Ĥuĝando: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Historio: urano -> uranio
e koordinatoj
Linio 2: Linio 2:
<!-- *** Kapo *** -->
<!-- *** Kapo *** -->
| nomo = Ĥuĝand
| nomo = Ĥuĝand
| alia_nomo = {{LingvoKunNomo|tg|taĝik|''Хуҷанд, خجند (Ĥuĝand)''}}
| alia_nomo = {{LingvoKunNomo|tg|taĝik|''Хуҷанд, خجند''}}
| alia_nomo1 = {{LingvoKunNomo|en|angl|''Khujand''}}
| alia_nomo1 = {{LingvoKunNomo|en|angl|''Khujand''}}
| alia_nomo2 = {{LingvoKunNomo|ru|rus|''Koszyce''}}
| alia_nomo2 = {{LingvoKunNomo|ru|rus|''Худжанд''}}
| kategorio = [[Urbo]]
| kategorio = [[Urbo]]
<!-- *** Dosiero *** -->
<!-- *** Dosiero *** -->
Linio 32: Linio 32:
| situo = Taĝikio
| situo = Taĝikio
| koordinatoj_ne_en_titolo = true
| koordinatoj_ne_en_titolo = true
| leviĝo =
| leviĝo = 300
| lat_d = 40
| lat_d = 40
| lat_m = 4
| lat_m = 17
| lat_s = 0
| lat_s = 0
| lat_NS = N
| lat_NS = N
| long_d = 70
| long_d = 69
| long_m = 50
| long_m = 37
| long_s = 0
| long_s = 0
| long_EW = E
| long_EW = E

Kiel registrite je 01:54, 15 nov. 2011

Ĥuĝand
taĝike: Хуҷанд, خجند, angle: Khujand, ruse: Худжанд
Urbo
Placo en Ĥuĝand
Lando Taĝikio Taĝikio
Regiono Sugd
Rivero Sirdarjo
Situo Taĝikio
 - alteco 300 m s. m.
 - koordinatoj 40° 17′ 0″ N 69° 37′ 0″ O / 40.28333 °N, 69.61667 °O / 40.28333; 69.61667 (mapo)
Areo 40 km² (4 000 ha)
Loĝantaro 149 000 (2007)
Denseco 3 725 loĝ./km²
Poŝtkodo
Situo de Ĥuĝand enkadre de Taĝikio
Situo de Ĥuĝand enkadre de Taĝikio
Situo de Ĥuĝand enkadre de Taĝikio
Situo de Ĥuĝand enkadre de Taĝikio
Situo de Ĥuĝand enkadre de Taĝikio
Vikimedia Komunejo: Khujand
Retpaĝo: www.khujand.tj

Ĥuĝand estas la dua plej granda urbo en Taĝikio. Taĝike la urbo nomiĝas Хуҷанд (Ĥuĝand) respektive خجند. La angla latinliterigo estas Khujand. Ĝis la jaro 1939 la urbo nomatis Ходжент/Ĥodĵent, de 1939 ĝis 1992 Ленинобод/Leninobod (ruse Ленинабад/Leninabad). La plej malnova nomo de la urbo estas Aleksandria Esĥatê („la plej fora Aleksandrio“). Ĥuĝand situas borde de la rivero Sirdarjo en la Fergana valo kaj havas proksimume 145.000 loĝantojn.

Historio

La loĝloko en la jaro 329 a.K. estis fondita de la armeo de Aleksandro la Granda. Longe la urbo estis grava trafika nodo de la Silka Vojo. La urbo havis ŝanĝiĝantan historion de pluraj posedantoj. Longan tempon parto de la Persa Imperio, ĝi en la 8-a jarcento estis prirabita fare de la araboj kaj en la 13-a jarcento estis komplete detruita fare de la mongoloj.

Meze de la 19-a jarcento la regiono estis konkerita fare de la Rusia Imperio, kiam tiu ekde la jaro 1866 ekspansie okupis grandajn partojn de centra Azio. La komunisma ŝtato Sovetunio transprenis la heredaĵon. Kiam la sovetunia ŝtato reorganiziĝis, la urbo en 1924 unue fariĝis parto de Uzbekio, kaj en 1929 Ĥuĝand deklariĝis parto de la Taĝika Soveta Socialisma Respubliko. Nuntempe la urbo precipe estas centro de teksaĵoproduktado, kaj apartan renomon havas la prilaboro de silko.

En la 1950-aj jaroj proksime de la urbo konstruiĝis la akvobaraĵo Kairakkum.

En la sovetunia epoko en la urbo ekzistis du gulagoj. Unua gulago funkciis inter februaro 1945 kaj septembro 1957 kaj enhavis ĝis 2 300 malliberigitojn, kiuj kunlaboris en minado de uranio, dua gulago inter decebro 1947 kaj aprilo 1953 devigis ĝis 7 200 malliberigitojn konstrui loĝdomojn, stratojn kaj atomindustriaĵojn.

La en 1999 publikigita kineja filmo Luna Papa grandparte filmiĝis en kaj ĉirkaŭ al urbo. Inter alie la vilaĝo en kiu komenciĝas la filmo, aparte por la filmado konstruiĝis sude de la akvobaraĵo.

Konatuloj naskiĝintaj en la urbo

  • Elisabeth Hübert (* 1987), germana muzikteatra kantistino
  • Alexander Huber (* 1985), germana futbalisto
  • Okil Okilov (* 1944), ĉefministro de Taĝikio
  • Andreas Wolf (* 1982), germana futbalisto