Koperniko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: vep:Nikolai Kopernik
FoxBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota modifo de: jbo:.nikolaus.kopernikus
Linio 52: Linio 52:
{{LigoElstara|sl}}
{{LigoElstara|sl}}
{{LigoLeginda|de}}
{{LigoLeginda|de}}

[[vep:Nikolai Kopernik]]


[[af:Nicolaas Copernicus]]
[[af:Nicolaas Copernicus]]
Linio 99: Linio 101:
[[it:Niccolò Copernico]]
[[it:Niccolò Copernico]]
[[ja:ニコラウス・コペルニクス]]
[[ja:ニコラウス・コペルニクス]]
[[jbo:nikolaus.kopernikus]]
[[jbo:.nikolaus.kopernikus]]
[[jv:Nicolaus Copernicus]]
[[jv:Nicolaus Copernicus]]
[[ka:ნიკოლოზ კოპერნიკი]]
[[ka:ნიკოლოზ კოპერნიკი]]
Linio 162: Linio 164:
[[uk:Миколай Коперник]]
[[uk:Миколай Коперник]]
[[ur:نکولس کوپرنیکس]]
[[ur:نکولس کوپرنیکس]]
[[vep:Nikolai Kopernik]]
[[vi:Nicolaus Copernicus]]
[[vi:Nicolaus Copernicus]]
[[vo:Nicolaus Copernicus]]
[[vo:Nicolaus Copernicus]]

Kiel registrite je 08:40, 5 feb. 2012

Ŝablono:Info Homoj Nikolao KOPERNIKO (naskiĝis la 19-an de februaro 1473; mortis la 24-an de majo 1543) (latine: Copernicus; pole: Mikołaj Kopernik en lia tempo germane: Nikolaus Koppernigk) estis astronomo, ekonomisto kaj matematikisto.

Li verkis la libron De revolutionibus orbium coelestium, en kiu li tezis la suncentra teorion (heliocentrisma): la Tero kaj la planedoj iras ĉirkaŭ la Suno. La libro estis eldonita je lia morto en 1543; eble li ne eldonis ĝin dum sia vivo pro timo al la eklezio, kiu kredis je la sistemo de Ptolemeo, kiu metis la Teron en la centron, ne la Sunon. Aŭ eble li timis la mokadon de profesoroj, kiuj tiam ankaŭ kredis al Ptolemeo. Lia verko estis parte prezentita antaŭ papo Klemento la 7-a. Pro lia nova penseco kaj divagacio li estas opiniita kiel granda eŭropa filozofo. Poste per la termino "kopernikana revolucio" estis nomita la filozofio de Immanuel Kant.

Post lia morto, la eklezio traktis lian teorion kiel konvena matematika fikcio (laŭ la antaŭparolo de Osiandro), sed dum 1611-32 Galileo eltrovis la pruvon por la teorio en la ĉielo per teleskopo. Galileo fariĝis frua kaj forta evangeliisto de la sistemo de Koperniko, sed iuj el liaj pruvoj malpravis (precipe lia pruvo per tajdomovo). Lia evangeliado fine tiris la atenton kaj koleron de la eklezio sur lian kapon. En 1616, la eklezio malpermesis la libron de Koperniko (ĝis 1822), kaj en 1633 ĝi mutigis Galileon.

La teorio de Koperniko

Fizike, la teorio de Koperniko estis ridinda kaj neebla: la tiam regnanta fiziko estis la fiziko de Aristotelo, kiu konsideris la Teron en la centro de la universo, ne pro naiveco aŭ homa vanteco, sed pro la natura elveno de naturo mem: la mondo konsistas el kvar elementoj (tero, akvo, fajro, aero), kiu nature moviĝas al la centro de la Tero aŭ foren: aero fluas, fajro supreniras, akvo falas kaj tero alfundiĝas. Ĉar tero nature moviĝas al la centro de la universo, ĉe tia centro estas, tute atendite, la Tero mem, kovrita de maroj de akvo. La Suno kaj la planedoj, dume, konsistas el kvina elemento, la kvintesenco, kiu nature cirkliras ĉirkaŭ la centro, la Tero. Cirklirado, laŭ Aristotelo, estas la plej perfekta moviĝo. Ĉi tiu lasta supozo de Aristotelo estis konservita en la sistemo de Koperniko, kaj fariĝis la ĉefa difekto de la teorio.

Matematike, la teorio de Koperniko estis pli facila ol tiu de Ptolemeo, sed ne pli preciza aŭ eĉ pli simpla: same kiel Ptolemeo, Koperniko uzis multe da cirkloj kaj cirkloj en cirkloj por modeli planedan movon. Kial? Ĉar la radika eraro de Ptolemeo ne estas lia loko por la Tero: malgraŭ ĉio, se movo estas relativa, sekve oni povus konstrui precizan teorion, kiu metus la Teron en la centron. Kontraŭe, lia radika eraro estas tio, ke li uzis cirklojn kaj ne elipsojn. Kaj Koperniko simile eraris! Okcidentanoj, sekvinte Aristotelon, kredis ke la ĉiela movo estas sendifekta, tial ĝi konsistas el cirkloj.

Tial la teorio de Koperniko ne povis tute venki ĝis Keplero anstataŭigis la cirklojn per elipsojn.

La venko de Koperniko ne nur renversis Ptolemeon, sed, pli grave, Aristotelon. Pro tio, ĝi necesigis novan fizikon, la fizikon de Neŭtono. Ĝi ankaŭ renversis la filozofion kaj sciencon de Aristotelon kaj, tiel, malfermis la pordon por la moderna scienco de Galileo, Bakono kaj Kartezio kaj, post tempo, por modernismo.

Koperniko ne estis la unua, kiu hipotezis heliocentrismon: jam antaŭ du mil jaroj, la greka astronomo Aristarko proponis ĝin.

En 1530, Koperniko kalkulis, ke la longeco de la jaro estas 365,2425 tagoj (365 tagoj 05:49:29). Tio fariĝis la fakta bazo de la gregoria kalendaro.

Tombejo

Dum elfosado en la katedralo de Frombork ĉe la Balta Maro, arkeologoj trovis en la jaro 2005 kranion kaj aliaj restaĵoj de homa korpo apud la altaro. La korpo estis tiu de ĉirkaŭ 70-jara viro, kiu mortis en la 16-a jarcento. En 2008 komparo de la DNA de unu el la dentoj kaj de la femuro kun tiu de du haroj trovitaj en libro de la astronomo, konservita ĉe la universitato de Upsala (Svedio), evidentiĝis ke temas tre verŝajne pri la sama persono. Jurmedicina vizaĝrekonstruo laŭ la trovita kranio similegas al la portretoj konataj de Koperniko[1]

Referencoj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda