Pekino: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Celumio (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Celumio (diskuto | kontribuoj)
Linio 718: Linio 718:
* {{ĝemeleco|Lisbono|Portugalio|jaro=2007|TagMonato=22-a de oktobro}}
* {{ĝemeleco|Lisbono|Portugalio|jaro=2007|TagMonato=22-a de oktobro}}
* {{ĝemeleco|Tirano|Albanio|jaro=2008|TagMonato=21-a de majo}}
* {{ĝemeleco|Tirano|Albanio|jaro=2008|TagMonato=21-a de majo}}
* {{ĝemeleco|Dublino|Irlando|jaro=2011|TagMonato=4-a de junio}}

'''Afriko'''
'''Afriko'''

Kiel registrite je 09:00, 12 nov. 2011

Pekino

emblemo

Tian’anmen-pordego
Tian’anmen-pordego
ĉefurbourbo • provinco-ranga urbo • nacia centra urbo • mondurbo • megaurbo • eksa ĉefurbo • metropolo • urbego
Administrado
Statuso Ĉefurbo
Lando Ĉinio
Regiono Norda Ĉinio
Provinco Ĉefurbo
Fondita 3-a jarmilo a.K.
Poŝtkodo 100000 - 102600
Aŭtokodo 京A, C, E, F, H, J, K, L, M, N, P

京B (taksio) 京G, Y (antaŭurbe) 京O (polico kaj aŭtoritatoj) 京V (en ruĝa koloro) (milita stabejo, centra registaro)

Telefonkodo +86/10
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Sekretario:Liu Qi (刘淇)

Urbestro: Guo Jinlong (郭金龙)

Demografio
Loĝantaro 16,950,000 loĝ.(Registre) en 2 008
Loĝdenso 847 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 39°54′50″N 116°23′30″O  /  39.91389°N, 116.39167°O / 39.91389; 116.39167 (Pekino) (mapo) Koordinatoj: 39°54′50″N 116°23′30″O  /  39.91389°N, 116.39167°O / 39.91389; 116.39167 (Pekino) (mapo)
Alto 43.5 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 1.68 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +8
Pekino ĉefurbo de Ĉinio.

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Beijing [+]
vdr


Pekino (en la ĉina lingvo 北京, en pinjino Běijīng kio signifas ĉefurbo de la nordo,mallongigite: ,antikva nomo: 燕京,antaŭa nomo: 北平 – paco en la nordo).

La urbo Pekino estas la ĉefurbo de la Popola Respubliko Ĉinio, kaj la politika,trafika kaj kultura centro de la lando, kaj unu el la plejgrandaj metropoloj kun internacia influhavo de Ĉinio. [1]. Pekino estas la 15-a laŭ la Listo de Mondaj Ĉefurboj. [2]

Ĝi situas en la nordorienta parto de la ŝtato, malantaŭ la kordilero YànShan (燕山) kaj la kordilero TàiHángShan (太行山) en la orienta, estas ĉirkaŭita de Hebei-provinco kaj najbare de Tianjin.

La historio de la urbo havas 3400 jarojn proksimume kaj ankaŭ estis la ĉefurbo dum la dinastioj Yuan (元朝), Ming (明朝) kaj Qing (清朝).

Historio

Antikva epoko

Vidu la ĉefartikolon Historio de Pekino

Zhoukoudian

La historio de la urbo estas tre antikva, image reiri ĝis pli ol 3000 jaroj malantaŭ. Dum la periodo de printempo kaj aŭtuno kaj de la batalantaj reĝlandoj (770a.K - 221a.K) la reĝado de Ji (蓟国) havis ĝian ĉefurbon kie hodiaŭ troviĝas Pekino.

Dum la dinastioj Qin (秦), Han (汉) kaj dum la periodo de la tri reĝlandoj, Pekino estis en la norda limo de la imperio. La urbo ŝanĝis la nomon multaj fojoj: JiChéng (蓟城), Yànduo (燕都), YànJùn (燕郡), YouZhou (幽州) aŭ (涿郡). Dum la Dinastio de Tang (唐) nomiĝis YouZhou (幽州).

Yuan-dinastio (元朝), Pekino fariĝis la ĉefurbo de la granda imperio, nome Dadu(大都).

