Kristo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
konvertilo (diskuto) e Aŭtomata konvertado |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 10:12, 15 nov. 2002
Kristo (gk. kristos "unktita") estas la greka vorto por la hebrea vorto mesio. Ĝi estas titolo simile al "reĝo".
Laŭ la judaj profetoj, la Mesio aŭ Kristo estos ido de Reĝo David. Li unuigos la mondon kaj regnos ĝin en paco kaj justeco, estonte universala reĝo por la tuta homaro.
En la 1-a jarcento, unu juda sekto kredis ke la predikanto Jesuo el Nazareto estis ja la Kristo. Tiu sekto fariĝis kristanismo. La disĉiploj de Jesuo atendis lin eniri Jerusalemon kaj fariĝi reĝo, sed anstataŭ li estis krucumita de la romianoj. Do la kristanoj devis interpreti la tragedion spirite kaj aserti, ke Jesuo revenos por juĝi kaj regi la mondon.
Jesuo Kristo ne estis la sola pretendanta Mesio, sed estis dekoj de pretendantoj tra la jarcentoj.
La unkto, al kiu la greka kaj la hebrea vorto aludas, estas tiu, kiun la juda ĉefpastro metas sur la nova reĝo por enoficigi lin.