Nov-Skotio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Vagobot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: ms:Nova Scotia
Vagobot (diskuto | kontribuoj)
Linio 191: Linio 191:
[[vo:Nova Scotia]]
[[vo:Nova Scotia]]
[[war:Nova Scotia]]
[[war:Nova Scotia]]
[[xmf:ახალი შოტლანდია]]
[[zh:新斯科舍]]
[[zh:新斯科舍]]
[[zh-min-nan:Nova Scotia]]
[[zh-min-nan:Nova Scotia]]

Kiel registrite je 11:25, 16 dec. 2011

Nov-Skotio
Alternativa nomo Nova Scotia / Nouvelle-Écosse
Plena nomo Nov-Skotio
Flago de Nov-SkotioBlazono de Nov-Skotio
Devizo: Munit Haec et Altera Vincit
(latina = Unu defendas kaj la alia venkas)
Mapo de Kanado kun Nov-Skotio ruĝa
Oficialaj lingvoj neniu (angla, franca, kaj skotgaela uzataj)
Floro Epigeo
Arbo Ruĝa piceo
Birdo Fiŝaglo
Ĉefurbo Halifakso
Plej granda urbo Halifakso
Leŭtenanta Guberniestro Mayann E. Francis
Ĉefministro Darrell Dexter
Reprezentiĝo en la Parlamento
 - Deputitoj
 - Senatanoj

11
10
Areo
Tuto
 - Tero
 - Akvo  (% de tuto) 
12-a rango
55.283 km²
53.338 km²
1.946 km² (3,5{%)
Loĝantaro
 - Tuto (2006)
 - Loĝdenso
7-a rango
934.405
16,94 po km²
MEP (2005)
 - Tuto
 - Popersone

$31,451 milardoj (7-a)
$33.533 (11-a)
Aliĝo al Konfederacio 1-a de julio 1867 (1-a)
Tempozono UTC -4
Mallongigoj
 - Poŝta
 - ISO 3166-2
 - Poŝtkoda(j) prefikso(j)

NS
CA-NS
B
Retejo www.gov.ns.ca
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn
vdr

Nov-SkotioNov-Skotujo (angle Nova Scotia [NO-va SKO-ŝa], france Nouvelle-Écosse [nuvEL ekOS], skotgaele Alba Nuadh) estas ĉe-mara provinco de Kanado. Norde estas la Golfo Sankt-Laŭrenco kaj la Insulo de Princo Eduardo, kaj sude la Atlantiko. Okcidente estas Nov-Brunsviko kaj la Golfo de Fundy.

William Alexander, 1st Earl of Stirling nomis la provincon por Skotlando, sia patrujo, en 1621. Nov-Skotio aliĝis al la Kanada Konfederacio je la 1-a de julio, 1867 kaj estas unu el la kvar originaj provincoj.

Historio

En 1605, la franca esploristo Champlain, kaj De Monts, fondis Port Royal en Akadio, la franca nomo por la maraj provincoj. Laŭ la Traktado de Utrecht, 1713, la francoj perdis Nov-Skotion, krom la Insulo de Breton-Kabo kaj la Insulo Saint Jean (Insulo de Princo Eduardo). La francoj konstruis Fortikaĵon Luisburgon por gardi la Golfon Sankt-Laŭrencon por la francoj. La francoj perdis la fortikaĵon post la Sepjara milito (1756-1763). Multaj akadianoj fuĝis al Luiziano, kaj la posteuloj en Usono nomiĝas hodiaŭ "cajuns". Nuntempe estas nur 35.000 homoj, kiuj parolas la francan kiel gepatran lingvon en Nov-Skotio.

Geografio

Satelita foto de Nov-Skotio

La ĉef-tero de Nov-Skotio estas duoninsulo, ligita al la kontinento de Nordameriko per la Istmo de Chignecto kaj ĉirkaŭata de la Atlantika Oceano. Insulo de Breton-Kabo, granda insulo nord-oriente de la nov-skotia duoninsulo, ankaŭ estas parto de la provinco, same kiel Zibela Insulo, insuleto fama pro ŝip-pereoj kiu troviĝas 175 km-ojn de la suda marbordo de Nov-Skotio. Nov-Skotio estas la due plej malgranda provinco de Kanado (nur Insulo de Princo Eduardo estas malpli granda), kaj estas neniu loko en Nov-Skotio pli ol 56 km-ojn for de la maro.

Plej grandaj municipoj de Nov-Skotio

Municipo 2001 1996
Halifakso 359.111 342.851
Breton-Kabo 105.968 114.733
Lunenburg 47.591 47.561
Reĝa Distrikto 47.159 47.486
Distrikto de Colchester 35.641 35.161
Distrikto de Yarmouth 26.843 25.467
Distrikto de Pictou 21.778 22.671
East Hants 20.821 19.767
Distrikto Annapolis 18.429 18.937
Distrikto Cumberland 16.183 17.738

Mapo