En la komenco de Ming-dinastio(明朝),ekestis la nomo Beiping - 北平,kaj tiama ĉefurbo estis Nankino. Baldaŭ Yan-reĝo Zhu Di (朱棣) ekkapte fariĝis imperiestro kaj igis Beiping-n kiel ĉefurbo – Pekino. Je la komenco de la jaro 1421, Ming-dinastio ektranslokis sian ĉefurbon de Nankino al Pekino.

Imperiestro Shunzhi de Qing-dinastio(清朝) ekestis en Pekino per la sama urbnomo. Tiam manĉuroj rajte loĝis en la interna urbo kaj hanoj devige loĝis en la ekstera urbo.

Moderna epoko

Dosiero:PRCFounding.jpg
Mao Zedong proklamis la fondiĝon de Ĉina Popola Respubliko en 1949

Post 1911,Respubliko de Ĉinio prenis Nankinon kiel ĉefurbo,signife:ĉefurbo en la sudo. Samjare Yuan Shikai translokis la ĉefurbon en Pekino. Dum la Beiyang registaro,tramo ekestis en Pekino,ankaŭ Tsinghua Universitato kaj Pekina Universitato.

Je la jaro 1937, Beiping estis okupita de Japana armeo.Ĝi ŝanĝis la nomon kiel Pekino. Renomiĝis Beiping post la kapitulaciĝo de Japanio.

Je la 31-a de januaro 1949, generalo de Kuomintango Fu Zuoyi kun Ĉina Komunisma Partio faris la pacan interkonsenton,kaj volonte kapitulacis al la komunisma partio.Sekve Ĉina Liberiga Armeo pace eniris la urbon Beiping.Estis decidita samjare,ke ŝanĝu Beiping-n en Pekinon,kiu ekfariĝis la ĉefurbo. Je la 1-a de oktobro 1949,Mao Zedong praklamis, Ĉina Popola Respubliko fondiĝas.

Geografio kaj Klimato

Pekino situas en la nordokcidento de Nord-ĉina Ebenaĵo,najbare de Taihang Montaro kaj Yanshan Montaro.Pekino najbaras kun Tianjin, kaj estas kune ĉirkaŭitaj de Hebei-provinco, Avereĝa alto super la marnivelo estas je 43.5 m.Yongding Rivero fluas tra la urbo en la sudokcidento.

Klimato de Pekino estas Musono de Mezvarma Zono, varmega kaj pluvofta en somero, frosta kaj seka en vintro. Avereĝa temperature estas 11.5 °C. Plejmalvarma monato estas en Novembro,ekstrema malvarma temperature estas ĝis -33.1 °C (je la 23-a de februaro 1966), ekstrema varmega je 43.8 °C (je la 15-a de junio 1942).

Monato Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Oct Nov Dec Jaro
Avĝ alta temperaturo °C (°F) 1.6 (35) 4.0 (39) 11.3 (52) 19.9 (68) 26.4 (80) 30.3 (87) 30.8 (87) 29.5 (85) 25.8 (78) 19.0 (66) 10.1 (50) 3.3 (38) 17.7 (64)
Avĝ malalta temperaturo °C (°F) -9.4 (15) -6.9 (20) -0.6 (31) 7.2 (45) 13.2 (56) 18.2 (65) 21.6 (71) 20.4 (69) 14.2 (58) 7.3 (45) -0.4 (31) -6.9 (20) 6.5 (44)
Precipitaĵo mm (colo) 2.6 (0.1) 5.9 (0.23) 9.0 (0.35) 26.4 (1.04) 28.7 (1.13) 70.7 (2.78) 175.6 (6.91) 182.2 (7.17) 48.7 (1.92) 18.8 (0.74) 6.0 (0.24) 2.3 (0.09) 576.9 (22.71)
Sunbrilaj horoj 204.7 198.5 237.7 251.3 290.6 276.2 230.4 230.3 215.1 229.6 193.0 192.3 2,780.2
% Humideco 43 47 49 48 53 61 76 79 70 64 58 49 58
Fonto: Nacia Meteocentro de Ĉinio
Gvata Turo

Medio

Pekina medio ofte estas kritikita,ĉefe pro la polucio de industrio kaj veturila gaso.Estas ofte nebuleto kaj polvo en aero, eĉ polva stormo je la komenco de somero ĉiujare. Laŭ la statistiko de Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj,la ĉina registaro elspezis super 1700 cent milionoj da US doloroj regi medion de Pekino lastajare,inkluzive fermiĝon kaj translokiĝon de entreprenoj kun polucia forto kontraŭ medio; la uzadon de natura gaso kaj elektra energio kun pura energia aŭtobuso; la barigon por registaraj kaj privataj aŭtoj;malkarigon de aŭtobusaj kaj metroaj biletoj;Dum Somera Olimpiko 2008, 20% da sportejoj estis uzita elektro per utiligebla kaj reviviga energio; planton de arbo ĉirkaŭ Pekino. Per kelkjara klopodo,aerpolucia regado de Pekino grande sukcesis. Polva stormo jam neplu aperas preskaŭ.

Administraj distriktoj

Striktsence Pekino estas Pekina kvartalo,nome ok distriktoj de Pekina interna urbo inkluzive de ĉirkaŭurboj,tamen larĝsence Pekino estas unu municipo (rekte sub la centra registraro) inkluzive de ĉirkaŭurboj kaj apartenitaj gubernioj.

Nuna Pekino administras dek ses distriktojn kaj du guberniojn.

Antaŭa Pekino enhavis nur Distrikton Dongcheng, Distrikton Xicheng (interna urbo) kaj Distrikton Chongwen, Distrikto Xuanwu (ekstera urbo) en la interno de la dua ĉirkaŭŝoseo. La kvar distriktoj oriente,okcidente,norde kaj sude estis tradiciaj urbaj kvartaloj.Nun ili estas nomite urbcentraj kvartaloj.Sekvante la grandigon de la urbo, multiĝon de loĝantoj kaj rapidan urbigon ,multaj gubernioj ĉirkaŭ la urbo jam distriktiĝis ,Haidian, Chaoyang kaj iuj ĉirkaŭurbaj regionoj de Pekino fariĝis la urbaj kvartaloj iom post iom ,formiĝis tiel nomate 8 distriktoj. Fakte Pekinanoj ankoraŭ opinias,ke Haidian kaj Chaoyang estas ne-interna kvartalo,sed ekstera kvartalo de Pekino . La Pekina kvartalo laŭ la projekto estas en la interno de kvina ĉirkaŭŝoseo

En la 1-a de Julio 2010, Distrikto Dongcheng (东城区) kaj Distrikto Congwen (崇文区) unuiĝas kiel nova Distrikto Dongcheng, Distrikto Xicheng (西城区) kaj Distrikto Xuanwu Distrikto (宣武区) unuiĝas kiel nova Distrikto Xicheng. La urbaj distriktoj ŝanĝis de 8 ĝis 6.

Administraj Distriktoj
Distriktoj de Pekino
antaŭa Distrikto Xicheng - 西城区 urba distrikto
antaŭa Distrikto Dongcheng - 东城区 urba distrikto
antaŭa Distrikto chongwen - 崇文区 urba distrikto
antaŭa Distrikto Xuanwu - 宣武区 urba distrikto
Distrikto Shijingshan - 石景山区 urba distrikto
Distrikto Chaoyang - 朝阳区 urba distrikto
Distrikto Haidian - 海淀区 urba distrikto
Distrikto Fengtai - 丰台区 urba distrikto
Distrikto Changping - 昌平区
Distrikto Shunyi - 顺义区
Distrikto Tongzhou - 通州区
Distrikto Daxing - 大兴区
Distrikto Fangshan - 房山区
Distrikto Mentougou - 门头沟区
Gubernio Yanqing - 延庆县
Distrikto Huairou - 怀柔区
Gubernio Miyun - 密云县
Distrikto Pinggu - 平谷区

Loĝantaro

Laŭ la statistiko de polico, laĝantaro de Pekino estas 1695 milionoj ĝis la fino de 2008, registre je 1204 milionoj,migrante je 491 milionoj. Avereĝa denso estas 1033 km,kaj urbe:22210,proksima antaŭurbe:5862,malproksima antaŭurbe:389.Loĝantara naskokvanto de 2005 estas 6.3‰,mortokvanto estas 5.2‰,loĝantara kresko estas 1.1‰.

En Pekino, 56 nacioj estas, Hanoj estas 95.7%,1322.9 milionoj (2000). Hui,Manĉuroj kaj mongoloj super dek mil.

Beihai Parko
Area kaj Loĝantara Statistikoj en ĉiu distrikto de Pekino(Jarfine de 2007)
Distrikt-nomo Aero(km²) Loĝantare Registre
Urbo Pekino 16,410.54 16,330,000 12,162,468
Distrikto Dongcheng 25.34 552,000 618,118
Distrikto Xicheng 31.62 665,000 773,639
Distrikto Chongwen 16.52 299,000 336,776
Distrikto Xuanwu 18.91 553,000 534,598
Distrikto Chaoyang 455.08 3,001,000 1,790,766
Distrikto Fengtai 305.80 1,693,000 1,017,894
Distrikto Shijingshan 84.32 546,000 353,676
Distrikto Haidian 430.73 2,814,000 2,052,947
Distrikto Mentougou 1,450.70 270,000 240,313
Distrikto Fangshan 1,989.54 887,000 763,593
Distrikto Tongzhou 906.28 965,000 643,348
Distrikto Shunyi 1,019.89 736,000 568,148
Distrikto Changping 1,343.54 896,000 504,341
Distrikto Daxing 1,036.32 978,000 582,626
Distrikto Huairou 2,122.62 316,000 276,296
Distrikto Pinggu 950.13 424,000 396,564
Gubernio Miyun 2,229.45 449,000 429,291
Gubernio Yanqing 1,993.75 286,000 279,534

Trafiko

Trafiko en Pekino estas disvolviĝinta. Pekino estas la plej granda centro por fervojo,aŭtoŝoseo kaj aviado. La urba trafika reto estas relative perfekta. La urbaj stratoj estas svarmaj pro la multiĝo de personaj aŭtoj de 2000 jaro. Laŭ la stastiko, aŭtoj en Pekino superas 3 milionojn, kaj multiĝas super 10% jare.

Fervojo

Pekina Stacidomo

Historio pri pekina fervojo longas ĝis Qing-dinastio. La plejfrua fervojo estis konstruita de Zhan Tianyou Fervojo Pekin-zhangjiakou en 1909. Tiu ĉi estas la unua fervojo konstruita de ĉino mem. Nun en Pekino troviĝas la naciaj fervojoj pliol 1000 km.

Pekino estas la centro de nacia fervoja reto de Ĉinio. Ĉi-tien renkontiĝas Linio Pekin-qinhuangdao,Linio Pekin-harbin,Linio Pekin-ŝanhajo,Linio Pekin-kowloon,Linio Pekin-guangzhou,Linio Pekin-baotou,Linio Pekin-chengde ktp. Ankaŭ interurba fervojo Pekin-tianjin kaj ekspresfervojo Pekin-ŝanhajo (konstruante). La plejrapida rapideco de Mult-unua ekspresa trajno atingas 200-250 km. ekspresa trajno je 160 km,ordinara rapida trajno je 14-160 km.

Pekino jam fariĝas plej rapida kaj avantaĝa trafika urbo. Nun troviĝas

  • Pekina Stacidomo
  • Okcidenta Stacidomo de Pekino
  • Suda Stacidomo de Pekino
  • Norda Stacidomo de Pekino.
Pekina Metroo

Ankaŭ en la antaŭurbo troviĝas

  • Changping Stacidomo
  • Huairou Stacidomo
  • Miyun Stacidomo
  • Tongzhou Stacidomo
  • Fengtai Stacidomo
  • Yanqing Stacidomo
  • Huangchun Stacidomo
  • Yizhuang Stacidomo.

Metroo

Pekino estas la unua urbo kun metroo je la 1-a de Julio de 1965. Nun estas 9 linioj kaj 228 km longe. Ĝi havas 19 liniojn kaj 561 km longe je 2015 jaroj.

Aviado

Ĉefurba Internacia Flughaveno de Pekino

En Pekino estas 4 flughavenoj:Ĉefurba Internacia Flughaveno, Okcidenta Antaŭurba Flughaveno,Nanyuan Flughaveno kaj Lianĝiang Flughaveno.

