Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20120105: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Babelejo: nova sekcio
→‎Babelejo: Bonvolu ignori mian atentigon.
Linio 387: Linio 387:
| {{#Babel:eo|fr|de-2|en-2|ca-1|it-1|es-1|nl-1}}
| {{#Babel:eo|fr|de-2|en-2|ca-1|it-1|es-1|nl-1}}
|}
|}
: Fakte, surprizige bone funkcias post konservado, dum nur duone funkciis ĉe antaŭrigardo. Bonvolu ignori mian atentigon. {{alss}} 22:24, 9 Nov. 2011 (UTC)

Kiel registrite je 22:24, 9 nov. 2011

Vikipedia emblemo Saluton kaj bonvenon en mia diskutopaĝo!
Bonvolu tion ĉi legi antaŭ ion skribi!

Se vi volas demandi min, demandu ĉi tie kaj mi ĉi tie ankaŭ respondos.
Se mi demandis vin en via diskutopaĝo, vi respondu tie kaj uzu {{Re|Tlustulimu}}! Tiel mi ricevos sciigon pri via mesaĝo.

Bv. ne uzi ĉi tie la ŝablonojn {{ŝ|NovajMesaĝoj}} aŭ {{ŝ|Nova!}}, ĉar mi ne subtenas ilian uzadon. Dankon.

Arkivoj
Arkivoj

Vikipedio:Babelejo
eo
4
Ĉi tiu uzanto parolas Esperanton preskaŭ kiel denaskulo.
de
Dieser Benutzer spricht Deutsch als Muttersprache.
en
2
This user is able to communicate with an intermediate level of English.
dsb
1
pl
1
Ten użytkownik posługuje się językiem polskim na poziomie podstawowym.
Uzantoj laŭ lingvo

Neaferecajn kaj neobjektivajn diskutojn mi forigos ĉi tie.

Sed malnovajn diskutojn mi ŝovos en arkivon, nomatan laŭ la skemo [[Vikipediista diskuto:Tlustulimu/ArkivoDato|Dato]]. Por tio ekzistas la ŝablono {{Arkivo}}.


Bonvolu respondi sur via uzantopaĝo, se mi tie ion demandis al vi, aldonante la jenon al la komenco de via respondo:

{{re|Tlustulimu}}

Tiam la diskuto ne okazas sur du malsamaj paĝoj.


Vikifontaro

Mi respondis en la diskutpaĝo de Simono AL @ 21:06, 18 Jun. 2011 (UTC)

En {{Citlibro}} ne estas parametro eldonisto sed ja estas parametro eldonejo. Sentu vin libera ŝanĝi ĝin al eldonisto se vi opinias tion pli trafa. AL @ 05:02, 24 Jun. 2011 (UTC)

Informkestoj ĝenerale kaj eklezie

Mia lastatempa redaktado de "Informkesto Kristana Eklezio" estis mia unua sperto, laŭ mia memoro, en tiu labortereno, do estas eble, ke mi ne scias gravajn parametrojn. Tamen mi kredas ke miaj ŝanĝoj estas ĝustaj kaj egale utilaj por ĉiuj eklezioj. Se vi trovis ion misefika, korektu ĝin, mi petas, kaj sciigu min pri la detaloj por ke mi ne refaru simile en estonteco. Klare oni volas montri la nombron de la membroj, ne ilian numeron (ĉu poŝtelefonan? surĉemizan?). --Haruo 17:17, 26 Jun. 2011 (UTC)

Saluton Tlustulimu! Porinforme, la diskuto de Victualers ne estis fuŝaĵo - li estas kunordiganto de Derby Challenge. Li supozeble tiel agnoskis la kreon de nova artikolo de "Esperanto team" por la plurlingva defio. Ĉion bonan al vi. --Dominik 19:00, 26 Jun. 2011 (UTC)

Saluton, Dominik. Dankon pro via atentigo. Mi ĵus malfaris la forigon. Amike --Tlustulimu 19:03, 26 Jun. 2011 (UTC)

Ŝablono:Informkesto itala metroa stacio

Saluton! Mi jam respondis en la diskutpaĝo de la ŝablono pri la linio. Pri la informkesto, mi ne komprenis la jam ekzistantan ŝablonon sed se vi pensas, ke mia ŝablono anstataŭigeblas per la malnova, bv. anstataŭigi ĝin (sed mi ne kapablas...) Ĝis! --→ Airon 20:46, 26 Jun. 2011 (UTC)

Dankon!

...pro la mapo aldonita al Ĉinukaj lingvoj! --Haruo 21:05, 27 Jun. 2011 (UTC)

Jes certe tradukinda. Bonvolu ! AL @ 20:22, 28 Jun. 2011 (UTC)

Alilingvaj parametroj en ŝablonoj

Mi fakte scivolis kion signifas {{SP}} Bone alinomi ĝin al {{FL}}. Pri parametroj mi rekomendas tradukon de ĉiuj parametrnomoj kaj akceptigo de la alilingvaj parametrnomoj, por faciligi simplan enkopiadon de ŝablonkodo el alilingva vikipedio. Vi verŝajne scias kiel elturniĝi : {{{Esperanta parametrnomo|{{{Alilingva parametrnomo}}}}}} AL @ 15:44, 29 Jun. 2011 (UTC)



sup.reference:target

Ĉu vi havas ideon kial sup.reference:target funkcias el en:MediaWiki:Common.css kaj ne el MediaWiki:Common.css (dum ol.references li:target kontentige funkcias ambaŭkaze)? Komparu ekzemple en:Germanic_languages#cite_ref-7 kaj Astronomio#cite_ref-Montmerle2006_8-0 : la celita notnumero aperas kun kolora fono en en:WP kaj ne la eo. AL @ 16:16, 1 Jul. 2011 (UTC)

Saluton, Arno. Per kiu foliumilo vi testis tion? Mi ne trovis diferencon inter la angla kaj esperanta vikipedioj. --Tlustulimu 16:29, 1 Jul. 2011 (UTC)
(+) Mi eĉ ne komprenas, kiu referenco estu formatigata. :-( --Tlustulimu 16:43, 1 Jul. 2011 (UTC)
Mi kontrolis: ne ensalutinte, ĉio bonas. La problemo estas ie en miaj personaj dosieroj. AL @ 19:40, 1 Jul. 2011 (UTC)

kat=ne / nekat=xxx

«Airon ŝanĝis la parametron, sed malĝuste/Nuligis version 3673930 de Tlustulimu (kontribuoj, diskutpaĝo)»
Ĉu tio ne estas oficiala versio? Preskaŭ ĉiuj ŝablonoj uzas kat=ne por ne montri la kategorio(j)n. Ĉu vi pensas, ke estas plikorekte uzi nekat=x? Bv. diskuti! :) --→ Airon 16:59, 2 Jul. 2011 (UTC)

