Osta medolo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Vagobot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: th:ไขกระดูก
FoxBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota aldono de: ga:Smior
Linio 51: Linio 51:
[[fi:Luuydin]]
[[fi:Luuydin]]
[[fr:Moelle osseuse]]
[[fr:Moelle osseuse]]
[[ga:Smior]]
[[gl:Medula ósea]]
[[gl:Medula ósea]]
[[he:מח עצם]]
[[he:מח עצם]]

Kiel registrite je 14:02, 5 feb. 2012

Ilustraĵo de ĉeloj en ostmedolo

La osta medolo (latine medulla ossium) estas ekde la fino de la kvara embriomonato (la komenciĝo de la medola fazo) la plej grava sangogenera organo de la homo. Ĝi plenigas la kavojn de la ostoj (medolkavon kaj kavaĵojn de la spongiozo) kaj ne miksendas kun la mjelospina medolo (latine medulla spinalis). En la osta medolo formiĝas preskaŭ ĉiuj specoj de sangoĉeloj de la homo.

Je la novnaskito, sangogenera osta medolo troviĝas en la medolkavoj de preskaŭ ĉiuj ostoj, dum je la plenkreskulo ĝi troviĝas nur ankoraŭ en la sternumo (brustosto), la ripoj, en la kraniosto, la klavikloj, la vertebrostoj, en la pelvo kaj en la trunkoproksimaj finaĵoj de la humeroj kaj femurostoj.

biopsio de ostmedolo

Meznombre plenkreskulo posedas proksimume 2600 g da ostmedolo, kiu korespondas al 4,6 % de la korpopezo aŭ al la pezo de la hepato. Proksimume la duono de tiu maso konsistas el ruĝa ostmedolo, la resto precipe el grasmedolo. En la ostmedolo troviĝas proksimume 10 % de la tuta sango de la korpo.