Areuse: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 14: Linio 14:
==Historio==
==Historio==
Dokumentaj mencioj de Areuse datiĝas el la jaro [[1280]] kiel ''Arosa'', kaj el [[1590]] kiel ''La Reuse''.
Dokumentaj mencioj de Areuse datiĝas el la jaro [[1280]] kiel ''Arosa'', kaj el [[1590]] kiel ''La Reuse''.

==Eksteraj ligiloj==
{{HLS|D45538}}


[[Kategorio:Riveroj en Svislando]]
[[Kategorio:Riveroj en Svislando]]

Kiel registrite je 16:11, 7 dec. 2011

Areuse
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

Areuse estas la plej grava rivero en Kantono Neŭŝatelo. Ĝi havas longecon de 31,7 km. Ĝi alfluas apud Boudry al la Lago de Neŭŝatelo.

Fonto

La karstfonto de Areuse situas en la Kluzo de Saint-Sulpice sur alteco de proksimume 800 m s.m.. La fonton nutras la subtera elfluo de la Lago de Taillères en la altmontara valo de La Brévine.

Fluvojo

Post la karstfonto la rivero fluas unue orienten tra la kluzo de Saint-Sulpice ĝis al Fleurier, kie al ĝi alfluas la riveto Butte, kiu kun 13 kilometroj da surtera longeco aspektas pli longe ol Areuse, sed evidente alkondukas multe malpli da akvo. Konsiderante la subteran vojon, evidente la ĉefrivero estas Areuse kaj ne Butte. Post Fluerier la rivero nun trafluas la tutan valon de Travers, kies multnombraj vilaĝoj formas la komunumon Val-de-Travers. En la vilaĝo Areuse al la rivero alfluas la alia menciinda alfluanto, nome Noiraigue.

Alfluejo

Apud Boudry Areuse alfluas sur alteco de 429 m s.m. al la Lago de Neŭŝatelo. Kune kun Orbe Areuse estas la ĉefa alfluanto de la lago. Post plurjara restado ĝia akvo tra Zihl-Kanalo elfluas tra la Lago de Bielo, Aro al Rejno.

Historio

Dokumentaj mencioj de Areuse datiĝas el la jaro 1280 kiel Arosa, kaj el 1590 kiel La Reuse.

Eksteraj ligiloj