Wangenried: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 34: | Linio 34: | ||
==Historio== |
==Historio== |
||
La unua dokumenta mencio de Wangenried datiĝas el la jaro [[1407]] kiel ''Ried''. |
La unua dokumenta mencio de Wangenried datiĝas el la jaro [[1407]] kiel ''Ried''. |
||
<ref>Fonto: [http://www.wangenried.ch/geschichte.html Artikolo pri la historio de Wangenried en la retejo de la komunumo]</ref> |
|||
== Notoj kaj referencoj == |
== Notoj kaj referencoj == |
Kiel registrite je 22:43, 17 jan. 2012
Wangenried | |
---|---|
Blazono de Wangenried | |
Wangen kaj ĉirkaŭaĵo vidita de balono la 16-an de aprilo 2011 Wangenried videblas supre maldekstre en la bildo | |
komunumo en Svislando • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Supra Argovio |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Wangen |
Koordinatoj | 47° 13′ 10″ N 7° 39′ 14″ O / 47.21944 °N, 7.65389 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 10″ N 7° 39′ 14″ O / 47.21944 °N, 7.65389 °O (mapo) |
Areo | 2,91 km² |
Alteco | 473 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3374 |
Komunumkodo | 0993 |
Mapo de Wangenried | |
Pri la komunumo
Wangenried estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Wangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 397 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Wangenried situas en la Svisa Mezlando 2 kilometrojn sude de la distriktĉefurbo Wangen kaj proksimume 9 kilometrojn oriente de Soloturno. La komunuma teritorio je tri flankoj estas ĉirkaŭita de arbaro. La komunumo konsistas el la vilaĝo Wangenried kaj la setlejoj Baumgarte, Chalberweid, Riederhöchi kaj Landstrass, kaj kelkaj izoliztaj bienoj.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,91 km², de kiuj 23,4% estas kovritaj de arbaro, 67,4% servas por agrikulturo kaj 7,9% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Wangenried limas en nordo al Wangen ĉe Aro, en oriento al Walliswil ĉe Wangen, en sudoriento al Heimenhausen, en sudo al Inkwil, en sudokcidento al Subingen, kaj en okcidento al Deitingen.
Trafiko
Wangenried sitas flanke de la gravaj trafikvojoj. La kantona ĉefvojo n-ro 22 de Wangen ĉe Aro al Herzogenbuchsee pasas en oriento tra la komunuma teritorio. La setlejoj Landstrass kaj Riederhöchi situas ĉe la ĉefvojo. La vilaĝo kaj la ceteraj setlejoj atingebla per flanka vojo, kiu deflankiĝas de la kantona ĉefvojo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 4 kilometrojn norde apud Wangen ĉe Aro. Per buslinio de Wangen ĉe Aro al Herzogenbuchsee la komunumon estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Wangenried datiĝas el la jaro 1407 kiel Ried. [2]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Artikolo pri la historio de Wangenried en la retejo de la komunumo
Eksteraj Ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Wangenried – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|