Aŝoko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota modifo de: en:Ashoka
RedBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota modifo de: en:Maurya Ashoka the Great
Linio 78: Linio 78:
[[de:Ashoka]]
[[de:Ashoka]]
[[el:Ασόκα]]
[[el:Ασόκα]]
[[en:Ashoka]]
[[en:Maurya Ashoka the Great]]
[[es:Aśoka]]
[[es:Aśoka]]
[[et:Ašoka]]
[[et:Ašoka]]

Kiel registrite je 12:59, 5 feb. 2012

Dosiero:Ashoka2.jpg
Moderna rekonstruo de portreto de Aŝoko

Aŝoko (sanskrite, अशोक, en la palia lingvo Asóka), (300 a. K. - 232 a. K.), estis verŝajne la plej signifa reganto en la historio de Hindujo kaj la plej glora el ĉiuj budhistaj regantoj, eĉ se la esploristoj daŭre disputas pri tio, en kia mezuro li estis budhisto.

Vivo

La imperio de la Maŭrjoj sub la regno de Aŝoko

Li estis la tria reganto el la dinastio de Maŭrjoj kaj nepo de ties fondinto, la reĝo Ĉandragupto Maŭrjo. Ĉandragupto Maŭrjo estis hinda armeestro, kiu post invadoj de Aleksandro la Granda konkeris la plimulton de la norda Hindujo kaj fondis la unuan grandan imperion en la hinda historio.

Ĉandragupta regis de ĉirkaŭ 317 a.K. ĝis ĉirkaŭ 293 a.K. Lia posteulo estis lia filo Bindusara. Al li sekvis, laŭ nuna scio en la jaro 268 a.K.,[1] lia filo Aŝoko kiel tria reganto de la dinastio Maŭrjo. Antaŭ ol Aŝoko iĝis reganto, li estis urbestro de sia patro en la urbo Taksila en la nordokcidento de la imperio.

Aŝoko unue paŝis en la spuroj de sia avo klopodante disvastigi per militaj agadoj celitaj precipe kontraŭ la kalingoj, kies imperio etendiĝis en la sudorienta parto de Hindujo. Post teruraj soldataj perdoj, li decidis ĉesi batalojn, li akceptis budhismon kaj li fariĝis ties granda subtenanto. Fonto de tio estas mematesto: roksurskribo, kiun oni pretigis kvar jarojn poste, laŭ kiu militista venko estus sensenca, grava estus nur la venko de la darmo.

Dulingva surskribo en la greka kaj la aramea de la reĝo Aŝoko, Kandaharo (Shar-i-kuna); iam en la muzeo de Kabul, nuntempe detruita. Traduko ĉiapude.
Citaĵo
 Dek jaroj (da regado) kompletiĝis, la reĝo Pijodaso (Aŝoko) konatigis la (doktrino de) pieco (εὐσέβεια, Eusebeia) al homoj; kaj de tiu momento li igis homojn pli piaj kaj ĉio disvastiĝas tra la tuta mondo. Kaj la reĝo sindetenas de (mortigo) de vivuloj, kaj aliaj homoj, kaj tiuj, kiuj (estas) ĉasistoj kaj fiŝkaptistoj de la reĝo forlasis ĉasadon. Kaj se iuj estis malsobraj, ili forlasis sian malsobrecon tiom, kiom ili povis; kaj obeante siajn patron kaj patrinon kaj pliaĝulojn, kontraŭe al pasinteco, ankaŭ en estonteco agos tiel ĉiuokaze, ili vivos pli bone kaj feliĉe. 
— Teksto tradukita el la angla laŭ G.P. Carratelli[2] Ten years (of reign) having been completed, King Piodasses (Ashoka) made known (the doctrine of) Piety (εὐσέβεια, Eusebeia) to men; and from this moment he has made men more pious, and everything thrives throughout the whole world. And the king abstains from (killing) living beings, and other men and those who (are) huntsmen and fishermen of the king have desisted from hunting. And if some (were) intemperate, they have ceased from their intemperance as was in their power; and obedient to their father and mother and to the elders, in opposition to the past also in the future, by so acting on every occasion, they will live better and more happily."

Tiel li komencis kvardekjaran regadon de paco kaj feliĉo. Pro lia merito budhismo disvastiĝis el la norda Hindujo ankaŭ en la ceterajn landojn, precipe sur Sri-Lankon.

Spuroj restantaj

En la ruinoj de Kalinga, kavernoj malfermiĝas en la rokoj. Dum jarcentoj vivis tie budhistaj kaj ĵainaj monaĥoj solaj fore de homaj iluzioj. Proksime al la batalkampo pagodo blanka kaj ronda superrigardas la horizonton. Tiel fore kiel portas la vido videblas verdaj kampoj ĉirkaŭ tiu templo dediĉita al paco. Senmovaj leonoj gardostaras ĉe la enirejo kaj sur la domo de la konstruaĵo staras pluraj paroj kun la brakoj etenditaj ĉielen, kiel konektitaj al la kosmo.

La fonot de la plimulto de niaj scioj pri Aŝoko devenas de la multaj surskribaĵoj, kiujn li gravurigis sur kolonojn kaj rokojn en sia tuta imperio, ĉefe en la lingvo māgadhī (prakrito) en la skribo brāhmī (kaj foje en literoj de la alfabeto kharoṣṭhī), sed ankaŭ en la greka kaj la aramea.

