Helpo-Diskuto:Markitaj versioj: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
 
Linio 133: Linio 133:


Vidu [[Vikipedio:Diskutejo/Neesperanto#Bot_approval_for_inital_sighting_of_authoritative_pages]] ([[meta:User:Melancholie/editor|listo]]). --- Kore, [[Vikipediisto:Melankolio|Melankolio]] 06:50, 10. Jan 2009 (UTC)
Vidu [[Vikipedio:Diskutejo/Neesperanto#Bot_approval_for_inital_sighting_of_authoritative_pages]] ([[meta:User:Melancholie/editor|listo]]). --- Kore, [[Vikipediisto:Melankolio|Melankolio]] 06:50, 10. Jan 2009 (UTC)

== Sehr interese, sed... ==

Ĉu tio signifas, ke mi ne povas korekti akuzativerareto en [[Thelonious Sphere Monk]]? [[Uzanto:Piechjo|Piechjo]]

Nuna versio ekde 10:44, 29 nov. 2011

Bonvolu noti, ke la interfaco por kontroli artikolojn ankoraŭ ne estas ŝaltita en Vikipedio-CSS. -- Yekrats 15:55, 17. Nov 2008 (UTC)

Tamen nun aperas la ligilo "Nuna revizio (nekontrolita)". Ĉu do ne funkcias ? kaj se jes kiel funkcias ? Ĉu ĉiu ajn rajtas kontroli la artikolojn ? Ĉu ni devas rajtigi kontrolistojn ? Arno Lagrange @ 17:57, 17. Nov 2008 (UTC)
Aparte de la demandoj de Arno, la nova ligilo "Nuna revizio (nekontrolita)" aperas simple en la dekstra parto de la artikolo kaj tute ŝanĝas la aperon de ĉiu paĝo. Ĝi devus aperi en propra linio iom supre de la tuta artikolo, por ne malordigi la kompletan paĝoaranĝon. ThomasPusch 21:31, 17. Nov 2008 (UTC)

La kontrolilo estas nune havebla (por "Kontrolantoj") ĉe la piedo de la paĝo. Tre simple, kontrolanto markos artikolon kiel "kontrolitan" aŭ ne. "Kontrolita signifas "spamo mankas".)

Mi pensas ke nur burokratoj povas rajtigi uzantojn kiel "kontrolantojn".

Mi ankaŭ pensas ke la kontrolmesaĝo estas metita laŭ CSS, sed mi ne estas CSS-guruo. Tiu mesaĝo malaperas en kontrolita paĝo. -- Yekrats 22:43, 17. Nov 2008 (UTC)

Laŭ mi sistema kontrolo ne estas agrabla. pino 21:39, 17. Nov 2008 (UTC)

Terminoj kaj politiko[redakti fonton]

Mi bonvenigas la aferon, sed avertas pri bona kaj unueca terminaro kiun ni havu. La germana modelo, de kiu estas kopiita la tekniko, konas du konceptojn: "reviziita" artikolo kaj "kontrolita" artikolo. La unua koncepto similas al tio, kio estas proponita laŭ la rusa modelo, kiun mi trovas pli malpli bona (eble ni modestigu ĝin iomete). Tio laŭ mi ne estas granda problemo. Sed la dua koncepto, la "kontrolita", estas ankoraŭ ne ekzistanta en la germana, ĉar oni ne eltrovis kion ekzakte kontrolanto devas kontroli, kaj kiu havu la rajton (ĉu enhava kontrolo de ĉiu piednoto - se ekzistas? ĉu nur doktoroj kaj profesoroj?).

Do, ni komencu per la unua koncepto "revizio" kaj donu la rajton de "revizianto" simile kiel en la germana: post iom da tempo, post iom da redaktoj ĉiu uzanto aŭtomate havu la rajton revizii. Mi ne vidas grandan danĝeron de misuzo, ke iu neesperantisto volegas revizii. Tamen, ni ja ne estas multaj, do povas ankaŭ esti ke administranto ankoraŭ decidas ĉu doni rajton. Ne estus multe da kromlaboro.