Saluton, Airon. Kial mi diskutu, se la parametro nun estas kat=ne, do eble pli taŭga ol antaŭe? Eble mia lasta komento estis iomete ne tute bona aŭ klara. Prefere vi demandu pri nekat=XXXkat=ne en la diskutejo de la ŝablona projekto, por ke poste estu pli vasta konsento. --Tlustulimu 17:11, 2 Jul. 2011 (UTC)
Mi de longe batalas por uzo de pli intuiciaj kaj klaraj kat=ne / kat=jes anstataŭ la konfuziga nekat=jes kopiita de la angla nocat=yes sed tiu frenezaĵo postrestas ie kaj tie kaj foje reaperas kiam iu uzanto enportas iun alilingvan ŝablon(ar)on konstruitan kun tia sistemo. AL @ 04:24, 3 Jul. 2011 (UTC)

Saluton. Kial vi ŝanĝis la ISBN de unu el la fontoj en Tok-Pisino? Mi pensas, ke estas stranga ideo fari tion, precipe se mi, kiu verkis la koncernajn partojn de la artikolo, intertempe ne havis okazon aĉeti la novan eldonon. Do mi malfaris tion. --Tlustulimu 09:13, 3 Jul. 2011 (UTC)

Saluton. Mi ŝanĝis la ISBN ĉar la robota kontrolilo "Check Wikipedia" trovis, ke ĝi ne estas korekta. Do mi serĉis en la reto la korektan numeron. Laŭ Google, ĝi estas:
http://www.google.com/search?tbm=bks&tbo=1&hl=fr&q=Adolf+Heuken%3A+W%C3%B6rterbuch+Deutsch-Indonesisch&btnG=Chercher+des+livres
La ISBN povas havi 10 aŭ 13 ĉiferoj. Google donas laŭ la 13-ĉifera formo 9783324006095 aŭ 3324006090 laŭ la 10-ĉifera formo. La nuna formo (332406090 : 9 ĉiferoj) ne povas esti korekta. Tio estas la sama eldono, sed vi forgesis unu 0. NicoRay 09:48, 3 Jul. 2011 (UTC)

Ŝablono:Taksonomio korektita

Saluton Tlustulimu, Falco pereginus demandis la forigon de la parametro "specio". (vidu diskuto paĝo Ŝablono:Taksonomio korektita). Mi ne vidas artiklojn kie ĝi estas utila. (Ĉu vi konas ĉi-tiujn artiklojn?) Amike. --pino 20:24, 4 Jul. 2011 (UTC)

Saluton, Pino. Kiel li demandis pri la forigo de la parametro "specio"? Ĉu ĉiuj artikoloj pri specioj restu sen ĝi en la taksonkesto? Se jes, tio por nefakulo devus esti tre konfuziĝa, ĉu ne? --Tlustulimu 21:00, 4 Jul. 2011 (UTC)
Saluton Tlustulimu. Li demandis en Ŝablono-Diskuto:Taksonomio korektita. Jes se la parametro pri specioj restus en la taksonkesto, tio estas konfuziĝa. Ĉu vi sciias forigi la ne utilan parametron specio per roboto? --pino 09:00, 5 Jul. 2011 (UTC)
Saluton, Pino. Mi ne komprenas la emon ne distingi inter la parametroj "specio" kaj "dunomo". Tio por mi estas konfuziga. Ĉu la fakuloj jam pensis iomete pri la nefakuloj? Krome mi pensas, ke ĉi tiu stranga nedistingo venis el la franca kaj nederlanda vikipedioj. Sed la plej multaj aliaj havas la distingon, ĉar en "specio" staras la nacilingva nomo kaj en "dunomo" la scienca. Mi rimarkis tion kelkfoje dum la korektado kaj aldonado de intervikiaj ligiloj. Ĉu Kani scias pri la problemo? Li ofte redaktas artikolojn pri la temo.
Bedaŭrinde mi ne havas roboton kaj eĉ ne scias, kiel ĝi estas uzata. --Tlustulimu 10:08, 5 Jul. 2011 (UTC)
(+) Mi trovis en la fontokodo de la ŝablono kelkajn parametrojn, kies nomo estiĝis el "specio", kiel ekz. "specigrupo", "subspecio". Tial estas por mi tre paradoksa, ke "specio" kiel ilia komuna vorta bazo ne estu. --Tlustulimu 10:11, 5 Jul. 2011 (UTC)
Saluton Seminario (aŭ Kani). Se vi volas distingi "specio" kaj "dunomo", por skribi la nacilingvan nomon, kial ne, nur mi ne vidas ekzemplon. Amike --pino 15:35, 5 Jul. 2011 (UTC)
Saluton Tlustulimu specio anstataŭ dunomo estas ebla. (Por mi dunomo estas pli preciza kaj pli ofte elektata en taksokesto). Amike --pino 15:35, 5 Jul. 2011 (UTC)

Troja Milito

Saluton, Seminario. Kiun sencon havas alidirektilo al si mem, kiel Troja Milito? Ĉu tio eble okazis akcidente? Amike --Tlustulimu 10:28, 5 Jul. 2011 (UTC) En iu artikolo aperis milito minuskle aŭ majuskle (mi ne memoras) sed ne kiel en la artikolo kaj ruĝe: pri tio mi faris alidirektilon. Mi povis simple korekti la koncernan literon, sed eble iu iam faros denove la saman ruĝan ligilon sennecese.--Seminario 10:50, 5 Jul. 2011 (UTC)

Ĉar vi ŝajne ne rimarkis vian fuŝeton, mi ĵus korektis ĝin, t.e. ĝi kondukas al la artikolo, ne plu al si mem. La alidirektilo nun funkcias ĝuste. Bonvolu esti estonte iomete pli atentema. Amike --Tlustulimu 11:18, 7 Jul. 2011 (UTC)

Mallongigoj

Dankon, mi ne konis tiun paĝon! --→ Airon 14:49, 8 Jul. 2011 (UTC)

Peto

Saluton Tlustulimu! Ĉu vi bonvole povas ŝanĝi la kategorion en Ŝablono:Malferma prokurilo de Kategorio:Forbaro-ŝablonoj al Kategorio:Ŝablono:Forbaro kaj forigi la unuan ĉar tute malplena kaj neuzata? Ĉu vi ankaŭ scias kial tiu ŝablono estas protektita? --→ Airon 10:22, 13 Jul. 2011 (UTC)

Saluton, Airon. Petr jam ŝanĝis la kategorion. Ĝi estis foje protektita, por ke la markitaj uzantoj ne p(r)ovu fuŝi ĝin. --Tlustulimu 10:26, 13 Jul. 2011 (UTC)

Mia baza kaj malbona nivelo en esperanto

Saluton, Tlustulimu. Mi ege dankas vian helpon. Mi estas lernanta Esperanton kaj por lerni vorton, mi tradukas (aŭ mi provas traduki) Naciajn artikolojn. Mi pardonpetas vin se mi estas kaŭzanta problemon al vi. Mi provos fari ĝin plibone. Ree Dankon :) German86ar 11:51, 13 Jul. 2011 (UTC)

Saluton, German86ar. Ne dankinde. Ĉiu iam estis komencanto. Mi estis komencanto antaŭ 20 jaroj, do en 1991. Se vi estonte havus demandojn pri ŝablonoj, vi povos demandi min, Arnon aŭ aliajn spertulojn. Sed mi ankaŭ povos helpi al vi pri lingvaj aferoj. Amike --Tlustulimu 14:42, 13 Jul. 2011 (UTC)

Multajn dankojn, Tlustulimu, pro via ŝanĝo en ŝablono Flago - mi tute ne sciis kie tio agordiĝas. Ĉion bonan. --Dominik 15:58, 14 Jul. 2011 (UTC)

Alidirektilo

Saluton Tlustulimu, ĉu vi bonvole povas forigi la alidirektilon Sud-orienta Anglio, por ke mi povas alinomigi la paĝon South East England (mi dufoje movis la paĝon pro eraro)? Dankon, --→ Airon 15:25, 20 Jul. 2011 (UTC)

✔ Farite ĉar estis evidenta fuŝo. --Tlustulimu 15:27, 20 Jul. 2011 (UTC)
Dankon --→ Airon 17:50, 20 Jul. 2011 (UTC)


Informkesto muzikalbumo

Se vi necesas informojn pri la funkciado de la ŝablono, ne hezitu peti min! --→ Airon 17:50, 20 Jul. 2011 (UTC)

Ŝanĝo

Saluton, ĉu vi povas ŝanĝi la kategoriojn, anstataŭigante la kategorion:Forigoj per la kategorio:Vikipedio:Forigoj, em la paĝoj kiuj estas en kategorio:Forigoj? Antaŭdankon, --→ Airon 18:44, 20 Jul. 2011 (UTC)

Kial? --Tlustulimu 18:47, 20 Jul. 2011 (UTC)
Ĉar ĉi tie kategorioj pri la projekto Vikipedio komencas per Vikipedio:. Do mi jam movis ĉiujn paĝojn en la nova kategorio sed mi malkovris ke kelkaj paĝoj estis ankoraŭ en la malnova kategorio.
Ĉu vi bonvole povas skribi en mia diskutpaĝo "Mi respondis en mia diskutpaĝo" kiam vi respondis en via diskutpaĝo? Mi ne povas scii, ke vi respondis alikaze (mi vidis la lastajn ŝanĝojn por vidi tion nun). Dankon --→ Airon 18:55, 20 Jul. 2011 (UTC)
✔ Farite mi devis iomete cerbumi, kie troviĝis la kategorio. Do ĝi estis en subpaĝo. Sed finfine la kategorio malpleniĝis kaj mi povis forigi ĝin. --Tlustulimu 11:55, 21 Jul. 2011 (UTC)

Re: Uzanto:GedawyBot

Hi sir, I already made a demand here.--Mohamed ElGedawy 15:11, 22 Jul. 2011 (UTC)

Sumbo

Saluton, Forstbirdo. Mi ĵus vidis, ke vi redaktis la artikolon Sumbo, kiu temas pri insulo. Mi ĵus aldonis kiel informkeston la ŝablonon {{Informkesto insulo}}. Do bonvolu estonte uzi ĝin por similaj artikoloj. Se vi havus demandon, vi povos demandi min aŭ alian ulon de la ŝablona projekto. Amike --Tlustulimu 18:44, 22 Jul. 2011 (UTC)

Kara Tlustulimu, Mi ege dankas por via kontribuo. Tamen mi rimarkigas ke vi aldonis Kategorio:Insuloj en Indonezio dum jam ekzistas Kategorio:Indoneziaj insuloj. Unu el la du pli bone malaperu, mi supozas. Korajn salutojn, --Forstbirdo 19:40, 22 Jul. 2011 (UTC)
Saluton, Forstbirdo. La problemo estas, ke {{Informkesto insulo}} ĉikaze aŭtomate aldonas la kategorion Kategorio:Insuloj en Indonezio. Mi ĵus demandis en la ŝablona diskutopaĝo, ĉu eblus ŝanĝi tion. La enkategoriigon kreis alia uzanto kaj mi ne emas sendiskute ŝanĝi tion. Amike --Tlustulimu 15:02, 23 Jul. 2011 (UTC)

Atakoj en Norvegio

Mi forigis nebezonatajn linisaltojn. Ĉu nun bone ?

{{cite
web

ŝanĝita al :

{{cite web 

--Arno Lagrange @ 13:44, 25 Jul. 2011 (UTC)

Mi mesaĝis "mi kreas ĈefPaĝoSekcio/id, atendu momenton !" Nun mi faris . Se ne taŭgas faru laŭ via ideo. --Arno Lagrange @ 15:06, 25 Jul. 2011 (UTC)

AironBot

Saluton! Mi scias, ke mi necesas la flagon por la roboto sed mi nur volis, ke kelkaj redaktoj videblas, por ke ni (vi ĉiuj kaj mi mem) scias, kion ĝi faras kaj ke ĝi korekte funkcias. Estas alia tasko sed mankas al mi grava dosiero (eble ĝi rompiĝas dum elŝuto), por aldoni aŭtomate titolojn al ligiloj kaj por aldoni {{404}} al rompitaj ligiloj. Kore, --★ → Airon  08:02, 26 Jul. 2011 (UTC)

Dankas Arno Lagrange @ 11:11, 11 Aŭg. 2011 (UTC)


Mohamed ElGedawy → محمد الجداوي

Hi, I want to change my name from: "Mohamed ElGedawy" to: "محمد الجداوي", Because i have changed my username on many wikipedias.--Mohamed ElGedawy 06:52, 14 Aŭg. 2011 (UTC)

RE:Helpokesto

La dua temas pri la ligilo, la tria pri la nomo de la ligilo. Se ne estas la tria parametro, plena ligilo estas montrata (dua parametro). --★ → Airon  12:39, 16 Aŭg. 2011 (UTC)

