Pingveno: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.7.1) (robota aldono de: mr:पेंग्विन |
FoxBot (diskuto | kontribuoj) e r2.6.5) (robota aldono de: ga:Piongain |
||
Linio 125: | Linio 125: | ||
[[fr:Sphenisciformes]] |
[[fr:Sphenisciformes]] |
||
[[fy:Pinguins]] |
[[fy:Pinguins]] |
||
[[ga:Piongain]] |
|||
[[gl:Pingüín]] |
[[gl:Pingüín]] |
||
[[he:פינגוויניים]] |
[[he:פינגוויניים]] |
Kiel registrite je 10:28, 5 feb. 2012
Pingveno | ||
---|---|---|
Biologia klasado | ||
| ||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||
Pingveno estas birdo el iu specio de la familio Sfeniskedoj kiu ne povas flugi. Ĝi vivas sur la suda hemisfero, sed, male al kutima supozo, ne nur en malvarmaj klimatoj, kiel la Antarktio. Multaj specioj vivas tiel norde, kiel la Galapagojn kaj serĉante nutraĵon ili kelkfoje eĉ transiras ekvatoron. La plejmulto da pingvenoj manĝas salikokojn, fiŝojn, loligojn kaj aliajn marajn nutraĵojn, kiujn ili kaptas naĝante subakve.
La Imperiestra pingveno estas la plej granda pingvena specio. Plenkreska Imperiestra pingveno estas ĉ. 1,1 metrojn alta kaj pezas 30 aŭ pli da kilogramoj. La plej malgranda pingvena specio estas la Blua pingveneto (nomiĝas ankaŭ Fea Pingveno), kiu altas ĉ. 35-40 centimetrojn kaj pezas ĉ. 1 kilogramon. Ĝenerale la pli grandaj pingvenoj tenas varmon pli bone kaj tial loĝas en malvarmaj regionoj, dume malgrandaj pingvenoj troviĝas en moderaj kaj eĉ tropikaj klimatoj.
Anatomio
Pingveno taŭgas bonege por akva vivo, kaj konsideriĝas akvobirdo. Ĝiaj flugiloj funkcias nun kiel naĝiloj kaj estas ne-uzeblaj por flugi; tamen akve pingveno estas surprize rapida. Ili tenas iom da aero sub la glata plumaro, kiu funkcias por supreniro. Tiu aero ankaŭ helpas izoli la birdon en la malvarmegaj antarktikaj maroj. La plumaro de pingveno estas, kompreneble, malpli densa en tropikaj kaj moderaj klimatoj.
Ĉiu pingveno havas blankan suban flankon kaj malluman (plej ofte nigran) supran flankon. Tiu estas kamuflilo. Rigardante supren malamika rabobesto distingas nur malfacile inter blanka ventro de pingveno kaj la reflekta akva surfaco.
Subakviĝante pingveno atingas rapidecon inter 6 kaj 12 km/h, tamen estas raportoj pri rapidecoj ĝis 27 km/h. Malgranda pingveno ne kutime subakviĝas tre malsupren, tial ĝi kaptas nutraĵon proksime al la akva surfaco kaj la plimulto da subakviĝadoj nur daŭras unu ĝis du minutojn. Tamen bezonante ili ja povas subakviĝi tre malsupren kaj la granda Imperiestra pingveno estas registrita por atingi la profundecon de 267 metroj kaj restadi dum 18 minutoj.
Tere, pingveno estas mallerta. Ĝi aŭ anasiras piede aŭ glitas surventre tra la neĝo. Tamen ĝi fakte povas kuri tiel rapide aŭ pli rapide ol la plimulto da homoj. Ĝi glitas surventre por konservi energion kaj samtempe movi sin sufiĉe rapide.
Pingveno bone kapablas aŭdi. Ĝiaj okuloj estas por vidi subakve kaj ĝiaj plej gravaj iloj por trovi nutraĵon kaj eviti malamikojn. Aere ĝi estas miopa. Ĝian aŭdan sentumon oni ne jam estas esplorinta.
Genroj kaj specioj
- Aptenodito (Aptenodytes)
- Patagona aptenodito (Aptenodytes patagonicus), Reĝa pingveno
- Forster-aptenodito (Aptenodytes forsteri), Imperiestra pingveno
- Pigoscelo (Pygoscelis)
- Papua pigoscelo (Pygoscelis papua), Papua pingveno, Azena pingveno
- Adelia pigoscelo (Pygoscelis adeliae), Adeliopingveno, Adelia pingveno
- Antarkta pigoscelo (Pygoscelis antarctica), Antarkta pingveno
- Eŭdipto (Eudyptes)
- Kurtbeka eŭdipto (Eudyptes pachyrhynchus), Kurtbeka pingveno, Dikbeka pingveno
- Forta eŭdipto (Eudyptes robustus), Forta pingveno
- Sklatera eŭdipto (Eudyptes sclateri), Sklatera pingveno
- Orhara eŭdipto (Eudyptes chrysocome), Ŝtonsaltanta pingveno
- Ŝlegela eŭdipto (Eudyptes schlegeli), Ŝlegela pingveno
- Ortufa eŭdipto (Eudyptes chrysolophus), Ortufa pingveno
- Megadipto (Megadyptes)
- Antipoda megadipto (Megadyptes antipodes), Flavokula pingveno
- Eŭdipteto (Eudyptula)
- Malgranda eŭdipteto (Eudyptula minor), Blua pingveneto, Fea pingveno
- Sfenisko (Spheniscus)
- Mergiĝa sfenisko (Spheniscus demersus), Okulvitra pingveno
- Humboldt-sfenisko (Spheniscus humboldti), Humboldt-pingveno
- Magelana sfenisko (Spheniscus magellanicus), Magelana pingveno
- Petpeta sfenisko (Spheniscus mendiculus), Galapaga pingveno
La nomo
La nomo pingveno antaŭe estis uzata por alia birdo, la Granda aŭko, kiu vivadis en la norda Atlantiko, sed nun estas formortinta (la lasta paro estis mortigita en 1844). Aŭko ja iom aspektas kiel pingveno kaj vivas en media niĉo sur la norda hemisfero. Oni pensas ke pingveno devenas aŭ de la kimraj vortoj: pen (kapo) kaj gwyn (blanka), kaj aplikis por la granda aŭko, kiu havis klaran blankan makulon inter la beko kaj okulo (kvankam ĝia kapo estis nigra), aŭ devenas de insulo ĉe Novlando, nomata "Blanka kapo" pro granda blanka roko.
Konataj pingvenoj
Linus Torvalds elektis pingvenon kiel simbolon de sia operaciumo libera Linukso, sub la nomo de maskoto Tux.
Eksteraj ligiloj
- Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube
greke http://hedwigr.free.fr/FRAMES/Naamgeving_eng.html/
Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara