Art Farmer: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5: Linio 5:
=== Fruaj jaroj ===
=== Fruaj jaroj ===
Art Farmer, kies ĝemelfrato Addison, mortinta en 1963, estis fama basisto, alkreskis en [[Fenikso (Arizono)]] kaj lernis komence la ludon de [[violono]] kaj [[piano]]. Trumpeton kaj [[suzafono]]n li ludis komence nur je solenaĵoj kaj en marŝmuzika bando. En la aĝo de 15 jaroj li komenci ludi trumpeton en dancorkestro. Farmer transloĝiĝis kun sia frato al [[Los-Anĝeleso]], konatiĝis tie kun la ĵazmondeto kaj muzikis en la bando ''Jump Band'' de Horace Henderson kaj Floyd Ray. Krome li koncertvojaĝis kun [[Johnny Otis]].
Art Farmer, kies ĝemelfrato Addison, mortinta en 1963, estis fama basisto, alkreskis en [[Fenikso (Arizono)]] kaj lernis komence la ludon de [[violono]] kaj [[piano]]. Trumpeton kaj [[suzafono]]n li ludis komence nur je solenaĵoj kaj en marŝmuzika bando. En la aĝo de 15 jaroj li komenci ludi trumpeton en dancorkestro. Farmer transloĝiĝis kun sia frato al [[Los-Anĝeleso]], konatiĝis tie kun la ĵazmondeto kaj muzikis en la bando ''Jump Band'' de Horace Henderson kaj Floyd Ray. Krome li koncertvojaĝis kun [[Johnny Otis]].

Kun la bando de Otis 1947 li iris unuan fojon al Novjorko kaj muzikis kiel liberprofesiulo kun Clifford Brown, [[Lester Young]] kaj aliaj. Krom tio li studis tiutempe ĉe Maurice Grupp. En 1948 li ludis en Kansasurbo den al bando de [[Jay McShann]], revenis post tio al Los-Anĝeleso kaj ludis en la bandoj de [[Benny Carter]], Gerald Wilson, Roy Porter kaj [[Dexter Gordon]]. Januaron de 1952 ekestis unuaj sonregistraĵoj kun Wardell Gray por [[Prestige Records|Prestige Label]]. Je tio estis registrata ankaŭ la komponaĵo ''Farmer's Market'' de Farmer.<ref>Mallonge poste [[Annie Ross]] surdiskigis kantversion por ''Prestige''; per tio [[Bob Weinstock]] kaj [[Ira Gitler]] atentiĝis pri la juna muzikisto kaj planis la unuan sonregistradon; komp. Gitler, akompanteksto pri ''Farmer's Market''</ref>


=== La malmolbopa tempo ===
=== La malmolbopa tempo ===

Kiel registrite je 10:30, 27 okt. 2011

Art Farmer

Arthur Stewart (Art) Farmer (* 21-an de aŭgusto 1928 en Council Bluffs, Iovao; † 4-an de oktobro 1999 en Novjorko) estis usona ĵaz-trumpetisto, kiu ankaŭ ludis flugilkornon same kiel flumpeton, kombinaĵo inter trumpeto kaj flugilkorno.[1]

Vivo kaj verkado

Fruaj jaroj

Art Farmer, kies ĝemelfrato Addison, mortinta en 1963, estis fama basisto, alkreskis en Fenikso (Arizono) kaj lernis komence la ludon de violono kaj piano. Trumpeton kaj suzafonon li ludis komence nur je solenaĵoj kaj en marŝmuzika bando. En la aĝo de 15 jaroj li komenci ludi trumpeton en dancorkestro. Farmer transloĝiĝis kun sia frato al Los-Anĝeleso, konatiĝis tie kun la ĵazmondeto kaj muzikis en la bando Jump Band de Horace Henderson kaj Floyd Ray. Krome li koncertvojaĝis kun Johnny Otis.

