Karl Marx: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 60: Linio 60:
* Karlo Markso: ''La kapitalo ... Ĉapitroj deka ghis dektria'' ... Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 243 p., ISBN 978-2-918300-14-4.
* Karlo Markso: ''La kapitalo ... Ĉapitroj deka ghis dektria'' ... Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 243 p., ISBN 978-2-918300-14-4.
* Karlo Markso: ''La kapitalo ... Ĉapitroj dekkvara ĝis dudekkvina ... Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 359 p., ISBN 978-2-918300-30-4.
* Karlo Markso: ''La kapitalo ... Ĉapitroj dekkvara ĝis dudekkvina ... Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 359 p., ISBN 978-2-918300-30-4.
* Karlo Markso: La kapitalo. Kritiko de la politika ekonomio, Unua volumo, Libro I: La produktadprocezo de la kapitalo, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 758 p., ISBN 978-2-918300-59-5
* Karlo Markso; Frederiko Engelso: ''Tezoj pri [[Ludwig Feuerbach|Fojerbaĥo]], Principoj de komunismo kaj aliaj verketoj'', elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 62 paĝoj, ISBN 978-2-918300-17-5.
* Karlo Markso; Frederiko Engelso: ''Tezoj pri [[Ludwig Feuerbach|Fojerbaĥo]], Principoj de komunismo kaj aliaj verketoj'', elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 62 paĝoj, ISBN 978-2-918300-17-5.
* [[Carlo Cafiero]]: ''[http://www.satesperanto.org/eldonkooperativo/spip.php?article61 Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso]'', eldonis Eldona Fako Kooperativa de [[Sennacieca Asocio Tutmonda]], tradukis [[Petro Levi]], 160 p. junio 2009.
* [[Carlo Cafiero]]: ''[http://www.satesperanto.org/eldonkooperativo/spip.php?article61 Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso]'', eldonis Eldona Fako Kooperativa de [[Sennacieca Asocio Tutmonda]], tradukis [[Petro Levi]], 160 p. junio 2009.

Kiel registrite je 21:08, 24 jan. 2012

Karl Marx
Karl Marx en 1875
Karl Marx en 1875
Persona informo
Karl Marx
Naskonomo Karl Heinrich Marx
Naskiĝo 5-an de majo 1818 (1818-05-05)
en Treviro, Rejnprovinco,  Reĝlando Prusio
Morto 14-an de marto 1883 (1883-03-14) (64-jaraĝa)
en Londono, Anglio,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma malsano vd
Tombo Tombejo Highgate vd
Religio ateismo vd
Etno aŝkenazo vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko LondonoTreviroBerlinoParizo • Maison du Cygne - De Zwane vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusiosennacieco vd
Alma mater Bonna universitatoFriedrich-Schiller-Universitato JenaHumboldt-Universitato en Berlino • Friedrich-Wilhelm-Gymnasium Trier vd
Partio Komunista Ligo vd
Subskribo Karl Marx
Familio
Patro Heinrich Marx vd
Patrino Henriette Presburg vd
Gefratoj Emilie Conradi • Louise Juta • Mauritz David Marx • Sophia Marx vd
Edz(in)o Jenny Marx vd
Infanoj Eleanor Marx • Jenny Longuet • Laura Marx • Edgar Marx • Frederick Demuth • Heinrich Edward Guy Marx • Jenny Evelin Francis Marx vd
Parencoj Ludwig von Westphalen vd
Profesio
Alia nomo Glückskind vd
Okupo ekonomikistoĵurnalistohistoriistofilozofosociologo • revoluciulo • poeto • politikistoverkisto vd
Laborkampo politika ekonomikosociologiofilozofio vd
Aktiva en Kolonjo vd
Doktoreca konsilisto Bruno Bauer vd
Verkado
Verkoj Ekonomikaj kaj Filozofiaj Manuskriptoj je 1844 ❦
La Kapitalo ❦
La Germana Ideologio ❦
Manifesto de la Komunista Partio vd
Filozofo
Skolo/tradicio Hegelismo, Marksismo
Ĉefaj interesoj Politikisto, Ekonomikisto, Filozofo, klasbatalo
Noteblaj ideoj kunfondinto de marksismo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karlo MARKSO, germane: Karl Heinrich Marx [karl HAJNriĥ marks] (naskiĝis la 5-an de majo, 1818, mortis la 14-an de marto, 1883) estis filozofo el Germanio.

Li fondis la skolon de marksismo per sia hegela analizo kaj kritiko de kapitalismo. Markso diris ke kapitalismo fariĝos, post lukto inter la burĝaro kaj proletaro, komunismo. Marksismo aplikita paceme al demokratio estas socialismo. Dum la 20-a jarcento, komunismo kaj socialismo floris inter 1917-89, precipe en Eŭropo kaj Azio, precipe en Rusio, Ĉinio, Vjet-Namo, Kubo, Etiopio, Svedio, Kamboĝo, Britio, kaj (efemere) Ĉilio.

Markso grave influis la duan parton de la 19-a jarcento kaj la 20-an jarcenton.

Multaj el liaj libroj estas kunverkitaj kun lia amiko Frederiko Engelso, tiom ke oni kutime eldonas la verkaron de ambaŭ aŭtoroj kune, ekz-e en Germanio en "Markso-Engelso-Verkaro" (orig.: Marx-Engels-Werke, mallongigite: MEW) aŭ, lastatempe, la historian-kritikan verkaron de ambaŭ: Markso-Engelso-ĉiomeldono (orig.: Marx-Engels-Gesamt-Ausgabe, mallongigite: MEGA).

Markso estis juda laŭ familia deveno, luterano laŭ denaska religio, ateisto laŭ kredo, germana laŭ naskiĝo kaj brita laŭ lando. Li loĝis malriĉe kaj sen posteno en Londono kun sia familio, esplorinte kaj verkinte en la biblioteko de la Brita Muzeo. Danke al la heredaĵo de Friedrich Engels, li povis dediĉi sian vivon al politiko kaj filozofio. Lia filino Laura Marx edziniĝis al lia disĉiplo Paul Lafargue.

Markso vidis historion kiel lukto inter klasoj. Markso estas materialisma, kredinte ke historio kaj ĉiu ago de homo estas bazita, rekte aŭ nerekte, sur la materia stato de homo, alivorte sur la ekonomio. Markso ankaŭ estis hegelisma, tial li vidis ĉion kiel lukto inter kontraŭoj, lukto kiel finiĝas post tempo en nova, plibona sintezo (tial, Markso kredis al la ideo de progreso). Ekzemple, kapitalismo venas el la lukto inter la nobelaro kaj la burĝaro.

Per tia analizo pri historio kaj pri kapitalismo, Markso konkludis ke la proletaro luktos kontraŭ la burĝaro kaj renversos kapitalismon por starigi komunismon, sub kiu la proletaro regos. Privata posedaĵo fariĝos malbona memoro kaj ŝtata potenco forvelkos.

Bildo de Marx sur monbileto de GDR
Dosiero:Karl Marx Moscow Russia.jpg
Karl-Marx-monumento en Moskvo

En sia analizo, Markso montris kiel kapitalismo estas maljusta: la kapitalisto, per sia kapitalo, aĉetas kaj kunigas enigaĵojn – krudajn materialojn, laboron, maŝinon, konstruojn, ktp – por fari eligaĵon – la produkton. Li povas vendi la produkton je prezo pli alta ol la fizikaj enigaĵoj pro la aldono de laboro. Tial la profito devenas de la aldono de laboro. Sed por havi la profiton por si mem, la kapitalisto devas friponi siajn laborantojn: li pagas al la laborantoj malpli da mono ol ili gajnis por la kompanio. Alivorte, la kapitalisto ŝtelas la profiton el la poŝo de siaj laborantoj.

Kvankam Markso estis juda sole laŭ etno, lia bildo de la estonta mondo similas al tiu de la profetoj de la Biblio, kiuj ankaŭ antaŭdiris pri estonta mondordo de justeco kaj venĝo por la malriĉularo.

Markso kredis ke komunisma revolucio ekos en industrie evoluinta lando, kiel en la tiama Britio, FrancioGermanio, sed fakte ĝi ekis en Rusio (1917) kaj poste en Ĉinio, Vjet-Namo, Kamboĝo, Etiopio, Kubo kaj aliaj, zenitinte ĉirkaŭ 1980. Plejparte ne la proletaro sed la kamparanoj ribelis kontraŭ beba kapitalismo aŭ eĉ kontraŭ reĝo. Socialismaj ŝtatoj estiĝis fine de la dua mondmilito en al orienta Eŭropo, ankaŭ en orienta Germanio - tie, post fondo de la okcidentgermana Federacia Respubliko Germanio proklamiĝis la Germana Demokratia Respubliko. Inter 1989-91, la ekonomia kaj politika krizo en la eŭropaj socialismaj landoj kondukis al disfalo de la socialisma sistemo en tiuj landoj, kaj la kapitalismo ree anstataŭis ĝin tie.

Marksismo estis disvastigita en okcidenta Eŭropo precipe kiel socialismo, precipe en la nordo, kaj kiel marksismo universitata, kie baza marksismo fariĝis parto de la mensa meblaro de la intelektularo. Post 1989, la marksismo perdis multe da adeptoj pro la disfalo de la Eŭropa socialismo. Ĉefe pro la financa kaj ekonomia krizo de 2009 la intereso pri la verkoj de Karlo Markso revigliĝis.

La ideo de historio kiel materiisma, progresa kaj kiel rezulto de lukto kaj etapoj estas tiel vulgara en la Okcidento ke multaj ne rekonas ĝin kiel marksisma. Eble ĉar Darvino pensis simile laŭ vulgara kredo (sed ne laŭ fakto).

Verkoj de Karlo Markso en Esperanto

Verko pri Karlo Markso en Esperanto

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda