Transgenrulo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Amirobot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: fa:تغییر جنسیت دهندگان
de Principoj de Jogjakarto
Linio 12: Linio 12:
* [[Jin Xing]]
* [[Jin Xing]]
* [[Transseksulo]]
* [[Transseksulo]]
* [[Principoj de Jogjakarto]]
* [[Kathoey]]
* [[Kathoey]]



Kiel registrite je 16:47, 25 nov. 2011

Transgenrulo (angle transgender, france transgenre, hispane transgénero) estas homo kun malakordo inter sia socia sekso kaj sia biologia sekso. La vorto estas neologismo, elpensita por konservi la spiriton de la originala anglalingva termino (por "genro" en la senco de "socia sekso" vidu apartigilon genro). Ĝi estas uzata por pli aŭ malpli vastaj kategorioj de homoj. Sub la rubriko transgenro, oni foje inkluzivas transvestulojn kaj reĝinjojn, kaj eĉ ĉiujn kiuj agas de maniero forte kontraŭ la genra ŝablono de sia biologia sekso.

Tamen, la plej ofta uzado estas pli specifa: persono al kiu ne taŭgas sia sekso pro malakordo kun sia genra identeco. Transgenraj homoj havas profundan senton de strangeco en la korpo de sia denaska sekso, sentante sin virino en vira korpo aŭ inverse.

Ili vivas, aŭ volas vivi, tuttage en la alia sekso, ne pro kialo de seksuma plezuro sed pro profunda sento de idento. Kutime ili intencas havi sekso-ŝanĝan ĥirurgion; en tiu kazo, ili ofte nomiĝas transseksuloj.

Transgenruloj estas plejofte inkluzivataj en la kviragejrajta movado, kvankam ne ĉiuj konsentas kun tio. Transgenruloj ofte suferas diskriminacion, malfacilecojn en civilaj procedoj por ŝanĝi la sekson notitan en siaj dokumentoj, kaj ankaŭ perforton kaj eĉ murdon, pro sia genra identeco.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj kaj fontoj