Faruno: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e r2.7.2+) (robota modifo de: vi:Bột (lương thực) |
e r2.7.1) (robota aldono de: az:Un |
||
Linio 27: | Linio 27: | ||
[[ast:Fariña]] |
[[ast:Fariña]] |
||
[[ay:Aku]] |
[[ay:Aku]] |
||
[[az:Un]] |
|||
[[bar:Mej]] |
[[bar:Mej]] |
||
[[bg:Брашно]] |
[[bg:Брашно]] |
Kiel registrite je 15:11, 17 dec. 2011
Faruno estas muelaĵo ĉefe el grajnoj aŭ kelkfoje el la semoj de guŝuloj. Post purigado, oni senŝeligas, delikate muelas la semojn.
La farunon karakterizas ĝia koloro (ju pli blanka estas la faruno, des malpli estas ĝia branoenhavo. Enhavo de grajnofaruno:
- 9-15 % akvo
- 8-15 % albumino
- 1-6 % graso
- 71-75 % karbonhidrato (ĉefe amelo)
- 0,3-1,5 % fibro
- 0,4-2 % mineralo (cindraĵo)
La formo, grandeco de la amelo karakterizas la farunon, dependas de la semo.
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri faruno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Muso satiĝis, faruno malboniĝis. ” „ Preĝon faru, sed farunon preparu. ”