Arabaj personaj nomoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:56, 3 dec. 2003

Interne de la tradicia araba societo, ĉia individuo distingiĝas per aro da nomoj, kiuj tre precize determinas lian identon. La antaŭnomo, ricevita je la naskiĝo, estas sole la unua elemento de lia nomo. Ĉi tiuj elementoj povas esti tre multnombraj. La elementoj de la nomo estas, gravorde, la sekvantoj:

  • La antaŭnomo (ism). Ĝi estas la sola intima nomindiko de la persono; ekzemple Ali, Fatima.
  • La patra nomo (kunja), farita de la vorto abu (patro) aŭ umm (patrino), kaj de la antaŭnomo de la plejaĝa filo; ekzemple : Abu-l-Hasan (patro de Hasan), Umm Salama (patrino de Salama). La antaŭnomo de knabino malofte uziĝas en kunja; ekzemple: Abu Lubaba.
  • La fileca nomo (nasab), farita de la vorto ibn (filo) aŭ bint (filino) kaj de la antaŭnomo de la patro; ekzemple : Ibn Abd al-Aziz (filo de Abd al-Aziz), Bint Muhammad (filino de Mahometo). La antaŭnomo de la patrino ne estas ofte menciita; ekzemple : Ibn Umm Maktu (filo de Umm Maktum). Ni notu la kazon de Jesuo, menciita multfoje en la Korano sub la nomo Isa Ibn Marjam (Jesuo, filo de Maria). La uzo de du nasaboj sekvantaj, kun la mencio de la nomo de la patro poste de la avo, permesas determini pli sekure la identon; ekzemple : Ibn Idris Ibn al-Abbas (filo de Idris, li mem filo de Abbas).
  • La nomo de origino (nisba), kiu indikas la lokon de origino aŭ de loĝo (urbo, lando), aŭ apartenon (al tribo, al jura rito); ekzemple : at-Tirmidhi (el la urbo de Tirmidh). Unu sama persono povas havi plurajn nisbajn; ekzemple : al-Quŝajri al-Nisaburi al-Hanafi (de la tribo de Quŝajr, el la urbo de Niŝapur kaj rite hanafita).
  • La kromnomo (laqab), kiu povas esti honoriga, kaj do rilatas al la religio aŭ al povo; ekzemple : Imad ad-Din (la kolono de la Religio), Sajf ad-Daŭla (la glavo de la Ŝtato); aŭ kiu povas esti sole ŝercnomo; ekzemple : al-Ĵahiz (kiu havas la korneon elstarantan).

Al ĉi tiuj elementoj povas alfiksiĝi la metio; ekzemple : Farid ad-Din Attar (Farid ad-Din, la parfumisto).