Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 59: Linio 59:
[[it:Bureau international des poids et mesures]]
[[it:Bureau international des poids et mesures]]
[[ja:国際度量衡局]]
[[ja:国際度量衡局]]
[[mk:Меѓународно биро за тегови и мерки]]
[[ms:Biro Timbangan dan Ukuran Antarabangsa]]
[[ms:Biro Timbangan dan Ukuran Antarabangsa]]
[[nl:Bureau international des poids et mesures]]
[[nl:Bureau international des poids et mesures]]

Kiel registrite je 00:59, 11 nov. 2011

Dosiero:BIPM logo.gif
Logotipo de BIPM kun Paviliono de Breteuil

Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj (BIPM) estas kunordiganta normiga organizaĵo pri metrologio. Ĝi estas unu el la tri organizaĵoj, kiuj estis establitaj por prizorgi la Sistemon Internacian de Unuoj (SI) laŭ la preskriboj de la Konvencio pri la Metro (Convention du Mètre).

BIPM estas la internacia mallongigo el la franca de Bureau internacional des poids et mesures, kiu estas uzata ankaŭ en anglalingvaj dokumentoj. Tiu regulo ankaŭ validas por ĉiuj mallongigoj rilataj al mezurado kiel SI, CGPM kaj CIPM. Okaze de dubo pri ĝusta interpreto, validas ĉiam la franca teksto de la dokumentoj, ne la angla traduko.

Laŭ ĝia oficala retpaĝaro:

"-> BIPM havas kiel misio certigi la tutmondan unuformecon de mezuroj kaj sian spureblecon al la Sistemo Internacia de Unuoj (SI) .

Ĝi laboras sub la aŭtoritato de la Konvencio pri la Metro, kiu estas diplomatia traktato farita de kvindek unu nacioj. Ĝi plenumas sian aktivecon dank'al helpo de iom da Konsultaj Komitatoj, kies membroj estas naciaj laboratorioj pri metrologio en la Membraj Ŝtatoj de la Konvencio pri la Metro, kaj ankaŭ dank'al sia propra laboratoria laboro.

BIPM esploras rilate al mezurado. Ĝi organizas kaj partoprenas en internaciajn komparojn de naciaj mezurilaj etalonoj, kaj faras kalibraĵojn por la Membraj Ŝtatoj."

Ĝi lokiĝas en la Pavilono de Breteuil en Sèvres, kiu estas komunumo apud Parizo, Francio. La pavilono estis inaŭgurita de la reĝo Ludoviko la 14a en 1672.

BIPM ĝuas eksterteritorian statuson, kiun permesis al ĝi ne esti invadita far la germanoj dum la dua mondmilito. La prototipoj de la etalonoj de la metro kaj de la kilogramo estas daŭre konservataj tie.

La du aliaj organizaĵoj kiuj prizorgas la SI-mezurunuojn estas:

la Konferenco Ĝenerala pri Pezoj kaj Mezuroj (CGPM, Conférence générale des poids et mesures)

la Komitato Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj (CIPM, Comité international des poids et mesures)

Rilataj ligiloj

Konvencio pri la Metro

Sistemo internacia de unuoj

Eksteraj ligiloj

greke Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj. Prezento en la lingvoj franca kaj angla. Okaze de dubo pri ĝusta interpreto, validas ĉiam la franca teksto de la dokumentoj.

greke Kadeno de respondeco laŭ la Konvencio pri la Metro Bildo de la organiza strukturo en la angla