La ĉefa flughaveno estas Ĉefurba Internacia Flughaveno,kiu estas la unua civila flughaveno post la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko,kaj kiu havas la plej grandan avidstacian domegon kun viglaj linioj enlandaj kaj internaciaj.

Ŝoseo

Tutlanda ŝosea reto formas kiel radia formo de Pekino. Multe da naciaj vojoj startas de Pekino.

Ekomonio

Pekina CBD Komerca Centro
Pekina financa strato

Pekino estas unu el la evolu-rapidaj municipaj urbegoj de ĉina ekonomio, ankaŭ la plej evoluinta urbo en Ĉinio por la terciara sektoro. Dum 2007~2008,la malneta enlanda produkto (MEP-GDP) de Pekino estas la 13-a tutlande.Dum 29 jaroj de 1979 ĝis 2007,MEP de 2007 estas 82.75 obloj kontraŭ la jaro 1978 laŭ absolut-numera komparo; la avereĝa kreska procento de MEP estas 10.4% laŭ komparebla prezo (Avereĝa nivelo de tutlanda prezo), superas same tiun de la tuta lando je 9.8%, estas la 9-a tutlande. Ekde 1999, dank’al la stimuligo de Somera Olimpiko 2008, MEP de Pekino restas kontinuige 10% da kreska procento,tiu de 1994 je cent miliono, tiu de 2003 trarompis 5 cent milionojn, tiu de 2008 trarompis mil cent milionojn. MEP popersone de Pekino trarompis 5 mil dolorojn (RMB) je 1991, dek mil je 1994,dudek mil je 1999,kvardek mil je 2004,kvindek mil je 2005,sesdek mil je 2008. La totala sumo de MEP de Pekino je 2007(La fina konfirmita sumo[3])atingis 9,006.23 miliardojn,kreskis je 12.3%kompare kun tiu de lasta jaro, 3.3%por tuta lando; La primara sektoro estas je 101.28 miliardoj kaj 1.12%; La sekundara sektoro 2,479.31 miliardoj kaj 27.53%; La terciara sektoro 1,245.68 miliardoj kaj 71.35%; MEP avereĝe de Pekino popersone je 56,044 doloroj (RMB), la dua tutlande sekvante Ŝanhajon. 10,488 miliardoj kaj 63,029 doloroj(RMB) avereĝe de MEP popersone por 2008 laŭ unuapaŝa kalkulo [4]

Pekino estas unu el gravaj komercaj kaj financaj centroj, inkluzive de kvar ŝtataj bankoj:Ĉina Industria kaj Komerca Banko,Ĉina Konstrua Banko,Ĉina Banko kaj Ĉina Agrikultura Banko.Estas en Pekino la ĉefstabejoj de financaj reguligaj organoj de Ĉina Popola Banko,Banka Reguliga Komitato,Volorpapera Reguliga Komitato kaj Ĉina Asekura Reguliga Komitato.

Wangfujing estas la plejvigla strato en Pekino
Zhongguancun estas unu teknologia nabo en Distrikto Haidian

Komerca centro

Politiko

Kulturo

Nacia Teatro

Pekino estas kultura urbo fame kun mil-jara historio,ankaŭ kultura centro de moderna Ĉinio.

La personoj de la urbo parolas la pekinan dialekton, kiu apartenas al la mandarina subdivido. Tiu ĉi dialekto estas la bazo de la norma mandarino, oficiala lingvo de la Populara Republiko de Ĉinio. Ekster la urbo la personoj uzas aliajn proprajn dialektojn de Hebei-provinco .

Ankaŭ estas grava diri ke en Pekino okazis la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en 2004.

Literaturo

Famaj verkistoj en Pekino estas

Pekina Opero

Tradicia Arto

Pekino estas unu el kvar antikvaj ĉefurboj de Ĉinio,kiu havas diversajn specialajn popularajn morojn. Pekina Opero estas tre grava elemento de la ĉina kulturo. Ĝi estas kombino de kanto,muziko, dialogo,pentraĵo, grimaco, uŝuo,literaturo kaj akrobataĵo.Pekina Opero estas tre ŝatata de pekinanoj. Surstrate,oni hazarde aŭdeblas kadencan Pekinan Operon. Pekina Opero naskiĝis en 1790,jam pliol 200 jaroj. Ĝi kunfandiĝas kun kelkaj lokaj operoj.

