Leno (rivero): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: pnb:دریاۓ لینا
Linio 63: Linio 63:
[[no:Lena (elv i Russland)]]
[[no:Lena (elv i Russland)]]
[[pl:Lena (rzeka)]]
[[pl:Lena (rzeka)]]
[[pnb:دریاۓ لینا]]
[[pt:Rio Lena (Rússia)]]
[[pt:Rio Lena (Rússia)]]
[[ro:Lena]]
[[ro:Lena]]

Kiel registrite je 10:17, 10 dec. 2011

Leno (ruse Лена = Ljena) estas rivero en Siberio (Rusio). Kun longo de 4400 km ĝi estas la sesa plej longa rivero en Azio; ĝi havas la trian plej grandan basenon.

Delto de Leno

La rivero fontas iom okcidente de la lago Bajkalo en alto de 1640 metroj, direktiĝas unue orienten, poste norden kaj enfluas tra granda riverdelto en la Arktan Oceanon. Dum la pliparto de la jaro, de oktobro al junio, ĝi estas glacia. Dum la senglacia periodo ĝi estas navigebla ĝis urbo Ust-Kut, 3.500 km de la riverdelto.

La plej grava urbo ĉe Leno estas Jakutsk (Jakuck), kiu situas ĉe la kurbiĝo, kie la rivero ŝanĝas sian direkton al nordo. Ĉe urbo Ust-Kut la Trasiberia Fervojo krucas la riveron.

Biogeografie la Leno-delto estas unu el la 53 dolĉakvo-unuoj de la Tutmondaj 200. Ĝi troviĝas en la Eŭropa-siberia ekoprovinco de la Palearkta ekozono. Tiuj unuoj estas nombro da ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj la Nacia Geografia Societo pro sia graveco pri la naturprotekto.

Kuriozaĵo

La pseŭdonimo Lenin deriviĝas de la rivero Leno.

Eksteraj ligiloj