PS: Mi aldonis ankaŭ nomon al unua parametro kaj mi aldonis ĝin al dokumentado. Mi uzas ĝin nur en Ŝablono:Roboto. Vi povas restarigi la antaŭan version, se vi volas, kvankam mi kredas, ke duoblaj parametroj (sennoma kaj noma) ege utilas. Kore, --★ → Airon  12:53, 16 Aŭg. 2011 (UTC)

RE:VP:BOT

Mi estas reverkanta la paĝon ĉar, kreante la ŝablonon:Roboto, la enhavo estas disigenda. Tiel, mi reverkis la paĝon. Mi estas finanta tradukon. Redaktu ĝin por aldoni aŭ forigi erojn de la teksto! :) Kore, --★ → Airon  12:53, 16 Aŭg. 2011 (UTC)

Jes, mi forgesis ilin. Sed mi diskutas kun Arno pri aliaj aferoj. Dankegon! --★ → Airon  13:06, 16 Aŭg. 2011 (UTC)


Re:Ŝablono:Peto por statusa roboto

Ho, vi pravas! Ĉu vi bonvole alinomigas la paĝojn? Simple kiam alinomiganta la ĉefan paĝon Ŝablono:Peto por statusa roboto kaj estas opcio pri alinomigo de ĉiuj subpaĝoj (ĉar vi estas administranto). Mi sanĝos ĉiujn ligilojn. Dankegon! --★ → Airon  15:29, 16 Aŭg. 2011 (UTC)

Dankegon, mi alinomigis ĝin por krei alian ŝablonon por robotaj taskoj en VP:BOT/L. Kore, --★ → Airon  15:51, 16 Aŭg. 2011 (UTC)

PAGENAME

Saluton Tlustulimu, bv vidi redaktan formon pri Hubli, Ĝalanĝar ka. Se iu ŝanĝos titolon al ekz titolo kun enkrampa pliprecizigo, ĉie aperos tiu titolo, kio nun aspektas strange redaktante la paĝojn. Petr Tomasovsky 18:05, 20 Aŭg. 2011 (UTC)

Jen kiel aspektas paĝoj, se estas tie PAGENAME en ŝablonoj (tion mi jam korektis), en kutima teksto de la paĝoj: Kamenná Poruba (distrikto Žilina). Mi trovis plurajn tiel skribitaj nomojn de municipoj. Se estas PAGEMANE uzita en ŝablono en parametro por nomo de rilataĵo (urbo), tio aspektas terure. Petr Tomasovsky 05:30, 10 Sep. 2011 (UTC)

Stranga titolo

Saluton, Tlustulimu,

pardonu mian malfruan respondon, mi nun ne havas multe da tempo por Vikipedio, pro profesia okupiteco.

En la diskutpaĝo vi eble vidis, ke mia unua kritiko pri la iama nomo "tensiga sistemo" (unu "i" malpli) proponis la titolon "fervoja elektra sistemo". Alia vikipediisto je la 19-a de junio ŝanĝis la titolon al la nuna, tamen en la teksto aldonante "fervoja elektra kurenta sistemo" (en kiu "kurenta" ŝajnas al mi pleonasma aŭ redunda). Al mi "fervoja elektra sistemo" (aŭ io simila) ŝajnas ege pli trafa kaj pli facile komprenebla ol la nuna titolo. Tamen mi spertis, ke iuj vikipediistoj sentas ĉiun kritikon kiel personan atakon kaj tiam akre rebatas. Pro tio mi iĝis iom singarda en mia kritiko.

Se vi volas riski ŝanĝi la titolon al "fervoja elektra sistemo", mi subtenas vin.

-- Aisano 19:17, 20 Aŭg. 2011 (UTC)

Bone, mi adaptis la ŝablonon {{Informkesto fervojlinio}}, kiu eble kreas la relative plej multajn ligilojn al la artikolo. -- Aisano 20:01, 20 Aŭg. 2011 (UTC)

{{ĉ}}

{{ĉ|r}} {{ĉ|o|d}} {{ĉ|f|k}} {{ĉ|v}}
✔ Farite--AL @ 23:03, 21 Aŭg. 2011 (UTC) {{ĉ|z}} {{ĉ|l|dk}} {{ĉ|b}}

Helpo pri mapo

Saluton René,

En la novan artikoleton Futbala Mondpokalo de Sub-20-jaruloj 2011 (kiun mi ĵus verketis pro mencio de la evento en la ĉefpaĝo) mi ŝatus enmeti mapon per la ŝablonoj "situo sur mapo/+" kaj "/~", sed la dezirataj urboj en la mapo ankoraŭ ne montriĝas. Ĉu vi havas ideon kie povus situi la eraro?

ThomasPusch 14:31, 22 Aŭg. 2011 (UTC)

✔ Farite Saluton, Thomas. Mi jam korektis la eraron. Vi provis kombini la parametron Lon-dir kun Lon. Sed tio ne povas funkcii pro la kodigo de la ŝablonoj. Se oni uzas Lon, la okcidento estas esprimata jene Lon=5/4/4/WLon=5/4/4/U, do W = west aŭ U = uesto. Bedaŭrinde la kutimaj mallongigoj por oriento kaj okcidento ja koincidas. --Tlustulimu 15:40, 22 Aŭg. 2011 (UTC)

Kategorio:Parametra eraro

Saluton Tlustulimu, vi plurfoje redaktis ŝablonon Situo sur mapo. Sed aperis kelkaj eraroj. Ili estas en Kategorio:Parametra eraro. Verŝajne la eraroj estas kaŭzitaj de la ŝablono. Petr Tomasovsky 08:47, 23 Aŭg. 2011 (UTC)

Saluton, Petr. Mi korektos la artikolojn. Ĉe la du unuaj mi jam vidis, ke fakte estas eraroj en la uzado de la ŝablono, do malĝustaj koordinatoj. Eble pro la ŝanĝoj la ŝablono nun estas iomete malpli tolerema ĉe eraroj. La ŝablono nur iomete strange kondutas, se oni uzas la G/M/S-skemon kune kun mapoj por okcidentaj landoj. Strangas, ke tiam U anstataŭ W ne funkcias. En la disa skribmaniero, do kun parametro Lat-dir tio bone funkcias. Mi demandos Arnon, ĉu li havus ideon por korekti tion. --Tlustulimu 09:04, 23 Aŭg. 2011 (UTC)
Mi vidis, ke estas koncernataj artikoloj pri hispanaj urboj. La hispana ŝablono toleras negativajn valorojn, se la loko situas okcidente respektive sude. Sed la esperanta ne toleras tion, kiel la germana, la sorabaj kaj la angla. Do necesas uzi Lat-dir aŭ/kaj Lon-dir. Mi momente ne scias, ĉu ni aldonu ĉi tiun eblecon. Se jes, tio devus okazi en iu subŝablono de {{Situo sur mapo}}, ĉar tie okazas la kalkulado. --Tlustulimu 09:16, 23 Aŭg. 2011 (UTC)
✔ Farite la kategorio ĵus malpleniĝis. Tamen ĝi ne estas forigenda, ĉar ĝi listigas artikolojn kun koordinataj eraroj. Parte helpis al mi roboto de alia uzanto. Mi kontaktis lin per Skajpo. --Tlustulimu 12:47, 23 Aŭg. 2011 (UTC)

Ĵavaskripto

Kara, ĉu vi bonvolos, se vi konsideras ke vi havas kapablojn por tio, kaj bonvolas pasigi iom da tempo por tio, krei iun ĵavaskripton kiu estigu malkaŝon de ĉiuj kaŝeblaj skatoloj en paĝo?

