Grado de Celsio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Malaprobis la lastan tekstan ŝanĝon (de Ĉiuĵaŭde) kaj restarigis revizion 4053432 de Luckas-bot: la nomo estas nek angla nek "celcius"
Linio 15: Linio 15:
| [[grado Reaumur|reomira]] || celsia || °C = °R × 1,25
| [[grado Reaumur|reomira]] || celsia || °C = °R × 1,25
|}
|}
'''Grado celsia''' (°C) ([[angla lingvo|angle]] celcius) estas [[mezurunuo]] de [[temperaturo]], nomita laŭ la sveda [[astronomo]] [[Anders Celsius]] (Celsio), kiu unue proponis ĝin en [[1742]]. Originale, la celsia skalo baziĝis sur la [[bolpunkto]] kaj [[frostopunkto]] de [[akvo]], tiel ke la frostopunkto de akvo egalis al 100 gradoj, kaj la bolpunkto de akvo egalis al 0 gradoj ĉe [[norma atmosfera premo]].
'''Grado celsia''' (°C) estas [[mezurunuo]] de [[temperaturo]], nomita laŭ la sveda [[astronomo]] [[Anders Celsius]] (Celsio), kiu unue proponis ĝin en [[1742]]. Originale, la celsia skalo baziĝis sur la [[bolpunkto]] kaj [[frostopunkto]] de [[akvo]], tiel ke la frostopunkto de akvo egalis al 100 gradoj, kaj la bolpunkto de akvo egalis al 0 gradoj ĉe [[norma atmosfera premo]].
Post la morto de Celsio lia kolego [[Linnaeus]] inversigis la skalon; en tiu formo ĝi estas ankoraŭ uzata en multaj landoj (notinda escepto: [[Usono]]).
Post la morto de Celsio lia kolego [[Linnaeus]] inversigis la skalon; en tiu formo ĝi estas ankoraŭ uzata en multaj landoj (notinda escepto: [[Usono]]).
Tamen nun la celsia skalo estas difinita laŭ la [[kelvino|kelvina skalo]]:
Tamen nun la celsia skalo estas difinita laŭ la [[kelvino|kelvina skalo]]:

Kiel registrite je 09:33, 24 jan. 2012

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Grado (apartigilo).
Celsiaj temperatur-konvertaj formuloj
Konverti el la sistemo al la sistemo Formulo
kelvina celsia °C = K - 273,15
celsia kelvina K = °C + 273,15
celsia farenhejta °F = (°C × 9/5) + 32
reomira celsia °C = °R × 1,25

Grado celsia (°C) estas mezurunuo de temperaturo, nomita laŭ la sveda astronomo Anders Celsius (Celsio), kiu unue proponis ĝin en 1742. Originale, la celsia skalo baziĝis sur la bolpunkto kaj frostopunkto de akvo, tiel ke la frostopunkto de akvo egalis al 100 gradoj, kaj la bolpunkto de akvo egalis al 0 gradoj ĉe norma atmosfera premo. Post la morto de Celsio lia kolego Linnaeus inversigis la skalon; en tiu formo ĝi estas ankoraŭ uzata en multaj landoj (notinda escepto: Usono). Tamen nun la celsia skalo estas difinita laŭ la kelvina skalo: La celsia temperaturo egalas la kelvinan plus 273,15. Du apudaj entjeraj celsiaj temperaturoj do distancas je unu kelvino.

La sistemo longe estis konata kiel "centezimala" aŭ "centuma". Nur en 1948 la "9-a Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj" nomis ĝin laŭ Celsio.

La celsia grado estas kutime skribata per superlinia ringeto (°), seninterspace sekvata de majuskla "C"; kiel ĉe aliaj mezuroj ja estas interspaco inter la nombro kaj la unuo. "37 gradoj celsiaj" do estas skribata kiel "37 °C".

La celsia grado estas uzata nur por absolutaj temperaturoj, ne por temperatur-diferencoj; tie oni uzas simple la kelvinon (kies absolutaj unuoj diferencas same kiel la celsiaj) aŭ, pli frue, simple la "grado", mallongigata per "grd".


Eksteraj ligiloj

greke http://www.chemie.fu-berlin.de/chemistry/general/units_en.html#temp greke http://www.lenntech.com/unit-conversion-calculator/temperature.htm greke http://www.bipm.org/en/si/si_brochure/chapter2/2-1/2-1-1/kelvin.html greke http://www.elmatematico.com/conversores/temperatura.php