Laozihaoo de Pekino

Muzika Skulpturo Surstrate

Laozihaoo (malnova komercmarko) de Pekino:

  • 全聚德 -- Pekina Rostita Anaso restoracio
  • 东来顺 -- Hŭogŭoo restoracio
  • 都一处 – Restoracio famiĝas pro ĝia ŝaomajo
  • 馄饨侯 -- Huntuno (hundun) restoracio
  • 六必居 -- Piklojvendejo
  • 同仁堂 – Tradicia Ĉina Medikamento
  • 张一元 -- Teovendejo
  • 瑞蚨祥 – Fulardovendejo
  • 内联升 -- Ŝuovendejo
  • 盛锡福 -- Ĉapelo

Arto

Arta prezentado en Pekino estas tre glora. Estas centfoje okazigita koncerto,opero, dramo jare. Ĉefaj prezentejoj:

Ĉina Centra Televido

Komunikado

Multe da stabejoj komunikilaj estas en Pekino.

Presejo

Televido

Radio

Turismo

Granda Muro

Troviĝas 6 Mondaj Heredaĵoj de UNESKO,2 famaj naciaj pejzaĝoj,1 nacia historia kultura urbo,1 historia kultura vilaĝo de Ĉinio,99 tutlandaj gravaj protektitaj historiejoj (inkluzive de Granda Muro kaj [[Kanalo Pekin-Hangzhou]] kaj 326 urbaj gravaj protektitaj historiejoj.

Historiaj Restaĵoj

Tian'anmen Placo
Malnova Domo en Hutono

Vizitindejoj

En Pekino troviĝas multe da vizitindejoj:

Hutonoj

Hutono (strateto) estas speciala konstruaĵo de Pekino, kun riĉa historio kaj kulturo.

Religio

Budaismo

  • Templo Baoguo
  • Templo Biyun
  • Templo Fayuan
  • Templo Miaoying (alinome:Templo Blanka Pagodo)
  • Templo Tanzhe
  • Palaco Yonghe

Islamismo

  • Moskeo Niujie
  • Moskeo Dongzhimemwai
  • Moskeo Dongsi
  • Moskeo Huashi

Katolikismo

  • Preĝejo Xishiku
  • Preĝejo Xuanwumen
  • Preĝejo Wangfujing
  • Preĝejo Xizhimen

Kristanismo

  • Preĝejo Gangwashi
  • Preĝejo Zhushikou
  • Preĝejo Kuanjie
  • Preĝejo Haidian

Eduko

Tsinghua Universitato

Pekino estas la urbo kun plejmulte da universitatoj de Ĉinio.

  • Ĉefaj Universitatoj
  • Pekina Universitato
  • Tsinghua Universitato
  • Ĉina Popola Universitato
  • Pekina Trafika Universitato
  • Pekina Scienc-teknika Universitato
  • Pekina Poŝt-komunika Universitato
  • Ĉina Agrikultura Universitato
  • Pekina Ĉina Medicina Universitato
  • Pekina Fremdlingva Universitato
  • Pekina Lingva Universitato
  • Centra Financa Universitato
  • Centra Nacia Universitato
  • Ĉefurba Medicina Universitato
  • Centra Muzika Instituto

Sporto

Pekina Guo'an Piedpilka Klubo

Somera Olimpiko 2008(dum la 24-a~ la 8-a de aŭgusto 2008)okazis en Pekino. Ĉefa sporto por pekinanoj estas korbpilko kaj piedpilko.

Piedpilko

Korbpilko





Ĝemelaj urboj

Ĝemelaj urboj de Pekino jenaj urboj[5]Parizo kaj Romo estas ĝemelaj urboj apartenas al unu ekskluziva kontrakto inter tiuj du urboj[6].

Eŭropo

Afriko

Oceanio

Azio

Norda Ameriko

Suda Ameriko

Esperantistoj de Pekino

Vidu ankaŭ

La Ĉiela Altaro

Eksteraj ligiloj