Mi klarigu la celon :

  • mi pretigas tabelon Tibor_Sekelj/Bibliografio/tabelo en kiu por ĉiu libro kaj ĉiu lingvo aperas eldondato kun ligilo al la linio en bibliografio
  • tradukoj en Tibor_Sekelj/Bibliografio estas ĉiuj en kaŝitaj skatoloj, sekve se la skatolo estas kaŝita, la ligo ne funkcias (alklako faras nenion)
  • kiam la skatolo estas malfermita ja funkcias (provu la ligilon Tibor_Sekelj/Bibliografio#ja_Akonkagua sanchō no arashi kiun mi enmetis en la supron de la paĝo Tibor_Sekelj/Bibliografio, kaj malkaŝinte la skaktolon pri tradukoj de "Tempesto sur Akonkagvo" kaj ne malkaŝinte ĝin.
  • la solvo estus meti la tabelon mem en kaŝsakatolon kies butono "montri" ne malkaŝus nur tiun skatolon mem sed samtempe ĉiujn aliajn en la paĝo (kaj inverse kaŝo de ĝi kaŝigus ĉiujn aliajn)
  • mi imagas ke sufiĉus krei iun apartan klason class ="chiujskatoloj" kaj difini en MediaWiki:Common.js en la funckio collapsibleDivs ke se la butono estas en tiaklasa skatolo alklako sur ĝi estigas fermon/malfermon de ĉiuj kaŝeblaj skatoloj en la paĝo.
  • vidu, verkante la demandon, mi preskaŭ priskribis la solvon, nur mi ne sentas min sufiĉe lerta kun ĵavaskripto kaj timas kaŭzi fuŝojn en la tuta retejo se mi farus stultaĵon.

Dankas pro eventuala helpo AL @ 10:39, 26 Aŭg. 2011 (UTC)

Mi provis krei la ĵavaskripton. Vidu je Uzanto:ArnoLagrange/vector.js funkciojn
poviKolapsiChiujn
kolapsuChiujn
collapseDivChefa

kaj provon en Tibor_Sekelj/Bibliografio/tabelo Mi sukcesis ke la butono [montri ĉiujn] / [kaŝi ĉiujn] aperu, sed

  1. dum mi volus ke ĝi estu defaŭlte kaŝita, ĝi estas montrita
  2. alklako sur la butono ne efikas kaj erarkonsolo informas min ke NavFrame ne estas difinita

Mi faris laŭ MediaWiki:Common.js

collapsibleDivs
collapseDiv 

kaj ne komprenas kial tiu lasta funkcias kaj mia ne. Ĉu vi povas helpi ? AL @ 21:47, 26 Aŭg. 2011 (UTC)

Mi progresetis: la butono nun efikas por ĉion montri / kaŝi . Sed restas du tiklaj aferoj:
  • ĉe malfermo de la paĝo la skatolas estas montita kaj diras "montru ĉion"
  • kiam la aliaj skatoloj estis malfermitaj per la "ĉefa" ili ankaŭ montras la butonon 'montri'

nu solvenda AL @ 22:36, 26 Aŭg. 2011 (UTC)

Nun ŝajne kontentige funkcias. dankon pro la helpo :-) AL @ 22:54, 26 Aŭg. 2011 (UTC)

Helpo

Mi ne povas helpi la tradukon, sed se tio pretos kaj la tasko estos precipe ĝustigi la ŝablonon kaj transskribi la kategorion, tion mi farus. Mi kontrolis la ge kaj eo ŝablonojn ĉe Rügen, kie la ge ne mencias (ŝablono) la eksterdistriktajn urbojn. La ge tekston mi ne studas. Amike --Crosstor 08:35, 4 Sep. 2011 (UTC)

Pri Ŝablono:Komunejokat kaj aliaj

bonvolu legi Uzanto-Diskuto:ThomasPusch#Anstataŭo de la ŝablono projekto per la ŝablono projektoj kaj precipe mian komunikaĵon pri disigo de ecoj difinitaj en .css kaj sinteno difinita en .js --Arno Lagrange @ 06:24, 7 Sep. 2011 (UTC)

Nurembergo, la 10an de Septembro 2011

Saluton Tlustulimu! Ĉu vi havas eblecon alveni al Nurembergo?. Vidu: laborgrupon "VIAF inter project linking". Se Vi iamaniere povos veni bv. enskribi ankaŭ ĉe Interessenten. Antaŭdankon! Amike Gangleri ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 06:56, 7 Sep. 2011 (UTC)

Saluton. Mi ne povos veni tien, ĉar mia mono apenaŭ sufiĉas. :-( Amike --Tlustulimu 10:21, 7 Sep. 2011 (UTC)

Dankon pro la respondo! "kh'bin nisht keyn gevir." / "Mi ne estas riĉega homo." Vi povos helpegi se Vi zorgos pri la kategorioj Akademio de Esperanto, Honora membro de UEA, Membro de AIS, E-vekistoj (poetoj ktp.), ŝakistoj, Nobelpremiitoj kaj simple enmetos antaŭ interwiki ligojn nur {{Bibliotekoj--}} (se tie nek jam enestas {{Bibliotekoj--}} nek {{Bibliotekoj}}. Se Vi havas iom pli da tempo bv. zorgi ankaŭ pri la kategorioj ĉe commons: por e-isoj. Kelkajn necesos krei aliajn necesos mencii en la E-ertikoloj (prefere per ŝablona ligo). Antaŭdankon! Amike Gangleri ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 13:02, 7 Sep. 2011 (UTC)

Sichtungen

Moin,

nachdem du dich in der Botschaft als Anprechpartner für de angeboten hast... Wie läuft das in eo mit den Sichtungen? Ich frage deshalb, weil hier Änderungen von mir (eigentlich unkritische; so was wie Bilder und Interwikis) teilweise seit 2010 ungesichtet rumliegen. Irgendwie ist bei diesem Backlog doch das Werkzeug "gesichtete Versionen" nicht wirklich hilfreich, oder?

Grüße, Rbrausse 08:23, 12 Sep. 2011 (UTC)

Hallo, Rbrausse. Du könntest dich ja auf der Seite Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj in die Tabelle eintragen. Aber dort steht im Punkt 4 "sufiĉe regi la lingvon por tuj rimarki fuŝaĵojn." (genügend die Sprachen zu beherrschen, um sofort Pfusch zu bemerken.) Alle anderen Bedingungen erfüllst du ja. Soll ich mal fragen, ob der Punkt 4 wirklich so streng anzuwenden ist, wenn der betreffende Benutzer nur Bilder in Artikel einfügt? Gruß --Tlustulimu 09:35, 12 Sep. 2011 (UTC)
es ging mir jetzt weniger um meine Edits (so eitel bin ich nicht :)), eher als Wissensfrage zum Umgang mit Sichtungen in eo. [Aber wenn du für mich nachfragen möchtest, würde mich das natürlich sehr freuen]. Rbrausse 09:45, 12 Sep. 2011 (UTC)
Das ist ziemlich unterschiedlich. Es kommt sogar vor, daß Leute mit vielen Edits gar nicht Sichter werden wollen. Das ist natürlich problematisch, weil denn die Sichter sehr viel zu tun haben. Andererseits gibt es auch Sichter, die sehr fleißig sind. Ich kann ja mal deine Edits durchgehen nach ungesichteten Versionen. Ich habe gerade gesehen, daß du doch noch keine 200 Edits hast (dritte Bedingung), sondern 168. Gruß --Tlustulimu 09:58, 12 Sep. 2011 (UTC)
vielleicht wäre es sinnvoll, wenn ihr den Sichterstatus automatisch vergebt. Dabei gefällt mir die Variante in pl.WP besser als die von de.WP, die Bedingungen in der polnischsprachigen Wikipedia sind:
  • min. 500 Bearbeitungen im Artikelnamensraum
  • davon min. 200 gesichtet
  • Benutzerkonto min. 90 Tage alt
  • Benutzerseite muss vorhanden sein (= nicht-rot)
Rbrausse 11:12, 12 Sep. 2011 (UTC)
Nachtrag: Es gibt wohl doch einen Automatismus, auf jeden Fall bin ich eben Revizianto-Gruppenmitglied geworden. [aber ich werde mich NICHT an Erstsichtungsaktionen beteiligen ;)]. Rbrausse 16:22, 19 Sep. 2011 (UTC)
Saluton, Rbrausse. Möchtest du den Sichterstatus behalten? Wenn ja, mache ich einfach mal nichts. ;-) Gruß --Tlustulimu 16:33, 19 Sep. 2011 (UTC)
das musst du mit deinem Gewissen abmachen: Gilt die rein technische Vergabe oder wird auf das schriftliche Regelwerk Wert gelegt ;)
hier in eo ist die automatische Sichtervergabe übrigens nach dem Default geregelt, in der Konfiguration werden keine eo-spezifischen Einstellungen definiert und dann zieht der Standard (Zeile 120ff). Rbrausse 09:52, 20 Sep. 2011 (UTC)

Helpo

Ĉu vi povas deletigi Ŝablono:Dialektoj de la itala lingvo? Dankon pro via helpo. --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 11:33, 14 Sep. 2011 (UTC)

Traduko de desegno kun vortoj en alia lingvo

Saluton, jen la ligilo al desegnaĵo http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/70/Sustainable_development.svg/300px-Sustainable_development.svg.png, kiun mi volus traduki en esperanton kaj meti sur la esperantan paĝon. La traduko estas farita, sed kiel alŝuti ĝin kun la metadatumoj rilataj al la origina desegnaĵo. Antaŭdankon, Xian

Saluton, Xian. Por alŝuti vian tradukaĵon, vi prefere iru al Komuneja ĉefpago. Bedaŭrinde mi ne scias, kiun lingvon havas la komuneja interfaco ĉe vi. Ĉe mi ĝi estas angla. Do tie estas la maldekstra menuero Upload file. La asistilo klarigas al vi la unuopajn paŝojn. Sed bedaŭrinde antaŭ kelkaj tempo ĝi ŝanĝiĝis, tiel ke mi ne bone scias, kiel oni klaku por enpaĝi la informojn pri la devena bildo, el kiu vi tradukis. Se vi ne sukcesas, eble vi demandu tie, ne ĉi tie. Amike --Tlustulimu 11:32, 16 Sep. 2011 (UTC)

WikEd

Mi mem delonge ne plu uzas WikEd ĉar spertis ke ĝi okazigas pli da ĝenoj ol ĝi helpas. Mi kiel vi konstatas ke ĝi ne plu funkcias. Ni atentigu pri tio en tujmesaĝilo IRC: tio estas la plej oportuna vojo por solvi problemojn. AL @ 16:53, 27 Sep. 2011 (UTC)

Saluton, Arno. Mi ĉefe uzas WikEd por anstataŭigi tekstojn, precipe se mi kreas ŝablonojn el alilingvaj versioj. --Tlustulimu 17:09, 27 Sep. 2011 (UTC)
(+) WikEd nun denove funkcias. Mi petis pri helpo per tujmesaĝilo IRC. Dankon pro la ideo kaj ligilo. :-) --Tlustulimu 17:28, 27 Sep. 2011 (UTC)

Ŝablono Argolanda genealogia arbo

Dankegon, Tlustulimu! Mi sciis nenion pri kreado de ŝablonoj, klopodis "traduki" unu por pli lerni kaj erare klikis sur "konservi" anstataŭ sur "antaŭrigardo". Do, via helpo estis instruiga kaj ege bonvenita de mi. Amike, --Fimako 21:41, 3 Okt. 2011 (UTC)

Lokoj en Meklenburgo-Antaŭpomerio ... kaj en Sirio

Saluton Tlustimu,

kiel vi vidis, laŭ via peto preskaŭ finiĝis la adapto de vikipedio al la nova administra divido de Meklenburgo-Antaŭpomerio. La artikoloj pri la novaj distriktoj kontentigas, tiuj pri la malnovaj distriktoj (r)estas neprofesiaj, sed ĉar tiuj distriktoj nur havas loke historian signifon, ne indas investi tre multan tempon en iliajn artikolojn. Eĉ la adapton de la komunumoj kaj komunumaroj de pluraj malnovaj al novaj distriktoj mi plenumis, kvankam tiun laboron principe ankaŭ povus fari roboto: Mi uzis la okazon propraokule trarigardeti la artikoloĝermojn, el kiuj multaj ankoraŭ ne estis tuŝitaj de homo, nur de diversaj robotoj... Tamen pri adaptoj de la restaj komunumaj kaj komunumaraj artikoloj mi probable dum la sekvaj tri semajnoj ne havos tempon. Ĉu vi emus partopreni en la vikipedia priskribo pri via propra vivregiono, kaj taskigi al roboto la adapton de la komunumaj kaj komunumaraj artikoloj de malnovaj al novaj distriktoj? En kategorio:eksaj distriktoj de Meklenburgo-Antaŭpomerio eblas vidi, kiuj subkategorioj de eksaj distriktoj jam malplenas, do la laboro jam faritas, kaj kiuj ankoraŭ plenas... Kaj en ĉiu koncernata artikolo necesas anstataŭigo de tri distriktomencioj (se oni ne robote faras pliajn aldonajn korektojn: mi persone en la informkesto inter alie permane ankoraŭ 1-e forprenis la liniojn "|loĝantaro = .." kaj "|loĝantaro-dato = 30-a de junio 2006", por ke la informkesto ne montru kaj malaktualan kaj aktualan nombrojn, 2-e en la teksto mem aktualigis frazon "Fine de la jaro 2009 la komunumo havis ... loĝantojn.", kaj 3-e anstataŭigis la malnovan situomapon [ekzemple Demmin in DM.png] per nova [ekzemple Demmin in MBS.svg]). Almenaŭ la trian paŝon, tiun pri aktuala mapo, ankaŭ roboto prefere sampaŝe kunŝanĝu. Sed se neniu roboto trovos tempon, eble ankaŭ mi mem ekde fino de oktobro povos permane fini la adapton - nur ke antaŭe dum la sekvaj semajnoj al mi ne restos tempo. Ĉiukaze la esperanta estis inter la plej rapidaj vikipediaj branĉoj rilate al adapto de la tekstoj pri la administra reformo en Mekpom.

Alia temo tamen, pri lando nun pli ofte menciata en la gazetaro, nome Sirio. La Ŝablono:Situo sur mapo Sirio, nekompreneble por mi, montras la situon de lokoj tro norde (vidu ekzemple la relative novajn ĝermajn artikolojn As-SuŭajdaRastan, de hodiaŭ, kaj komparu kun la situomapoj de alilingvaj artikoloj). La urboj tiel ofte bildiĝus, kvazaŭ ili estus en tute alia gubernio de Sirio. Eblas noti, ke la esperantlingva ŝablono notas mapan pozicion "34.8°N, 38.8°O" kaj ekzemple la germanlingva notas "34° 48′ N, 38° 48′ O", sed per rekta redakto de la ŝablono "Situo sur mapo Sirio" ne eblas ion influi, kaj tuŝi la ĝeneralan ŝablonon "situo sur mapo", tiom multuzita, devus esti tre singarda ago. Ĉu vi havas klarigon kio estas la problemo, kaj ideon pri solvo?

Sincere salutas, ThomasPusch 23:54, 3 Okt. 2011 (UTC)

Saluton, Thomas. Dankon pro via okupado pri la loko en Meklenburgio-Antaŭpomerio.
La problemo pri la urboj en Sirio vere strangas. La uzata ŝablono ja ne estas "Situo sur mapo Sirio", sed {{Geokesto lokumilo Sirio}}. Ĝi enhavas alian mapon, sed tamen la samajn koordinatojn. Eble iu subŝablono de {{Geokesto}} kaŭzas la fuŝon. Sed tiun iom tre grandan ŝablonon kun tre multaj subŝablonoj kreis alia uzanto, nome Petr. Eble li scias la kialon por la fuŝo. Amike --Tlustulimu 07:43, 4 Okt. 2011 (UTC)
(+) Mi ĵus ŝanĝis en As-Suŭajda kaj Rastan al la mapo, kiu ankaŭ videblas en {{Geokesto lokumilo Sirio}}. Nun la markiloj aperas en la sama loko kiel en aliaj vikipedioj. Do devus esti problemo kun la reliefa mapo. Amike --Tlustulimu 08:50, 4 Okt. 2011 (UTC)
(+) Mi ĵus anstataŭis la reliefan mapon per la normala en ĉiuj artikoloj. Do ŝajnas al mi, ke ial la reliefa mapo ne harmonias kun la koordinatoj de {{Geokesto lokumilo Sirio}}. --Tlustulimu 09:06, 4 Okt. 2011 (UTC)

Misa kategorio

La ĝusta kat. estas: Kategorio:Preĝejoj sub patroneco de Sankta Emeriko de Hungario. La diferenco estas "Sankta".--Crosstor 11:42, 7 Okt. 2011 (UTC)

Re:Ŝablono:Informkesto Inĝenierarto

Saluton Tlustulimu, jes, mi kreis la ŝablono laŭ la versio de la hispana vikipedio. Kial vi demandas? -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 15:35, 10 Okt. 2011 (UTC)

ho! pardonu min! mi tute forgesis la intervikiajn ligilojn! tuj mi enmetas ĝin -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 17:10, 10 Okt. 2011 (UTC)
Jam mi faris tion, Dankon! -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 17:13, 10 Okt. 2011 (UTC)

Re:Ŝablono:Retarkivo

Se mia parametro 2 - "adreso priskibo" - entenas la signon "=" ĝi ne plu funkcias. Ekz: http://blabla.org/hoppla.asp?id=999 aŭ simile. Alivorte la ŝablono kredas, ke temas pri la nomo de iu propra parametro kaj enkakiĝas. Ĉu vi havas ideon?

Aparte de tio, achive.org reagas iam iomete nelogkike - sed jen problemo de la arkiva retejo. --Pejno Simono 11:22, 11 Okt. 2011 (UTC)

Saluton, Pejno. Se mi ĝuste memoras, eble helpas la jena kodo 2= anstataŭ simpla =, se oni uzas la duan parametron kaj la tiea teksto enhavas =. --Tlustulimu 13:01, 11 Okt. 2011 (UTC)
Mi trovis la solvon. Oni uzu "Ŝablono:=", kiun mi kopiis el la Angla Vikio. Do oni substituu
{{=}}
al la simpla = ene de la urlo. --Pejno Simono 13:05, 11 Okt. 2011 (UTC)

Jes, se vi povas trovi informon pri la foto (kaj akiri permeson por uzi ĝin), mi estus tre dankema! -- Yekrats 18:52, 11 Okt. 2011 (UTC)

Vagobot

Hi, Tlustulimu! I requested for bot status on Eowiki. Please, see. Best regards, Vago 13:38, 13 Okt. 2011 (UTC)

Thank you for bot status.Vago 14:08, 13 Okt. 2011 (UTC)

