Sunleviĝo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e robota aldono de: la:Aurora
e robota forigo de: pl:Brzask (wierzenia) (deleted)
Linio 35: Linio 35:
[[nl:Dageraad]]
[[nl:Dageraad]]
[[oc:Auba]]
[[oc:Auba]]
[[pl:Brzask (wierzenia)]]
[[pt:Madrugada]]
[[pt:Madrugada]]
[[ro:Auroră]]
[[ro:Auroră]]

Kiel registrite je 20:11, 11 dec. 2011

Sunleviĝo en Honkongo.
Dosiero:Dawn Xepon Laos.jpg
Frua mateno en Laoso dum julio 2004.

Sunleviĝo estas la tempo de matena krepusko aŭ duonlumo inter la momento kiam la suno estas 6 gradojn sub la horizonto, do ankoraŭ ne mem videblas, sed jam heligas kaj kolorigas la ĉielon tuj super la horizonto, kaj la momento kiam ĝi videbliĝas. Dum tiu tempo iuj steloj kaj planedoj en la ĉielo jam videblas sen optikaj helpiloj, kaj ankaŭ sur la tero la objektoj sufiĉe bone videblas por ke eblas komenci subĉielajn aktivaĵojn sen aldona lumigo.

La naŭtika sunleviĝo estas la momento, kiam la suno troviĝas 12 gradojn sub la horizonto en la mateno. En tiu momento, ĉielaj objektoj ankoraŭ ne videblas kaj la horizonto ankoraŭ ne vide distingeblas sen optikaj helpiloj.

La astronomia sunleviĝo estas la momento, kiam la suno troviĝas 18 gradojn sub la horizonto en la mateno. En tiu momento, ankoraŭ neniu sunradio lumigas la videblan ĉielon.

Laŭ aliaj lingvoj, ekzemple la angla, estas diversaj nomoj por la fazoj de la sunleviĝo antaŭ sia videbliĝo (dawn, matena krepusko, en la angla) kaj dum la momento de videbliĝo (sunset). Tamen la suno ankaŭ jam leviĝas, kiam ĝi ankoraŭ estas sub la horizonto, sed videble proksimiĝas al ĝi.

Vidu ankaŭ