Palaco de Westminster: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 64: Linio 64:
[[sr:Вестминстерска палата]]
[[sr:Вестминстерска палата]]
[[sv:Westminsterpalatset]]
[[sv:Westminsterpalatset]]
[[ta:வெஸ்ட்மின்ஸ்டர் அரண்மனை]]
[[te:వెస్ట్ మినిస్టర్ రాజభవనం]]
[[te:వెస్ట్ మినిస్టర్ రాజభవనం]]
[[th:พระราชวังเวสต์มินสเตอร์]]
[[th:พระราชวังเวสต์มินสเตอร์]]

Kiel registrite je 19:27, 24 jan. 2012

Palaco de Westminster vidata ekde London Eye.
Palaco de Westminster vidata ekde dekstra bordo de Tamizo.

La Palaco de Westminster estas la ejo kie kunvenas la du ĉambroj de la Brita Parlamento (la Ĉambro de Lordoj kaj la Ĉambro de la Komunumanoj). La palaco, kiu estas Monda heredaĵo de Unesko ekde 1987, troviĝas en la norda bordo de la rivero Tamizo, en la urbo Westminster, en Londono, proksime al aliaj registaraj konstruaĵoj en Whitehall. Ankaŭ ĝi havas aliajn kastelojn kiuj estas turismaj vizitindaĵoj.

El palaco komence funkciis kiel reĝa rezidejo, sed neniu monarko loĝis tie ekde la 16-a jarcento. La plejparto el la nuna strukturo datas de la 19-a jarcento, kiam ĝi estis rekonstruita post incendio en 1834, kiu detruis la plejparton de la konstruaĵo. La respondecaj arkitektoj estis Charles Barry kaj Augustus Pugin. La konstruaĵo estas ekzemplo de la novgotiko. Unu el la plej rimarkindaĵoj de la palaco estas la horloĝturo, turisma allogaĵo kiu gastigas la sonorilon Big Ben, erare nomata la horloĝo.

La palaco havas pli ol mil ĉambroj, kaj inter la plej gravaj estas la Haloj de la Ĉambro de la Lordoj kaj la Ĉambro de la Komunumanoj. La palaco ankaŭ inkluzivas kunvenejojn, bibliotekojn, koridorojn, manĝejojn, trinkejojn kaj gimanstikejojn. Ĝi estas ejo kie okazas gravaj ŝtataj ceremonioj, el kiuj la plej grava estas la Malfermo de la Parlamento. La palaco estas forte ligita al la du Ĉambroj kiel demonstras la uzado de la vorto "Westminster" rilate al la "Parlamento". La oficejoj de la parlamentanoj troviĝas en proksimaj konstruaĵoj.