Lazoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: xmf:ლაზეფი; cosmetic changes
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: zh:拉兹人
Linio 43: Linio 43:
[[uk:Лази (субетнос)]]
[[uk:Лази (субетнос)]]
[[xmf:ლაზეფი]]
[[xmf:ლაზეფი]]
[[zh:拉兹人]]

Kiel registrite je 09:09, 13 jan. 2012

Monumento al la Lazoj

La lazoj (laze: ლაზეფე, turke: Lazi; kartvele: ლაზეფე) estas kaŭkaza popolo kies lingvo estas la laza, el la kartvela lingvaro de Kaŭkazio kies parencoj estas la kartvela, la mingrela kaj la svana.

Ili loĝas plimulte en la nordoriento de Turkio ĉe la bordoj de la Nigra Maro estante la plej antikva kaj ĉefa etno de la vilajato RizaRize kkaj de la aŭtonoma regiono Aĝario, Kartvelio, kvankam ankaŭ ekzistas laza komunumo en aliaj regionoj de Kartvelio. La lazoj estis unu el la ĉefaj triboj kiuj loĝis en Kolĥido kaj kvankam ili estas el la kartvela familio kaj antaŭe kristanoj, ekde la invado de turkoj en Anatolio –proksimume en la 16-a jarcento– ili estas plejparte muzulmanoj. La lazoj aktive partoprenis en la disrabado kaj amasmortigado de armenoj kaj grekoj en Ponto kaj Hamŝeno, dum la Armena genocido kaj la Greka genocido.

Ilia kulturo, lingvo, muziko kaj kuirarto, fiferencigas ilin de aliaj popoloj de Anatolio kaj Kaŭkazio. Malgraŭ tiuj kulturaj diferencoj, ili ne havas naciisman senton kaj estas tre bone integritaj kun la turka popolo kaj en la lando, eĉ se la uzado de la lingvo estas subpremata.

Komence de la 20-a jarcento la lazinoj, same kiel la ĉerkesinoj estis uzitaj por la turkaj kaj persaj haremoj pro la beleco.

Laŭ kelkaj kalkuloj, nuntempe estas entute 52 mil lazoj. El ili 50 mil loĝas en Turkio kaj 2 mil en Kartvelio.