Pri la dua koncepto, "kontrolo", ni provizore rezignu, same kiel la germanoj kaj - laŭ mia scio - ĉiuj aliaj. --Ziko 11:03, 19. Nov 2008 (UTC)

Via komento atentigas mi pri tio ke anstataŭ "vidita" kaj "redaktanto" ni devus uzi la vortojn "reviziita" kaj "revizianto" se la menciita kontrolo povas prave esti nomita "revizio". Arno Lagrange @ 12:34, 19. Nov 2008 (UTC)
Ankaŭ min surprizis la vorto vidita, ĉar ĉu mi ne vidas la artikolojn, kiujn mi malfermos? Same ĉiu vidas la paĝojn malfermitaj de si. Kaj ĉu mi ekde nun ne estas redaktanto? Do, ĉu mi estas alŝutanto, kontribuanto aŭ editoro? Kerio 12:42, 19. Nov 2008 (UTC)
Jes, ankaŭ tio estas termina problemo. Tamen ni ne povos tute eviti havi pli ol unu terminon por similaj aferoj, ekzemple redaktanto estas ja io alia ol vikipediisto. Ni atentu pri tiaj aferoj.--Ziko 14:50, 19. Nov 2008 (UTC)
Kiu estas do poste vikipediisto? Kerio 15:33, 19. Nov 2008 (UTC)
Vikipediisto: ĝenerala esprimo, sub kiu oni celas precipe registritan uzanton (vikipediiston), kaj precipe iom regulan (Eventuale estis siatempe malnova decido traduki "user" kiel en "user:Ziko" al "vikipediisto:Ziko". Redaktanto: iu kiu faris redakton, povas esti IP-ulo aŭ registritulo.--Ziko 15:41, 19. Nov 2008 (UTC)

La vorton "vidita" mi tradukis el la (tro malpreciza) anglalingva vorto "sighted". Se pli bona vorto taŭgus, bonvolu sugesti ĝin. -- Yekrats 13:42, 19. Nov 2008 (UTC)

Por la terminoj ĉe la markiloj mi proponas:

  • "Kontroli ĉi tiun version" -> "Marki ĉi tiun version"
  • "Fideleco" -> "Stato"
  • "Aldoni kontrolon" -> "Konservu la markon"

Kaj supre je la butono:

  • "Nuna versio (nekontrolita)" -> "Neniu versio reviziita"

Post markado: "Versio de Etolio-Akarnanio sukcese markita. (vidi ĉiujn markitajn versiojn)

Eble vi volus rigardi ĉi tiun markitan version por vidi ĉu ĝi nun estas la stabila versio de ĉi tiu paĝo."

Fariĝu:

"Tiu ĉi versio de Etolio-Akarnanio estas markita kiel reviziita. (Vidi ĉiujn markitajn versiojn.)

Eble vi volas rigardi la ĵus markitan version por vidi, ĉu ĝi nun estas la reviziita kaj montrata versio de ĉi tiu paĝo."

--Ziko 15:27, 19. Nov 2008 (UTC)

Mi faris ĉiuj ŝanĝojn laŭ la sugesto de Ziko krom pri la lasta kiun mi redaktis jene
  • Ĉu vi volas rigardi la [stabilan version] de ĉi tiu paĝo (se iu ekzistas)?

laŭ la germana :

  • Möchtest du die gesichtete Version dieser Seite sehen (falls es noch eine gibt)?.

Mi eraris : temis pri du malsamaj mesaĝoj MediaWiki:Revreview-stable1 kaj MediaWiki:Revreview-stable2

Arno Lagrange @ 16:07, 19. Nov 2008 (UTC)
Dankon, Arno! Pri la esprimo "stabila versio": Ĝi ja estas uzata ankaŭ en DE kaj EN, sed mi trovas ĝin tre problemeca. Origine ĝi venas el la softvara laboro, kie stabila versio de programo estas tiu lasta, kiu pruvite funkcias. Tio ne vere estas transprenebla koncepto por artikolo. Mi proponas ne enkonduki ĝin en eo-Vikipedion, por ŝpari unu terminon. de.WP nuntempe uzas "gesichtete Version" (reviziita versio) tie, kie supre aperas "stabila versio".--Ziko 16:25, 19. Nov 2008 (UTC)

Validigo[redakti fonton]

Kie mi povas validigi la artikolojn el Vikipedio? Kaj kiam la artikolo estas nevalida? Kerio 12:44, 19. Nov 2008 (UTC)

Vidu Vikipedio:Validigo de artikolo/reviziantoj por peti la rajton revizii.--Ziko 14:50, 19. Nov 2008 (UTC)
Ziko, vi eble miskomprenis mian demandon. Oni povas validigi reklamacion, garantion ks. Se oni parolas pri reviziantoj kaj pri iaj revizioj, ĉu ne pli precize estus titoli la paĝon: Vikipedio:Revizio de artikoloj? Kerio 15:22, 19. Nov 2008 (UTC)
Kiun paĝon vi celas, ĉu ĉi tiun? Mi ankaŭ ne certas ĉu "validigo" estas bona vorto. La terminoj ankaŭ en la germana kaj angla estas konfuzigaj. Mi jen komprenas "Validigo" ĉi tie kiel komuna esprimo por "revizii" kaj "kontroli", simile kiel oni faras angle per "flagged revisions" (germane oni diras ambaŭ: "Gesichtete und geprüfte Versionen"). Kiun alian terminon ni uzu por "validido"? Ĉu eble "Markado de versio" estas la plej bona, ĉar ĝi povas signifi kaj marki kiel reviziita kaj marki kiel kontrolita?--Ziko 15:31, 19. Nov 2008 (UTC)
Krom kelkaj paĝoj, kie oni jam sufiĉis aldoni markilon pri tralego kaj konfirmo de konkreta versio, ke la versio estas kredinda, , mi venis laŭ viaj respondoj al konkludo, ke ĉiuj nunaj paĝoj estas nevalidaj, ili do ne asertas veron, ili ne konfirmas tion, pri kio ili estas verkitaj ktp. Kerio 15:41, 19. Nov 2008 (UTC)

Ne. Nur ĉar artikolo ne estas markita, ĝi ne estas aŭtomate "nevalida" en la senco de malvera. Simple neniu markis ĝin. Sed vi insistas pri la termino, ĉu ne? Do ĉu "Markado de versio" anst. "Validigo de artikolo"?--Ziko 15:43, 19. Nov 2008 (UTC)

Se tiuj, kiuj metas markilojn en la historiojn de vizititaj paĝoj, nomiĝas reviziantoj, la artikolo nomiĝu Vikipedio:Revizio de artikolo, kaj ne validigo. Per revizio oni povas ja marki, kontroli, provlegi, verkontroli, stampi ks. Kerio 16:02, 19. Nov 2008 (UTC)

Ah, tion vi celas. Sed estonte ni volas eble enkonduki la kontrolitajn versiojn (aŭ eĉ pliajn), tiam necesas ĝenerala esprimo por markado. Reviziado estas nur unu speco.--Ziko 16:05, 19. Nov 2008 (UTC)

Baze Kerio pravas : "validigi" signifas "igi valida" dum fakte temas pri marki artikolojn kiel reviziitaj aŭ kontrolitaj. Ĝenerala vorto povus esti Vikipedio:Markado de artikoloj Vikipedio:Artikolomarkado. Bonvolu sciigi kio laŭ vi plej taŭgas kaj ni ŝanĝos ĉiujn aperojn "Validigo de artikolo" al pli ĝusta esprimo. Arno Lagrange @ 16:39, 19. Nov 2008 (UTC)

Kontrolita, aprobita[redakti fonton]

Fakte, ĉu tiu ĉi ŝanĝo estas farita?

