Hmongoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ko:흐몽족
Linio 33: Linio 33:
[[id:Hmong]]
[[id:Hmong]]
[[it:Hmong]]
[[it:Hmong]]
[[ko:흐몽족]]
[[nl:Hmong]]
[[nl:Hmong]]
[[pl:Hmong]]
[[pl:Hmong]]

Kiel registrite je 15:41, 27 okt. 2011

Hmongaj infanoj en Sa Pa (Vjetnamio), 1993

La Hmongoj estas origina popolo de Azio el la sudaj montaraj regionoj de la Ĉina Popola Respubliko (precipe la regiono Guizhou) kaj norde de Vjetnamio kaj de Laoso. Ili ankaŭ estas nomataj Miaoj (苗, Miao), kio signifas «kruda rizo» - vorto priskribanta la nomadajn popolojn malmulte integritajn. La hmongoj memnomas sin «montaranoj».

La hmongoj estas la kvina etna grupo inter la 56 naciecoj de Ĉinio. Le censo de Ĉinio en 1989 kalulis ilin je sep milionoj, kaj en 2000 ĉ. naŭ milionoj.

La hmongoj loĝantaj en Laoso reprezentas la 7,4 % de la tuta laosa loĝantaro. Ili estas inter la 49 listigitaj etnoj agnoskitaj de la laosa registaro en 1989.

En la lastaj jardekoj, granda nombro da hmongo migris al Usono, Aŭstralio, Nov-Zelando, Kanado, Germanio, Japanio, Argentino kaj Francio (inkluzive de Gujano). La plej granda parto ankoraŭ loĝas en Sud-Orienta Azio: Ĉinio, Vjetnamio, Laoso, Tajlando kaj Mjanmaro.

La hmonga lingvo apartenas al la hmong-miena lingvofamilio. Ĝi havas plurajn dialektojn sed ĉefaj estas la "verda hmonga" kaj la "blanka hmonga", parolataj en Laoso, Tajlando, Vjetnamio kaj Mjanmaro. En Vjetnamio ankaŭ ekzistas aliaj dialektoj: la "nigra hmonga" kaj la "florumita hmonga".

Hmongoj plejparte estas aŭ animistojkristanoj; kun tri preĝejoj en Vjetnamio.

Laŭ la loka hmonga kredo, la hmongoj ricevas tri animojn je la naskiĝo: la unua restas post la morto, la dua foriras al la transtomba mondo kaj la tria reenkarniĝas.