Tiuj surskribaĵoj estas la unuaj atestoj skribaj de la hinda lingvo, kaj tiu skribo naskis ĉiujn aliajn duonsilabarojn troveblajn nun en Hindujo (kiel la nagaria), sed ankaŭ helpis la disvastiĝon de budhisma etiko kaj kuraĝigis al senperforto, akcepto de la doktrino de la darmo, devo kaj justa konduto. Noteblas ankaŭ la gravo donita al prakrito, kaj ne al nobela kaj literara lingvo, la Sanskrito, kio evidentigas la celon esti komprenata de la popolo.

Aŝoko pligrandiĝis la ĉefurbon Pāṭaliputra - la nuna Patnao - kaj konstruigis tie palacon en persa stilo. Li kunigis la konsilion de Pataliputra, la 3-an budhisman konsilion en 253 a.K.243 a.K.).

Ĝis la brita koloniado, ĉirkaŭ 2.000 jarojn poste, neniam ekzistis tiel granda parto unuiĝinta sub ununura registaro en la hinda subkontinento.

La kapiteloj de la kolonoj de Aŝoko, nomataj lāt, estas nuntempe unu el la simboloj de la hinda respubliko.

Dekretoj

Jen ekzemplo de du dekretoj de Aŝoko:

Citaĵo
 Antaŭe en la kuirejoj de la reĝo Pijadasi (alia nomo de Aŝoko), la amato de la dioj, centoj da miloj da bestoj estis ĉiutage mortigitaj por la viando. Ekde nun nur tri bestoj estos mortigitaj, du pavoj kaj unu cervo, kaj la cervo ne regulo. En estonteco eĉ tiuj tri bestoj ne plu estos mortigitaj. 
— Traduko laŭ la franca vikipedio: Autrefois dans les cuisines du roi Piyadassi (autre nom d'Ashoka), le Bien-aimé des Dieux, des centaines de milliers d'animaux étaient tués quotidiennement pour leur viande. Dorénavant, [?], seulement trois animaux seront tués, deŭ paons et un cerf et le cerf pas de façon régulière. Même ces trois animaux ne le seront plus dans l'avenir.
Citaĵo
 Ĉie en la imperio de la amato de la dioj, la reĝo Pijadasi, kaj eĉ en la reĝlandoj ĉe ĝiaj limoj, kiel tiuj de Chola, Pandja, Satjaputra, Keralaputra kaj ankaŭ en tiu de Srilanko kaj tiu de la greka reĝo nomata Antioĥo kaj en tiuj de la reĝoj najbaraj de Antioĥo, ĉie la du helpoj de la amato de la dioj, la reĝo Pijadasi estas liverataj. Ili konsistas el medicina kuracado por homoj kaj atento por la bestoj. La kuracplantoj, tiel gravaj al la homoj kaj la bestoj estas alportataj kaj plantataj ĉien, kie ili ne kreskas nature; sammaniere radikoj kaj fruktoj estas aportataj kaj plantataj ĉien, kie ili ne kreskas nature. Putoj estas elfosataj laŭ la vojoj kaj arboj plantataj por la bieno de la homoj kaj la bestoj. 
— Traduko laŭ la franca vikipedio: Partout dans l'empire du Bien-aimé des Dieŭ, le roi Piyadassi et même dans les royaumes à ses frontières, comme ceŭ des Chola, Pândya, Satyapoutra, Kéralapoutra aussi bien que dans celui de Ceylan]] et du roi grec nommé Antiochos et dans ceŭ des rois qui sont voisins d'Antiochos, partout les deŭ assistances du Bien-aimé des Dieŭ, le roi Piyadassi, sont fournis. Celles-ci consistent en soins médicaux pour les hommes et en attention pour les animaux. Les herbes médicinales si utiles pour l'homme ou pour la bête, sont apportées et plantées partout où elles ne poussent pas naturellement ; de la même façon, racines et fruits sont apportés et plantés partout où ils ne poussent pas naturellement. Des puits sont creusés le long de routes et des arbres plantés pour le bien des hommes et des bêtes.

Referencoj

  1. Pri datigo de la ekregado de Aŝoko vidu ĉe Hajime Nakamura: A Glimpse into the Problem of the Date of the Buddha. En: Heinz Bechert (eld.): The Dating of the Historical Buddha, vol. 1, Göttingen 1991, p. 296-299; Kenneth R. Norman: Observations on the Dates of the Jina and the Buddha. En: Heinz Bechert (eld.): The Dating of the Historical Buddha, vol. 1, Göttingen 1991, p. 300-312, ĉi tie: 300; Pierre H. L. Eggermont: The Year of Buddha's Mahaparinirvana. En: Heinz Bechert (eld.): The Dating of the Historical Buddha, vol. 1, Göttingen 1991, p. 237-251, ĉi tie: 242f.
  2. http://www.afghanan.net/afghanistan/mauryans.htm

Bibliografio

  • Hermann Kulke, Dietmar Rothermund: Geschichte Indiens (Historio de Hindujo). Beck, München 2006.
  • John S. Strong: The Legend of King Asoka. A Study and Translation of the Asokavadana (La legendo de la reĝo Aŝoko. Esploro kaj traduko de la Asokavadana). 1948.
  • Harry Falk: Asokan Sites and Artefacts - A Source-book with Bibliography (Aŝokaj trovejoj kaj trovaĵoj - Fontolibro kun bibliografio). Eld. Philipp von Zabern, Mainz 2006, ISBN 978-3-8053-3712-0
  • Romila Thapar, The Penguin history of early India: from the origins to AD 1300, 2003, eld. Penguin Books, Londono, ISBN 978-0-14-028826-1
  • Romila Thapar, Aśoka and the decline of the Mauryas: with a new afterword, bibliography, and index, 1997, eld. Oxford University Press, Delhi, ISBN 978-0-19-564445-6

Eksteraj ligiloj