Kokakolao: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
FoxBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota modifo de: kk:Кока-кола
HiW-Bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota modifo de: el:Coca-Cola
Linio 52: Linio 52:
[[de:Coca-Cola]]
[[de:Coca-Cola]]
[[dv:ކޮކާ ކޯލާ]]
[[dv:ކޮކާ ކޯލާ]]
[[el:Κόκα κόλα]]
[[el:Coca-Cola]]
[[en:Coca-Cola]]
[[en:Coca-Cola]]
[[es:Coca-Cola]]
[[es:Coca-Cola]]

Kiel registrite je 06:22, 15 dec. 2011

Logoo de Koka-kolao.
Rusaj ladskatoloj
La unua versio de la fama botelo produktiĝis en 1916
Muzeo pri Koka-kolao en Las Vegas

Koka-kolao (angle Coca-Cola) estas popularega karbonata trinkaĵo, speco de kolao vendata ĉe restoracioj, vendejoj kaj vendmaŝinoj tutmonde. Ĝi estas produktata de The Coca-Cola Company (La Koka-kolaa Firmao). Koka-kolao estas unu el la plej vaste konataj kaj vendataj komerc-produktoj. Originale ĝi estis vendita kiel kuracilo por multaj malsanoj en la malfrua 19-a jarcento. Koka-kolao estas nigra trinkaĵo, enhavanta multe da sukero kaj kafeino.

La ĉefa usona konkurencanto de Coca-Cola estas Pepsi.

En Francio, elparolu klare mendante ĝin, por ne ricevi anstataŭe la similsonan Cacolac.

Kritikoj

La kompanio Koka-Kolao estas kritikata pro supozeble malbonaj efikoj de sia ĉefa produktaĵo. Tamen, kutima kritiko al Koka-Kolao, baziĝinta sur supozitaj toksikaj acidec-niveloj, demonstriĝis senfundamenta al la plejmulto de la esploristoj; pro tio, procesoj baziĝintaj sur tiu kritiko estas malakceptitaj en pluraj usonaj kortumoj.

La plejmultaj nutrosciencistoj avertas, ke Koka-kolao kaj aliaj gastrinkaĵoj povas esti malutilaj se konsumataj malmodere, speciale al junaj infanoj, kies gastrinkaĵoj disputas kun ekvilibra dieto, anstataŭ ĝin kompletigi. Esploroj montris, ke kutima trinko de gastrinkaĵoj kaŭzas malgrandan kalci-sorbadon (kio povas kontribui por ostoporeco), magnezio, askorbata acido, vitaminoj A kaj B2.[1] La trinkaĵo ankaŭ suferis kritikojn pro ĝia enhavo de kafeino, kio estas dependiga substanco.[2]

Kiel la plejmultaj aliaj kolaoj, Koka-kolao enhavas H3PO4. Esploro montris, ke tio akceligas ostoperdon, kontribue al malsanoj kiel ostoporeco. [3]

Ekzistas ankaŭ zorgo pri la uzo de multfruktoza maiza siropo en la produktado de Koka-kolao. Ekde la malfruaj jaroj de la 1980aj jaroj en Usono, Koka-kolao estas farata per multfruktoza maiza siropo, anstataŭ per sukera glukozo aŭ fruktozo, por malpliigi kostojn. Tio fariĝis kritikata pro zorgoj pri tio, ke la maizo uzata por produkti maizan siropon povas veni de gen-ŝanĝitaj vegetaĵoj.[4] Kelkaj nutrosciencistoj ankaŭ avertas kontraŭ konsumado de multfruktoza maiza siropo pro eblaj ligoj kun trodikeco kaj diabeto.[5]

Referencoj

  1. Jacobson, Michael F. (2005). Liquid Candy: How Soft Drinks are Harming Americans' Health. Kontrolo: 2005-06-10.
  2. Center for Science in the Public Interest (1997). "Label Caffeine Content of Foods, Scientists Tell FDA." Kontrolo: 2005-06-10.
  3. ASBMR (2003). "Cola Soft Drinks May Contribute to Lower Bone Mineral Density in Women". Kontrolo: 2006-05-16.
  4. Forristal, Linda Joyce (2003). "The Murky World of High Fructose Corn Syrup". Kontrolo:2006-05-16.
  5. "Single food ingredient the cause of obesity ? New study has industry up in arms". FoodNavigator.com. Kontrolo: 2006-10-06.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoElstara