Regiono Tigrajo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 15: Linio 15:
En la [[5-a jarcento]] estis establita la episkopejo en [[Aduliso]]. Plejparte kristanismo disvastiĝadis pace, dum longa tempo.
En la [[5-a jarcento]] estis establita la episkopejo en [[Aduliso]]. Plejparte kristanismo disvastiĝadis pace, dum longa tempo.


En la 5-6-aj jarcentoj [[Monofisidismo|monofisidisma]] kristanismo penetras el Aksumo en [[Meroe]] (Sudano), kie ricevas protekton monofisidoj de Suda kaj Norda Arabio, Sirio, Persio.
En la 5-6-aj jarcentoj [[Monofizidismo|monofizidisma]] kristanismo penetras el Aksumo en [[Meroe]] (Sudano), kie ricevas protekton monofizidoj de Suda kaj Norda Arabio, Sirio, Persio. Dum longa tempo la Etiopia Eklezio dependis de la [[Kopta Eklezio]]. Ĝis [[1929]] ĝiaj estroj estis plejparte egiptodevenaj kaj nomumiĝis de Aleksandria patriarko. Nur en [[1959]] la Etiopia Eklezio iĝis aŭtokefala (sendependa).





Kiel registrite je 13:36, 7 jan. 2012

TigrajoTigreo (ትግራይ Təgərayə) estas la plej norda el la naŭ etnaj regionoj (aŭ kililoĉoj) de Etiopio, antaŭe konata kiel Regiono 1. Ĝi estas la hejmo de la tigrajoj, kaj la ĉefurbo estas Mekele. La regiono havas landlimon norde kun Eritreo (sendependa de Etiopio ekde 1993), okcidente kun Sudano (ŝtato Gadarifo), oriente kun la regiono Afaro, kaj sude de la regiono Amharo.

En Tigrajo loĝas ĉ. 4.314.456 personoj en 50.078,64 km². La reganta etno estas la tigrajoj (96,5%), kun ĉeesto de aliaj grupoj kiel amharoj (1,63%), sahoj (0,71%), Afar (0,29%), agaŭoj (0,19%), oromoj (0,17%) kaj la kunamaoj (0,07%). Religie, 95,6% de la loĝantaro apartenas al la Etiopia Ortodoksa Eklezio, 4,0% estas islamanoj, 0,4% estas katolikoj kaj 0,1% estas pentajoj (protestantaj etiopaj kristanoj).

Historio

Jam en la fino de la 2-a jarmilo a.K. apud la urbo Akordato ekzistis evoluinta kulturo de agrikulturistoj kaj bestbredistoj, kiuj uzis irigacion, plugis je bovoj per malnovegipteca plugilo mareŝa, kultivadis tritikon, hordeon kaj aliajn grenojn.

En la 1-a jarmilo a.K. komenciĝis transmigrado al la plataĵo Tigreo de semidaj (arabiaj) gentoj, kiuj intermiksiĝis kun lokanoj. Rezulte de tio aperis la nova etno — malnovetiopoj ankaŭ nomataj «popolo agazi» laŭ la nomo de unu el etnopolitikaj unuiĝoj de Norda Etiopio. Do nuna Tigrajo ricevis la nomon «lando de Agazi» kaj la lingvo de ĝiaj loĝantoj estis nomata «geez». Interalie transmigrintoj alportis politeisman semidan religion. Aperis multaj temploj ĉirkaŭ kiuj diskreskadis setlejoj.

Post disfalo de la reĝlando Agazi, Norda Etiopio unuiĝas en la fortan Aksuman reĝlandon, centra parto da kiu troviĝis en nuna Tigrajo. En la 3-4-a jarcentoj ĝi regis super gentoj de apudaj montaraj kaj stepaj ĉirkaŭaĵoj, Suda Aarabio kaj Orienta Sudano, super la regnoj Kuŝ kaj Himjar. Je la Nubia kaj Libia ĝi limis kun la Bizanca imperio, jela centra Arabio — kun la Bizanca imperio kaj Persio.

En la 4-a jarcento el la Roma imperio al Aksumo penetras kristanismo, kiu meze de la 4-a jarcento dum la regado de la reĝo Ezano iĝas ŝtata religio. La siridevena sklavo Frumentij, sekretario de Ezano, organizis la unuan kristanan komunumon de Aksumo komence de lia regado. Post la reĝo kreskis, inter 346 kaj 356 (pli proksime al la lasta) Frumentij alvenis Aleksandrion, kie la ortodoksa episkopo Atanazio ordinis lin unua episkopo de Aksumo. En 356Atanazio perdis sian postenon. Inter la 24-an de februaro 357 kaj la 2-an de oktobro 358 li verkas «Apologeon» — alparolon al la romia imperiestro Konstancio la 2-a, protektanto de la arianismo — en kiu interalie diras: «Komrenu, trian fojon atingis min onidiro, ke alvenis al la aksumaj regantoj leteroj, en kiuj oni petas ilin zorgi pri forsendo de tie de la Frumentij, episkopo de Aksumo...». La reĝoj de Aksumo subtenis Frumentij kaj verŝajne de tiu tempo Ezano komencis cizeli monetojn kun krucosigno kaj iĝis oficiala protektanto de kristanismo.

En la 5-a jarcento estis establita la episkopejo en Aduliso. Plejparte kristanismo disvastiĝadis pace, dum longa tempo.

En la 5-6-aj jarcentoj monofizidisma kristanismo penetras el Aksumo en Meroe (Sudano), kie ricevas protekton monofizidoj de Suda kaj Norda Arabio, Sirio, Persio. Dum longa tempo la Etiopia Eklezio dependis de la Kopta Eklezio. Ĝis 1929 ĝiaj estroj estis plejparte egiptodevenaj kaj nomumiĝis de Aleksandria patriarko. Nur en 1959 la Etiopia Eklezio iĝis aŭtokefala (sendependa).