  • "Nuna versio (nekontrolita)" -> "Neniu versio reviziita"
Temas pri du apartaj mesaĝoj. Unu mesaĝo diras "Nuna versio" la alia "nekontrolita". Mi timas ke ne eblas ŝanĝi la logikon. Nur "nekontrolita" povas esti ŝanĝita al pli taŭga esprimo. AL @

Cetere mi proponas:

  • "La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 19. Nov 2008. 1 ŝanĝo bezonas kontrolon." -> "La lasta reviziita versio (listigu ĉiujn) estis markita je 19. Nov 2008. 1 ŝanĝo bezonas rigardon."

Tie aperas cetere: "Reviziita artikolo" kaj "Malneta artikolo", sed prefere estu "versio" ambaŭfoje (estas ja ĉio la sama artikolo, nur malsamaj versioj de la artikolo).

--Ziko 17:25, 19. Nov 2008 (UTC)

Mi ŝanĝis "artikolo" al "versio" des pli ke povas temi ne nur pri artikoloj sed ankaŭ ŝablonoj kaj dosieroj. AL @ 19:41, 19. Nov 2008 (UTC)

Redaktokonflikto[redakti fonton]

Mi bedaŭras redaktokonflikton kiu okazis, kaj esperas ke mi konsideris la aliajn ŝanĝojn.--Ziko 14:50, 19. Nov 2008 (UTC)

Pli granda termina ŝanĝo[redakti fonton]

Kion vi pensas pri jena ideo: La vorto "kontroli" estas iom ĝenerala, kaj estas malfacile eviti ĝin ("Ĉu vi kontrolis tion, ĉu estas reviziita?"). Bedaŭrinde ni ne havas vere alternativon en Eo. Mia propono:

  • Kontrolitaj versioj (kiel ĝenerala esprimo, kp-u flagged revisions, stabilaj versioj; ekse "Validigo")
    • Reviziitaj versioj (sighted)
    • Aprobitaj versioj (checked; ekse "kontrolitaj")

Se ni volas fari tiun ĉi ŝanĝon, ni faru ĝin en tiel frua fazo. --Ziko 17:45, 19. Nov 2008 (UTC)

Mi konsentas ke ni faru la ŝanĝojn kiel eble plej frue por ke ĉiuj bone komprenu kiel ĉio funkcias per klaraj vortoj. Mi jam ŝanĝis :
  • revizio al versio (revision)
  • vidita al reviziita (sighted, gesichtet)
  • redaktanto al revizianto (editor, Sichter)
laŭ via sugesto ni ankoraŭ ŝanĝu
  • kontrolita al aprobita (geprüft, validated); sekve "kontrolantoj" al "aprobantoj" ( Prüfer reviewer)
  • stabila al kontrolita (stable, stabil)
  • validigo al mark(ad)o (Markierung, flag)

Ĉu bone tiel ? Mi iom dubas pri "aprobita". Mi scivolas pri pli trafa sugesto. Arno Lagrange @ 19:18, 19. Nov 2008 (UTC)

Bone; ankaŭ mi ne estas tute certa pri "aprobita". Mi pensis: "aprobita de fakulo". Fakte "sighted" kaj "checked" estas iel ja la sama (iu rigardas kaj bontrovas), oni nur malsame difinis. La originaj terminoj havas do ian arbitron. Mi invitas tamen cerbumi pri alia vorto por "aprobita". Kaj post trovo ni faru la ŝanĝojn (ankaŭ en la helpo- kaj vikipedio-paĝoj). / Oni vere ofte ne atentas la diferencon inter "artikolo" kaj "versio", mi vidis tion ankaŭ en la germana. Sed ja temas pri la esenco: ni ne revizias "artikolon" sed ĝuste nur unu version de artikolo.--Ziko 19:33, 19. Nov 2008 (UTC)
Aldono: Ĉu ni faru limdaton hodiaŭ? Se ne venas alternativo, ni morgaŭ ŝanĝu la terminojn (mi vidis fakte jam kelkfoje la esprimon "kontroli", kie ĝi ne rilatis al geprüft).--Ziko 16:29, 20. Nov 2008 (UTC)
Mi traesploris miajn diversajn vortarojn (esperantan, germanan, anglan, francan) kaj ne trovis pli bonan proponon ol 'aprobi' kiun NPIV difinas jene «2 Deklari oficiale taŭga por difinita funkcio aŭ uzo. ». Ni povas alpreni tiun vorton kaj doni al ĝi Vikipedian signifon. Mi rimarkis ke la vorto "aprobita" aperas en iu mesaĝo pri reviziita versio ! Ni devas zorge kontroli la tutan logikon. Arno Lagrange @ 23:34, 20. Nov 2008 (UTC)

