Kappel SO: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 13: Linio 13:
|poŝtkodo=4616
|poŝtkodo=4616
|kodo=2580
|kodo=2580
|mapo=[[Dosiero:Karte Gemeinde Kappel SO 2007.png|thumb|285px|center|<small>Mapo de Kappel </small>]]
|mapo=[[Dosiero:Karte Gemeinde Kappel SO 2007.png|285px|center|<small>Mapo de Kappel </small>]]
}}
}}



Kiel registrite je 20:12, 24 dec. 2011

Kappel
Blazono de Kappel
Blazono de Kappel
Blazono de Kappel
Kappel, rigardo de Hägendorf
Kappel, rigardo de Hägendorf
Kappel, rigardo de Hägendorf
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Olten
Koordinatoj  47° 19′ 30″ N 7° 51′ 0″ O / 47.32500 °N, 7.85000 °O / 47.32500; 7.85000 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 30″ N 7° 51′ 0″ O / 47.32500 °N, 7.85000 °O / 47.32500; 7.85000 (mapo)
Areo 5,09 km²
Alteco 425 m super marnivelo
Poŝtkodo 4616
Komunumkodo 2580
Mapo de Kappel
Mapo de Kappel
vdr

Pri la komunumo

Kappel estas komunumo en la distrikto Olten en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 2923 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Kappel situas en la ebenaĵo de Dünnern ĉe la suda bordo de la rivero. La komunumo praktike kunkreskis kun Hägendorf aliflanke de Dünnern. En nordoriento de la komunumo situas la montoĉeno Born kun alteco de 720 m s.m., kiu disigas la ebenaĵon de Dünnern de la valo de Aro. Sur la okcidenta ŝultro de Born tronas de malproksime videble la kapelo de Kappel, kiu kvazaŭ estas la rekonilo de la komunumo.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Kappel limas en nordo al Hägendorf, en nordoriento al Rickenbach, en okcidento al Wangen ĉe Olten, en sudokcidento al Olten, en sudo al Boningen, kaj en okcidento al Gunzgen.

Trafiko

Tra Kappel pasas la kantona vojo nr-o 268.1 de Wangen ĉe Olten al Kestenholz. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio de Dulliken, tra Olten, Kappel, Gunzgen al Oensingen. Kvin minutojn piede de la vilaĝocentro aliflanke de Dünnern cetere situas la stacidomo de Hägendorf ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten al Soloturno. Norde de la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1. Tri kilometrojn okcidente situas la aŭtovojtriangulo de Härkingen. La plej proksima aŭtovojalveturo troviĝas en Egerkingen al svisa aŭtovojo A2 en distanco de 3 kilometroj nordokcidente de la vilaĝocentro.

Historio

La unua dokumenta mencio de Kappel datiĝas el la jaro 1260 kiel Capella. Dum mezepoko la Monaĥejo Sankt Urban posedis diversajn bienojn en Kappel, kiu apartenis al la froburga distrikto Fridau. Fridau estis en la jaro 1415 konkerita de Berno kaj Soloturno. Kadre de la divido de la Grafejo Buĥsgovio Kappel kune kun la distrikto Fridau fariĝis parto de Soloturno. [1]

Vidu ankaŭ

  • Aliaj lokoj kun la nomo Kappel

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Urs Wiesli: Kappel SO en Historia Leksikono de Svislando (2008-10-09)

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto

Bildoj