Kun la bando de Otis 1947 li iris unuan fojon al Novjorko kaj muzikis kiel liberprofesiulo kun Clifford Brown, Lester Young kaj aliaj. Krom tio li studis tiutempe ĉe Maurice Grupp. En 1948 li ludis en Kansasurbo den al bando de Jay McShann, revenis post tio al Los-Anĝeleso kaj ludis en la bandoj de Benny Carter, Gerald Wilson, Roy Porter kaj Dexter Gordon. Januaron de 1952 ekestis unuaj sonregistraĵoj kun Wardell Gray por Prestige Label. Je tio estis registrata ankaŭ la komponaĵo Farmer's Market de Farmer.[2]

La malmolbopa tempo

Poste Farmer formis propran ensemblon kun saksofonisto Gigi Gryce, kiu ekzistis ekde fine de 1954 ĝis meze de la jaro 1956 (Nica's Tempo, 1955); post tio li ankaŭ muzikis kun Coleman Hawkins, Thelonious Monk, Charles Mingus, la bando Jazz Messengers de Art Blakey kaj Horace Silver, Quincy Jones (This Is How I Feel About Jazz) kaj ekde 1958 en la kvaropo de Gerry Mulligan. Kune kun tiu li verkis la filmmuzikon por I Want to Live kaj The Subterraneans (1958). Samtempe li ankaŭ okupiĝis pri eksperimentemaj ĵazstiloj, ekzemple kun Teddy Charles, Teo Macero kaj George Russell, kio portis al li la famon, ke li povas ludi ĉion. (aŭdebla je la albumo The RCA Victor Jazz Workshop de George Russell. En la 1960-aj jaroj la Jazztet, fondita de li, Benny Golson k.a. En 1959, atingis mitan famon. Post ties malfondado li direktis diversajn kvaropojn, ekz. ĝis 1964 kun Jim Hall, kun kiu li sonregistris en 1963 la albumon Live at the Half Note. Post tio li kunlaboris kun Steve Swallow, Steve Kuhn kaj Ron Carter kaj variaj frapinstrumentistoj.

Listo de selektaj diskoj

[3]

  • 1955: When Farmer Meets Gryce (Prestige/OJC, 1954/55)
  • 1955: The Art Farmer Quintet (Prestige/OJC, 1955) kun Gigi Gryce
  • 1958: Cool Struttin’ (Blue Note, 1958) kun Sonny Clark
  • 1958: Modern Art (Blue Note) kun Benny Golson, Bill Evans
  • 1960: Meet the Jazztet (Argo) kun Benny Golson, McCoy Tyner, Addison Farmer, Lex Humphries
  • 1960: Out of the Past (Chess, 1960/61) kun Tommy Flanagan, Harold Mabern
  • 1963: Live at the Half Note (Atlantic) kun Jim Hall
  • 1964: To Sweden With Love (Atlantic) kun Jim Hall, Steve Swallow & Pete LaRoca
  • 1987: Something to Live For (Contemporary) kun Clifford Jordan, Rufus Reid, Marvin Smitty Smith
  • 1988: Blame It On My Youth (Contemporary) kun Clifford Jordan, Rufus Reid, Victor Lewis
  • 1989: Ph. D. (Contemporary) kun Clifford Jordan, Rufus Reid, Marvin Smitty Smith, Kenny Burrell


Literaturo

Ligoj eksteren

Referencoj

  1. Ĉi tiun instrumenton konstruis David Monette aparte por li.
  2. Mallonge poste Annie Ross surdiskigis kantversion por Prestige; per tio Bob Weinstock kaj Ira Gitler atentiĝis pri la juna muzikisto kaj planis la unuan sonregistradon; komp. Gitler, akompanteksto pri Farmer's Market
  3. Art Farmer kunlaboris kiel gastmuzikisto – ĉefe dum sia frua fazo – je sennombraj albumoj de muzikistoj kiel Manny Albam, Gene Ammons, John Benson Brooks, Clifford Brown, Teddy Charles, Sonny Clark, Jimmy Cleveland, Earl Coleman, Eddie Costa, Jimmy Giuffre, Bennie kaj Urbie Green, Milt Jackson, Michel Legrand, Abbey Lincoln, Mundell Lowe, Hal McKusick, Gil Melle, Oscar Pettiford, Tony Scott, Mal Waldron kaj multaj aliaj.