Denove modifo: Mi proponas jenan nomadon:

  • Markitaj versioj
    • Reviziitaj versioj
    • Aprobitaj versioj

Temas ja pri la markado, kaj "kontrolita" povas resti ĝenerala vorto por io ajn.--Ziko 10:56, 21. Nov 2008 (UTC)

Specialaj paĝoj[redakti fonton]

Kie ni povas kontroli, kiuj paĝoj estas reviziitaj aŭ kontrolitaj? Ĉu ne estus bone aldoni paĝojn kun titolo ekz. La paĝoj kun plej multaj revizioj, Ĉiuj reviziitaj paĝoj aŭ simile en liston de specialaj paĝoj? Dankon. Kerio 06:43, 21. Nov 2008 (UTC)

Ni havas

Esploreblaj laŭ kategorioj (ligilon vi trovas en la kategoripaĝo):

Arno Lagrange @ 19:36, 23. Nov 2008 (UTC)

Vikipedio: aŭ Helpo:[redakti fonton]

Kelkaj el la informoj el ĉi tiu Helpo-paĝo fakte estu en la koncerna Vikipedio-paĝo, kiu ankaŭ ekzistas. Ja estu ia labordivido inter paĝo klariganta pri la fenomeno je si mem kaj la pli praktikema helpo-paĝo.--Ziko 16:32, 23. Nov 2008 (UTC)

Vi pravas. Ja disigendaj estas ĝeneralaj informoj de praktikaj. Arno Lagrange @ 19:24, 23. Nov 2008 (UTC)

Kriterioj por reviziado[redakti fonton]

En la helpo-paĝo mi trovas ke "Maksim proponas la kriteriojn el la rusa ru:Википедия:Патрулирование: ...". En la diskutejo oni iom traktis tion - sed ĉu oni diskutis detale? Kaj ĉu ni interkonsentis aŭ voĉdonis? Mi ekzemple havas demandon pri

7. Foresto de evidentaj malobservoj de reguloj pri malpermeso de diverseco de opinioj

Unue: Ĉu ni vere volas tekston kun tiom da negativaj vortoj (foresto, malobservo, malpermeso), tiom da substantivoj kaj tiom da ligoj (de, de, pri, de, de). Mi bezonis plurajn tralegojn por kompreni. Due: Ĉu "diverseco de opinioj" estas malpermesita? Ĉu vere ni havas regulojn, laŭ kiuj en artikolo ni ne prezentu, ke pri io ekzistas malsamaj opinioj? (Kaze ke mi ĝuste interpretas la tekston...) Laŭ mi estas tasko de enciklopedio prezenti la diversajn opiniojn, kiam ili ekzistas. Ekzemple kelkaj homoj opinias ke la merkata ekonomio laŭ socialaj kriterioj estas bona, aliaj ne ktp. Neniu serioze deziras, ke ni prisilentu tion, ĉu?--Lu 08:53, 26. Nov 2008 (UTC)

Roboto (unufoja reviziita skripto) por FlaggedRevs[redakti fonton]

Vidu Vikipedio:Diskutejo/Neesperanto#Bot_approval_for_inital_sighting_of_authoritative_pages (listo). --- Kore, Melankolio 06:50, 10. Jan 2009 (UTC)

Sehr interese, sed...[redakti fonton]

Ĉu tio signifas, ke mi ne povas korekti akuzativerareto en Thelonious Sphere Monk? Piechjo