Areuse: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 7: Linio 7:


==Fluvojo==
==Fluvojo==
Post la karstfonto la rivero fluas unue orienten tra la kluzo de Saint-Sulpice ĝis al [[Fleurier]], kie al ĝi alfluas la riveto Butte, kiu kun 13 kilometroj da surtera longeco aspektas pli longe ol Areuse, sed evidente alkondukas multe malpli da akvo. Konsiderante la subteran vojon, evidente la ĉefrivero estas Areuse kaj ne Butte. Post Fluerier la rivero nun trafluas la tutan valon de Travers, kies multnombraj vilaĝoj formas la komunumon [[Val-de-Travers]]. En la vilaĝo Areuse al la rivero alfluas la alia menciinda alfluanto, nome Noiraigue.
Post la karstfonto la rivero fluas unue orienten tra la kluzo de Saint-Sulpice ĝis al [[Fleurier]], kie al ĝi alfluas la riveto Butte, kiu kun 13 kilometroj da surtera longeco aspektas pli longe ol Areuse, sed evidente alkondukas multe malpli da akvo. Konsiderante la subteran vojon, evidente la ĉefrivero estas Areuse kaj ne Butte. Post Fluerier la rivero nun trafluas la tutan valon de Travers, kies multnombraj vilaĝoj formas la komunumon [[Val-de-Travers]]. En la vilaĝo Areuse al la rivero alfluas la alia menciinda alfluanto, nome Noiraigue. Post la trafluo de Val-de-Travers, la rivero en profunda [[ravino]] pasas la plej sudan ĉenon de la [[Ĵurasa Montaro]] kaj tiam alfluas al Boudry.


==Alfluejo==
==Alfluejo==

Kiel registrite je 22:25, 7 dec. 2011

Areuse
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

Areuse estas la plej grava rivero en Kantono Neŭŝatelo. Ĝi havas longecon de 31,7 km kaj ĝia akvokoleta regiono mezuras 405 km². Ĝi alfluas apud Boudry al la Lago de Neŭŝatelo.

Fonto

La karstfonto de Areuse situas en la Kluzo de Saint-Sulpice sur alteco de proksimume 800 m s.m.. La fonton nutras la subtera elfluo de la Lago de Taillères en la altmontara valo de La Brévine.

Fluvojo

Post la karstfonto la rivero fluas unue orienten tra la kluzo de Saint-Sulpice ĝis al Fleurier, kie al ĝi alfluas la riveto Butte, kiu kun 13 kilometroj da surtera longeco aspektas pli longe ol Areuse, sed evidente alkondukas multe malpli da akvo. Konsiderante la subteran vojon, evidente la ĉefrivero estas Areuse kaj ne Butte. Post Fluerier la rivero nun trafluas la tutan valon de Travers, kies multnombraj vilaĝoj formas la komunumon Val-de-Travers. En la vilaĝo Areuse al la rivero alfluas la alia menciinda alfluanto, nome Noiraigue. Post la trafluo de Val-de-Travers, la rivero en profunda ravino pasas la plej sudan ĉenon de la Ĵurasa Montaro kaj tiam alfluas al Boudry.

Alfluejo

Apud Boudry Areuse alfluas sur alteco de 429 m s.m. al la Lago de Neŭŝatelo. Kune kun Orbe Areuse estas la ĉefa alfluanto de la lago. Post plurjara restado ĝia akvo tra Zihl-Kanalo elfluas tra la Lago de Bielo, Aro al Rejno.

Akvofluo

La averaĝa akvofluo de Areuse forte dependas de la sezono kaj vetero. Dum seka periodo en majo 2011 la averaĝa akvofluo ests 1,49 m³/s dum en januaro en la sama jaro estis averaĝa akvofluo de 13,9 m³/s, mezurita en la mezurejo Boudry. La maksimumo mezurita dum 2011 estis la 13-an de januaro kun 43,2 m³/s. [1]

Ekonomio

La rivero Areuse liveras 70% de la trinkakvo de Kantono Neŭsatelo. En Champ du Moulin estas kaptita la akvo por la urbo Neŭŝatelo en Les Moyats por la urbo La Chaux-de-Fonds kaj en Treymont por Boudry. Diversaj industriaj entreprenoj kaj elektrejoj utiligas la akvonenergion laŭlonge de la rivero.[2]

Historio

Dokumentaj mencioj de Areuse datiĝas el la jaro 1280 kiel Arosa, kaj el 1590 kiel La Reuse. La akvoenergio de la rivero estis uzita jam dum mezepoko, kiel pruvas la mencio de mueliloj en la jaro 1337 en Saint-Sulpice.

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Informoj pri Areuse en la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko
  2. Fonto: Eric-André Klauser: Areuse en Historia Leksikono de Svislando (2001-10-11)

Eksteraj ligiloj