Diskuto:Ĉernozjomo: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
pri terminaj demandoj
 
Linio 35: Linio 35:


::::Pasis pli ol 2 jaroj, sed "ĉiuj furzas" pri la afero - jen la vera vizaĝo de la E-ta vikipedio... Guglo estas konsiderata kiel la plej aŭtoritata fonto. Zamenhof strangolus sin, se li povus antaŭvidi tian manieron de la E-evoluo... [[Vikipediisto:Mevo|Mevo]] 01:01, 18. Apr 2010 (UTC)
::::Pasis pli ol 2 jaroj, sed "ĉiuj furzas" pri la afero - jen la vera vizaĝo de la E-ta vikipedio... Guglo estas konsiderata kiel la plej aŭtoritata fonto. Zamenhof strangolus sin, se li povus antaŭvidi tian manieron de la E-evoluo... [[Vikipediisto:Mevo|Mevo]] 01:01, 18. Apr 2010 (UTC)

laŭ ''el la polvo de la tero: enkonduko en la grundosciencon'' de william frederick rolt, 1967, ''ĉernozemo'', kio harmonias kun la formo en sufiĉe multaj lingvoj, se jŭgi laŭ vikipedio. la verko preterpase mencias pedologion kaj atentigas pri la ebla konfuzo kun edukoscienca senco (vidu en reta vortaro http://www.reta-vortaro.de/revo/art/pedolo.html). ĝi proponas ''grundologion'' sed uzas ''grundosciencon''. [[Specialaĵo:Kontribuoj/212.180.62.42|212.180.62.42]] 11:22, 29 Nov. 2011 (UTC)

Nuna versio ekde 11:22, 29 nov. 2011

kiel esperantigi "pédologie"? ĉu "grundoscienco" ? ĉu "pedologio" ?

Pedologio estas sufiĉe internacia.Roberto 04:42, 2. Nov 2005 (UTC)

Eble en Brazilo internacia:)

Mi ne komprenas vin, Narvalo, vi postulas ke ni ne esperantigu nomojn, sed postulas "Marmora maro" ĉar, kvankam 99% de la homaro ne komprenas ĝin, tiu plaĉas al hungaroj... Nun vi pensas ke pedologio kiu devenas tute normale de grekaj sciencaj radikoj ne estas internacia. Ĉu vi postulos hungaran nomon al tio? Roberto 06:40, 2. Nov 2005 (UTC)


Vi eraras, la esprimo Marmora estas PIV-a, tial mi petis tion. Tion skribis ankaŭ alia persono tie.

Laŭ NPIV, la vorto estas 'ĉernozio'.

[[de:Bodenkunde]] [[pl:Gleboznawstwo]] [[vi:Khoa học đất]] [[en:Soil science]] Mi ne vidas la vorton pedologio aŭ similan. Amike Narvalo 06:51, 2. Nov 2005 (UTC)

Pedologio estas tutnormale formata de internaciaj grekaj radikoj. En latinidaj lingvoj estas it:Pedologia, fr:Pédologie, pt:pedologia... Roberto 07:38, 2. Nov 2005 (UTC)

Se mi trovos ĝin en PIV, mi akceptos, alikaze mi uzos la pli kompreneblan vort-kunmertaĵon grundoscienco.

Esperanta formo de la vorto[redakti fonton]

Laŭ NPIV la vorto estas ĉernozio. La aŭtoroj kaj la interesatoj pri la artikolo, bonvolu konsideri la alinomadon de la paĝo, *ĉernozjomo estas misa formo.

Tute ĝusta formo laŭ la 15-a regulo. Narvalo 22:21, 21. Nov 2007 (UTC)
Vi eble estos mirigita, sed la Fundamento ne estas la sola aŭtoritata fonto por reguligi la uzadon de terminoj en Esperanto. Gravas ankaŭ la lingva tradicio, kiun vi tute sennecese rompas, enkodukante la arbitran formon ĉernozjomo (kiu, aldone, sonas mise). Se vi preferas la internaciajn formon, do simple nomu tiun grundon "nigra tero" - tio estos plej internacia varianto; tamen Esperanto tute ne bezonas, ke ĝuste vi enkonduku novajn (pridubindajn) vortojn. Mevo 07:20, 22. Nov 2007 (UTC)
Oni ne povas paroli pri lingva tradicio okaze de tiu vorto, ĉar ĝi apenaŭ estas uzata. (Mi ne scias pri iu ajn grava agrikultura eldonaĵo). Aliflanke, guglo tute ne konas la vorton ĉernozio en uzo. Mi trovis nur uzon de aliaj vortoj kiel ĉernozjomo, ĉernozemo, nigra tero (en Vikipedio). Tiel ni povas paroli pri lingva tradicio nur rilate al tiuj vortoj. ĉernozio ŝajnas enkondukita arbitra formo, tute malinternacia kaj eble ĝustigita laŭ la ekzemplo de viva E-a uzo. Narvalo 08:05, 22. Nov 2007 (UTC)
Kial ĉe la formo "ĉernozio" vi rimarkas, ke ĝi estas apenaŭ uzata, dum ĉe la formoj "*ĉernozjomo" kaj aliaj vi ne rimarkas tion? Kial entute enkonduki en Esperanton tion, kion neniu uzis ĝis nun? Ĉu vi opinias vin plej kompetenta pri tiu ĉi demando? Mevo 08:36, 23. Nov 2007 (UTC)
Pasis pli ol 2 jaroj, sed "ĉiuj furzas" pri la afero - jen la vera vizaĝo de la E-ta vikipedio... Guglo estas konsiderata kiel la plej aŭtoritata fonto. Zamenhof strangolus sin, se li povus antaŭvidi tian manieron de la E-evoluo... Mevo 01:01, 18. Apr 2010 (UTC)

laŭ el la polvo de la tero: enkonduko en la grundosciencon de william frederick rolt, 1967, ĉernozemo, kio harmonias kun la formo en sufiĉe multaj lingvoj, se jŭgi laŭ vikipedio. la verko preterpase mencias pedologion kaj atentigas pri la ebla konfuzo kun edukoscienca senco (vidu en reta vortaro http://www.reta-vortaro.de/revo/art/pedolo.html). ĝi proponas grundologion sed uzas grundosciencon. 212.180.62.42 11:22, 29 Nov. 2011 (UTC)