Izabela de Hispanio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|right|250px|Isabel de Hispanio '''Isabel de Hispanio''', nome pli precize '''Isabel de Aragono kaj Kastilio''' aŭ '''Isabel de Trast...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:29, 17 dec. 2011

Isabel de Hispanio

Isabel de Hispanio, nome pli precize Isabel de Aragono kaj KastilioIsabel de Trastamaro kaj Trastamaro (Dueñas, 2-a de oktobro de 1470Zaragozo, 23-a de aŭgusto de 1498) estis infantino (princino) de Kastilio kaj de Aragonio kaj reĝino de Portugalio.

Biografio

Ŝi estis la plej aĝa filino de la Katolikaj Gereĝoj, do destinata dekomence al la ŝtataj necesoj. Post la Milito de Sukcedo, per kiu ŝia patrino akiris la kronon, en 1476 ŝi estis proklamata heredonto de la Krono fare de parlamento de Madrigal. Tamen 8 jarojn post ŝia nasko, naskiĝis ankaŭ ŝia frato Johano, kiu anstataŭis ŝin laŭ la sukcedaj ordo kaj ebloj. Tiele en 1480 Johano estis proklamita Princo de Asturio.

Laŭ la Traktato de Alcáçovas en 1479 oni antaŭplanis geedziĝon de ŝi kun la princo heredonto de Portugalio nome Alfonso, sed en 1483 oni nuligis tiun interkonsenton denove interkonsente kaj ambaŭ geinfanoj kiuj jam loĝis kune en la sama portugala kastelo revenis ĉiu al siaj propraj kortegoj. Finfine en 1490 Isabel edziniĝis al la portugala princo Alfonso kiam ŝi estis 20jaraĝa kjaj li nur 15jaranĝa. Spite la evidentan ŝtatecan utilon de la geedziĝo la paro ŝajne enamiĝis, sed pro ŝajna akcidento (kelkaj opinias mortigo konvena al la Katolikaj Gereĝoj) Alfonso mortiĝis en 1491 kaj Isabel revenis al Hispanio senfila kaj vidvino. Ŝi estis tiom trista ke ŝi volis nur iĝi monaĥino.

Tamen la gepatroj devigis ŝin akcepti geedziĝon kun la reĝo de Portugalio nome Emanuelo la 1-a. Ŝi akceptis nur kondiĉe ke la portugala reĝo forpelu la judojn el Portugalio, kion li tute ne volis, sed devis akcepti por akiri konvenan geedziĝon, kiu okazis la 30-a de septembro de 1497 en la ĉelima urbeto de Valencia de Alcántara.

La 6-a de oktobro de 1497 mortiĝis ŝia frato la infanto Johano, princo de Asturio, kio igas ŝin denove herederonto de la regno de Kastilio. Isabel kaj Manuel estis konvokataj de la Katolikaj Gereĝoj. La gereĝoj de Portugalio alvenis al la monaĥejo de Guadalupe la 7-a de aprilo de 1498, kaj tie estis ricevataj de la Katolikaj Gereĝoj. Isabel estis tiam graveda kaj la 23-a de aŭgusto naskis filon nome Miguel de la Paz, kiu estis povunta herediĝi la tutan Iberion, sed mortis post du jaroj. Siaflanke Isabel mortis tuj postnaskige.[1]

Notoj

  1. Juan de Mariana: Historia general de España, vol. XIV, paĝo 13.