Pendotrajno de Wuppertal: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e korekto |
e Robot: Changing Kategorio:Tramoj |
||
Linio 90: | Linio 90: | ||
* [http://www.nostalgische.schwebebahn.net/ nostalgiaj, historiaj paĝoj pri la urba ŝvebotrajno] |
* [http://www.nostalgische.schwebebahn.net/ nostalgiaj, historiaj paĝoj pri la urba ŝvebotrajno] |
||
* [http://schwebebahnmuseum.de/ virtuala muzeo de la ŝvebotrajno de Wuppertal] |
* [http://schwebebahnmuseum.de/ virtuala muzeo de la ŝvebotrajno de Wuppertal] |
||
⚫ | |||
[[Kategorio:Fervojo]] |
[[Kategorio:Fervojo]] |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Tramvojo]] |
||
⚫ | |||
[[bg:Вуперталска окачена железница]] |
[[bg:Вуперталска окачена железница]] |
Kiel registrite je 12:49, 1 jan. 2012
Ŝvebotrajno de Wuppertal | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
vojo de la Pendotrajno de Wuppertal
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Linia longeco: | 13,3 km | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Kurenta sistemo: | 600 Volt = | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Maksimuma kliniĝo: | 40 ‰ | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Minimuma radiuso: | 7,5 m | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Maksimuma rapideco: | 60 km/h | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Akcelo: | 1,1 m/s² | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Malakcelo: | 1,2 m/s² | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Plej alta rapido: | 60 km/h | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Averaĝa rapido: | 26,6 km/h | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Tuta veturdaŭro: | 28–30 min | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Alteco super la rivero Wupper (Normala nivelo): |
12 m | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Minimuma alteco super strato: | 8 m | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
VRR-linio: | 60 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Labortempo: | 5–23 horo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Minimuma taktosekvo: | 3–5 min | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Jaroj de konstruo: | 1898 ĝis 1903 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Malfermiĝo | 1-a de marto 1901 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
La ŝvebotrajno de Wuppertal (oficiala nomo Einschienige Hängebahn System Eugen Langen, unurela pendotrajno laŭ sistemo Eugen Langen) estas linio de urba trajno por publika transporto en la germana urbo Wuppertal en Nordrejn-Vestfalio, kiu ne kutimas pro sia tekniko veturi super rivero kaj urbocentraj stratoj pendante de unu relo.
Historio
La du reloj (unu por ĉiu direkto) kaj trajnaro konstruiĝis inter la jaroj 1898 kaj 1901, kaj la trajna linio oficiale malfermiĝis kaj ektransportis civitanojn la 1-an de marto 1901. Tiutempe la novstila sistemo antaŭvidiĝis por multaj aliaj urboj, ekzistis ekemple planoj por tiaj trajnolinioj en Hamburgo, Berlino, Londono kaj la tiamaj kolonioj de la Germana Regno, sed neniu el tiuj planoj realiĝis, kvankam du aliaj trafikaj projektoj, samtempe konstruita dekliva ŝvebotrajno en Dresdeno kaj pli posta ŝvebotrajno super la rivero Misisipo en Memphis (Tenesio) kopiis la teknikon.
Geografio
La "origina" ŝvebotrajno konektas la urbopartojn de Wuppertal inter Oberbarmen kaj Vohwinkel kaj do ŝvebas de la nord-oriento al la sud-okcidento de la urbo kaj reen. La plej granda parto de la du reloj 12 metrojn super la rivero Wupper kovras 10 kilometrojn de la vojo - la restajn 3,3 kilometrojn la trajno ŝvebas en alteco de 8 metroj super urbaj stratoj inter la finstacio "Vohwinkel-Ŝvebotrajno" kaj la stacio "Zoologia Ĝardeno/Stadiono". La veturo de unu finstacio al la alia kun la tempo de en- kaj elvagoniĝo de la pasaĝeroj en ĉiuj 20 stacioj daŭras 30 minutojn.
Funkciado
Ekde sia ekfunkcio, la ŝvebotrajno estis posedaĵo de la urbo mem, kaj laboras sendepende de ĉiuj aliaj trafikiloj. Ĉiujare uzas ĝin proksimume 23 milionoj da pasaĝeroj (stato de la jaro 2003), do ĉiutage averaĝe transportiĝas pli ol 60.000 homoj. Dum preskaŭ la tuta 20-a jarcento en Wuppertal ankaŭ ekzistis linia reto de "kutima", sur- respektive apudstrata tramo - tiu trafika sistemo tamen dum la jaro 1987 estis malfunkciigita. La ŝvebotrajno kontraste havas daŭre altan reputacion ĉe la urbanoj, kiuj tre fieras pri tiom nekutima trafikilo.
Ekde pli ol jarcento la ŝvebotrajno de Wuppertal konsideriĝas la plej sekura trafikilo de la mondo.
Eksteraj ligiloj
- oficialaj paĝoj de la ŝvebotrajno de Wuppertal
- informoj pri historio kaj tekniko de la trafikilo - kun multaj fotoj de la trajnoj kaj reloj, stacioj kaj la riparejo
- multaj fotoj de la simbolo de Wuppertal
- nostalgiaj, historiaj paĝoj pri la urba ŝvebotrajno
- virtuala muzeo de la ŝvebotrajno de Wuppertal