannume estis nomata Oxyrhynchos kaj adorata kiel dio en pluraj lokoj. La fiŝaĵo de nilezokoj estas pli malbonkvalita, sed tre grasriĉa.[11]
Bildo de niloperkoj en la tombo de Menna, murpbildo, ĉirkaŭ 1422-1411 a.K.

Aliaj fiŝoj estis la Bynnibarbe, karpsimila fiŝo nomata Lepidotos, diversaj specioj de Ĥaraciformaj kaj la tre ŝatata angilo. Ĉefe aparta kaj kiel la angilo tre ofte prezentita fiŝo estis la Nilbulfiŝo nomata ankaŭ FahakaMaeotis-fiŝo. Ĝi tre disvastiĝis kaj oni multe ŝatis ĝian bongustan fiŝaĵon. Sed la preparado estis ŝajne tre malfacila, ĉar la gonadoj kaj hepato de la fiŝo entenis ekstreme efikajn venenojn. Science ne pruveblas, ĉu tiuj bulfiŝoj estis kulte adoritaj en Elefantino.

Detalo de fiŝobildoj en la halo Punt de la templo de Haĉepsut en Deir-el-Bahri

Marfiŝoj estis bildigitaj malpli ofte. Plej konataj estas la bildoj de ĉirkaŭ 30 diversaj fiŝoj kaj aliaj marbestoj en la halo Punt de la templo de Haĉepsut en Deir el-Bahari. Eblas identigi kadre de bildigo de ekspedicio al Puntlando rajojn, kirurgofiŝojn (Acanthuridae'), skorpifiŝojn (Scorpaenidae), spadfiŝojn, nazfiŝojn (Naso brevirostris), elopsojn (Elopidae), bulfiŝojn (Tetraodontidae), pikilsilurojn (Bagridae), Pleuronectiformajn (Pleuronectiformes), Balistidae, Myripristinae, Siganidae, Labridae, Platax, Istiophorus, Drepane, sed ankaŭ palinurojn kaj Teuthida kaj pluraj aliaj dolĉakvaj fiŝoj.[12]


Aliaj vertebruloj

Egipta kultaĵo en formo de krokodilo

Bibliografio

  • Joachim Boessneck: Die Tierwelt des Alten Ägypten. Untersucht anhand kulturgeschichtlicher und zoologischer Quellen. C.H. Beck, München 1988, ISBN 3-406-33365-6.
  • Angela von den Driesch: Fische im Alten Ägypten. Eine osteoarchäologische Untersuchung. Kanzler, München 1986 (Documenta naturae, Nr. 34).
  • Heinz Felber: Fischerei, Fischereigewerbe. II. Ägypten. In: Der Neue Pauly Band 4 (1998), Sp. 527.
  • Ingrid Gamer-Wallert: Fische und Fischkulte im Alten Ägypten. Harrassowitz, Wiesbaden 1970 (Ägyptologische Abhandlungen, Bd. 21), ISBN 3-447-00779-6.
  • Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im Alten Ägypten. von Zabern, Mainz 1998 (Kulturgeschichte der Antiken Welt, Bd. 70), ISBN 3-8053-1757-3.

Notoj

  1. Kiel sur la sezona reliefo de la tiel nomata mondoĉambro de la sunsanktejo de Niuserre, kiu nuntempe videblas en la egipta muzeo de Berlino, aŭ en la piramido Unas en Sakkara.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Heinz Felber: Fischerei, Fischereigewerbe. II. Ägypten, en: Der Neue Pauly vol. 4 (1998), p. 527
  2. Nombroj: 11,5 "Ni memoras la fiŝojn, kiujn ni manĝis en Egiptujo senpage.
  3. Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im alten Ägypten, von Zabern, Mainz 1998, S. 77
  4. Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im alten Ägypten, von Zabern, Mainz 1998, p. 57
  5. Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im alten Ägypten, von Zabern, Mainz 1998, p. 80
  6. Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im alten Ägypten, von Zabern, Mainz 1998, p. 58
  7. Ingrid Gamer-Wallert: Fische und Fischkulte im Alten Ägypten, Harrassowitz, Wiesbaden 1970, p. 47-50
  8. Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im alten Ägypten, von Zabern, Mainz 1998, S. 62-66
  9. Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im alten Ägypten, von Zabern, Mainz 1998, S. 66-69
  10. Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im alten Ägypten, von Zabern, Mainz 1998, S. 69f.
  11. Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im alten Ägypten, von Zabern, Mainz 1998, S. 71
  12. Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im alten Ägypten, von Zabern, Mainz 1998, S. 77-82