Testa ŝablono

Saluton, ĉu ni forigos ŝablonon Geokesto lokumilo Antarkto2? Ĝi estas verŝajne superflua kaj ĝi povus erarigi iun. La devena ŝablono estis funkciigita. Petr Tomasovsky 17:47, 17 Okt. 2011 (UTC)

✔ Farite Saluton, Petr. Mi jam foriĝis ĝin. --Tlustulimu 18:00, 17 Okt. 2011 (UTC)

Sichterrecht

Hallo Tlustulimu,

kannst Du mir bitte Sichterrechte geben? Mir ist bewusst, dass ich kaum Esperanto verstehen geschweige denn verstehen kann. Aber als commons Administrator bin ich hier immer wieder mal um Dateilinks zu korrigieren, und als Steward werde ich sicherlich auch den einen oder anderen cross-wiki Vandalismus beheben. Wäre schön, wenn diese Änderungen dann gleich gesichtet sind! Danke Axpde 17:56, 19 Okt. 2011 (UTC)

Hallo, Axppde. Leider ist die hiesige Regel über die nötigen Edits sehr ungenau formuliert. Daher habe ich eben mal erneut nachgefragt. Mal sehen, ob die Wenigdiskutierer dazu eine Meinung haben. Wenn nicht, bekommst du den Status so, denn du hast ja in allen WMF-Wikis genug Edits "gesammelt" und bist mir bisher nicht negativ aufgefallen. Gruß --Tlustulimu 18:20, 19 Okt. 2011 (UTC)
Vielen Dank :) Axpde 21:28, 19 Okt. 2011 (UTC)

Brazilaj Municipoj

Kara Tlustulimu, saluton! Mi vere tre dankas Vin (kaj Yekrats) pro la problemo de la minasaj municipoj. Mi scias ke ne estas nur la urboj ke Li metis en la forigendaj artikoloj, sed havas preskaŭ 600 municipoj sen vikioformato; tiam mi petas al ĉiuj Vi ke havu paciencon ke, grade, mi korektos ilin. Dankon! Conrado 22:57, 20 Okt. 2011 (UTC)

Revizianto

Saluton, Cekli829. Mi ĵus legis en la paĝo Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj, ke vi petas fariĝi revizianto. Sed laŭ la regularo vi devus havi almenaŭ 200 redaktojn. Do ankoraŭ vi ne plenumas la kondiĉojn por fariĝi revizianto. Laŭ la paĝo [1] vi faris ĝis nun 40 redaktojn. Amike --Tlustulimu 12:15, 28 Sep. 2011 (UTC)

Yes 200 redaktojn. --Cekli829 08:42, 24 Okt. 2011 (UTC)

Usurp

I'd like to usurp "'Armando". I own the SUL target username (Me, on Wikimedia projects) and have more than 4000 edits mainly on enwiki and itwiki. Confirmation Diff-Link

✔ Farite Hello. I just changed the user name "Armando" into another one, so that you can use this name now. The other user doesn't had any edits. Greetings --Tlustulimu 21:14, 24 Okt. 2011 (UTC)
  • Thanks! --Armando 08:46, 25 Okt. 2011 (UTC)

Historiaj loknomoj

Saluton! Pri tio estas diskuto en la Diskutejo, sed kiel tre grava ulo, mi estas scivolema pri via opinio. Mi aldonas, ke la artikolo estis aprobita. La nuna forviŝado-nova titolo kaŭzis tion, ke mi perdis la kontinuitecon. Se iu diras al mi, ke mankas averto, ke jam finiĝis tiu erao, mi kun ĝojo estus aldoninta averton. Sed tiel, sen diro tio ne plaĉas al mi. Se mi pravas, kiamaniere povus reakiri la artikolojn? La nuna nomo estas stranga, kion vi opinius, se vi trovus artikolon "Sárközy Miklós francia elnök"? /Sarko/ Supozeble vi donus tuj pli bonan titolon.--Crosstor 14:22, 3 Nov. 2011 (UTC)

Saluton, Crosstor. Ĉar mi ne konas la historian evoluon de la nomoj de la vilaĝoj kaj urboj, mi ne povas iel helpi. :-| Alikaze mi ja proponus ion taŭgan. --Tlustulimu 20:30, 3 Nov. 2011 (UTC)

Saluton!

Mi proponis la artikolon "Cali" por elstara artikolo, kaj mi vidis vian komenton. Mi kredas ke eble vi pravas, kaj la artikolo eble estas tre latinida, eble ĉar mi tradukis ĝin el la hispana aŭ ĉar mia denaska estas la hispana. Mi volas ke ĝi estu elstarigita artikolo, ĉu vi povas helpi al mi lingve plibonige ĝin? --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 20:31, 9 Nov. 2011 (UTC)

Babelejo

Kara via anonco pri etendaĵo {{#Babel estas iom tro frua: mi provis ĝin kaj trovis ĝin nur duone funkcianta. Cetere vi provizas ligilon al neekzistanta sekcio : jen ekzemploj de ŝablono AL @ 22:22, 9 Nov. 2011 (UTC)

kodo rezulto
{{Babel|color=orange|eo-D|fr-D|de-2|en-2|ca-p|it-p|es-p|nl-p}}
Vikipedio:Babelejo
eo
Ĉi tiu uzanto estas denaska parolanto de Esperanto.
fr
Cette personne a pour langue maternelle le français.
de
2
Dieser Benutzer hat fortgeschrittene Deutschkenntnisse.
en
2
This user is able to communicate with an intermediate level of English.
ca
p
Aquest usuari entén textos en català.
it
p
Questo utente sa un po’ leggere l’italiano.
es
p
Este usuario comprende textos españoles.
nl
p
Deze gebruiker kan nederlandstalige teksten lezen.
Uzantoj laŭ lingvo
{{#Babel:eo|fr|de-2|en-2|ca-1|it-1|es-1|nl-1}}
Babela informo pri uzanto
eo-N Ĉi tiu uzanto estas denaska parolanto de Esperanto.
fr-N Cet utilisateur a pour langue maternelle le français.
de-2 Dieser Benutzer beherrscht Deutsch auf fortgeschrittenem Niveau.
en-2 This user has intermediate knowledge of English.
ca-1 Aquest usuari té un coneixement bàsic de català.
it-1 Questo utente può contribuire con un livello elementare in italiano.
es-1 Esta persona tiene un conocimiento básico del español.
nl-1 Deze gebruiker heeft elementaire kennis van het Nederlands.
Serĉu uzulajn lingvojn
Fakte, surprizige bone funkcias post konservado, dum nur duone funkciis ĉe antaŭrigardo. Bonvolu ignori mian atentigon. AL @ 22:24, 9 Nov. 2011 (UTC)