Mariano Rajoy: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: br:Mariano Rajoy
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: ka:მარიანო რახოი
Linio 41: Linio 41:
[[it:Mariano Rajoy]]
[[it:Mariano Rajoy]]
[[ja:マリアーノ・ラホイ・ブレイ]]
[[ja:マリアーノ・ラホイ・ブレイ]]
[[ka:მარიანო რახოი]]
[[la:Marianus Rajoy]]
[[la:Marianus Rajoy]]
[[ms:Mariano Rajoy]]
[[ms:Mariano Rajoy]]

Kiel registrite je 17:35, 26 nov. 2011

Mariano RAJOY

Mariano RAJOY BREY (naskita je la 27-a de marto de 1955), hispana politikisto, estas la estro de la ĉefa partio de la opozicio, la konservativa Popola Partio (PP). Rajoy (prononcata Raĥoj, kun la akcento sur la lasta silabo) estis la kandidato de la PP por ĉefministro en la hispana nacia balotado de la 14-a de marto de 2004, kaj li malvenkis kontraŭ la socialisma kandidato, José Luis Rodríguez Zapatero.

Rajoy naskiĝis en Santiago de Compostela, en Galegio, nordokcidenta regiono de Hispanio. Li studis juron en la Universitato de Santiago de Compostela kaj poste laboris kiel registristo de terposedaĵoj. Lia politika kariero komenciĝis en 1981, kiam li membriĝis en la Popola Partio (tiam nomata Alianza Popular) kaj iĝis deputito de la Galegia Parlamento. En 1989 li estis elektita deputito por la provinco Pontevedro en la hispana nacia parlamento.

Delonga kunlaboranto de José María Aznar, Rajoy saltis al la nacia politiko kiam Aznar iĝis ĉefministro en 1996 kaj nomumis lin ministro pri edukado. La postenon de ministro pri internaj aferoj (sekureco) li okupis en 2001.

La 30-an aŭgusto de 2003 oni anoncis la elekton de Rajoy kiel kandidaton de la Popola Partio por la nacia balotado de marto de 2004, post la decido de Aznar ne rekandidatiĝi.

Rajoy klopodis prezenti sin kiel la kandidato, kiu pli bone estis povonta garantii la lukton kontraŭ la terorismo de ETA kaj la unuecon de Hispanio. La atenco de Al-Kaida en Madrido je la 11-a de marto, nur tri tagojn antaŭ la balotado, plifortigis la kritikojn kontraŭ la konservativa registaro por la implikiĝo de Hispanio en la okupacio de Irako. Tamen, la Popola Partio unue neis la aŭtorecon de Al-Kaida kaj kulpigis la eŭskan terorisman grupon ETA pri la atenco. Tiu sinteno de la PP motivis akuzojn pri mensogemo kaj manipulo por eviti malvenki je la balotado.

Mariano Rajoy plu estas deputito en la nacia parlamento kaj kandidato de la PP por ĉefministro.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.todopolitica.com/biografias/?n=mariano_rajoy Biografio de Mariano RAJOY greke http://www.marianorajoy.es Retejo pri Mariano RAJOY