Ronnie Biggs: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e {{vivtempo|1929||Biggs, Ronnie}}
e Roboto: riparis malakuratan ligilon welt.de
Linio 29: Linio 29:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} [http://www.welt.de/data/2005/08/27/765950.html de - La viro, kiu ĉasis la poŝtrabistojn]
{{el}} [http://www.welt.de/print-welt/article161371/Der_Mann_der_die_Postraeuber_jagte.html de - La viro, kiu ĉasis la poŝtrabistojn]
{{el}} [http://german.imdb.com/title/tt0080813 en - Informoj pri ''The Great Rock 'n' Roll Swindle'']
{{el}} [http://german.imdb.com/title/tt0080813 en - Informoj pri ''The Great Rock 'n' Roll Swindle'']
{{el}} [http://www.film.de/moviecontent.php/id/289 de - Recenzo de filmo ''Prisoner of Rio'']
{{el}} [http://www.film.de/moviecontent.php/id/289 de - Recenzo de filmo ''Prisoner of Rio'']

Kiel registrite je 12:41, 17 jan. 2012

Ronald Arthur BIGGS (n. 8-an de aŭgusto 1929 en Londona kvartalo Lambeth) estas angla poŝtorabisto, kiu partoprenis la granda trajnprirabo en 1963, estis kaptita kaj kondamnita al 30-jara prizonpuno kaj famiĝis pro sia eskapo el malliberejo kaj dumjara plufuĝo tra pluraj landoj.

La krimo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Granda trajnprirabo (1963).

Biggs kaj liaj kunuloj rabis 2,6 milionojn da britaj pundoj el poŝta vagono. Ili kaŝis sin en farmbieno kaj tie postlasis spuron, kiu ebligis ĉiujn enprizonigi. La fingrospuroj de Biggs estis trovitaj sur keĉupa botelo.

La arestado

La brita detektivo Jack Slipper de Metropola Polico arestis Biggs la 4-an de septembro. Post kiam oni kaptis lin, li fuĝis en 1965 el la prizono en Wandsworth grimpante trans la muregon dum spektakla eskapo.

Daŭra fuĝo

Li fuĝis plu al Francio kaj akiris novajn falsajn dokumentojn en Parizo. Li traoperaciumigis sian vangon. Poste li eskapis al Aŭstralio kaj en 1970 finfine al Brazilo, sed tiam jam posedis nur 200 £. Lia edzino kaj la du filoj restis en Aŭstralio.

Publika apero

Pro la financaj problemoj, li volis doni en 1974 intervjuon al la ĵurnalo Daily Express, sed la gazeto sciigis la Metropolan Policon. Kvankam Jack Slipper denove kaptis lin[1], li ne povis la fuĝinton hejmenliveri, ĉar la brazila amikino de Biggs estis graveda (kaj la brazila leĝaro malpermesas la ekstradicion de generinto de brazila ŝtatano).

Fine de la 1970-aj jaroj, li ludis en la filmo The Great Rock'n'Roll Swindle sin mem kaj surmerkatigis kelkajn sondiskojn kiel gasta kantisto de Sex Pistols.

En 1981 Biggs estis forkaptita de bando de aventuristoj, kiuj kaŝe portis lin al Barbados esperante pri rekompenco de la Brita Polico. Sed la kazo estis malkovrita kaj Biggs trovis truon en la leĝaro kaj sukcesis esti resendita al Brazilo. – Tiu epizodo (Operation Anaconda) estis filmigita en dokumenta filmo [2]

Rearesto

La 7-an de majo 2001 li libervole reveturis al Britio – pro malsanecaj problemoj – kie oni tuj arestis lin (por la restantaj 28 jaroj) en altsekura prizono Belmarsh. La 7-an de novembro 2001 li faris peticion pri redukto de sia puno pro sia malforta sano (apopleksio kaj du koratakoj), sed ricevis nean respondon.

En 2005 li denove petis plifruan malarestigon (malkonceditan la 26-an de oktobro 2005), sed je 4-a de julio 2007 oni transigis lin de la maksimum-sekura prizono Belmarsh al prizono Norwich pro "kompato". [3] Biggs estas severe malsana, apenaŭ povas iri, estas nutrata pertube, ne plu povas paroli kaj bezonas tut-tagan medicinan prizorgon.

Fontoj

  1. Kiam Slipper surprizis lin en la hotelĉambro en Rio de Janeiro, li diris: "Mi longe ne vidis vin – ĉu, Ronnie", poste alvenis la respondo: "Fik’... kiel vi ĉi tie?"
  2. Dokumenta filmo: Kidnap Ronnie Biggs – dissendita sur Channel4 la 9-an de februaro 2006
  3. Raporto Biggs moved from Belmarsh prison, BBC-novaĵoj, 4-a de julio 2007

Eksteraj ligiloj

greke de - La viro, kiu ĉasis la poŝtrabistojn greke en - Informoj pri The Great Rock 'n' Roll Swindle greke de - Recenzo de filmo Prisoner of Rio greke de - Teksto de kanto Punk was (Carnival in Rio) greke Dokumenta filmo: Kidnap Ronnie Biggs greke BBC-Raporto Biggs moved from Belmarsh prison