Amoniako: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
HRoestBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota aldono de: su:Amonia
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: be-x-old:Аміяк
Linio 30: Linio 30:
[[ar:أمونياك]]
[[ar:أمونياك]]
[[be:Аміяк]]
[[be:Аміяк]]
[[be-x-old:Аміяк]]
[[bg:Амоняк]]
[[bg:Амоняк]]
[[bs:Amonijak]]
[[bs:Amonijak]]

Kiel registrite je 20:21, 5 feb. 2012

Amoniako (NH3) estas senkolora, pikodora gaso, plej simpla kombinaĵo de nitrogeno kaj hidrogeno. Ĝi estas bazmaterialo por multaj N-kombinaĵoj. Ĝin produktis unuafoje Joseph Priestley en 1774, la konsiston difinis Claude-Louis Berthollet en 1785.

La amoniako tre bone solviĝas en akvo, dume estiĝas lesiva solvaĵo, amoniaka hidroksido. En akva solvaĵo, ĝi estas pli reakciema kaj reagas kun multaj materialoj. La amoniako estas facile fluidigebla en ĉambra temperaturo, per granda premo, je –33°C. Dum ties vaporado fortiras energion de la medio (1377 ĵulo je gramo), pro tio oni uzas ĝin en glaciŝrankoj kaj aerreguliloj kiel malvarmigaĵon.

La industria amoniak-produktado okazas grandparte per la Haber–Bosch-sintezo el elementoj. Krom tio estiĝas amoniako eĉ kiel kromprodukto de la koakso-produktado.

Uzado

Oni uzas la amonion plej ofte kiel kemian sterkon. Oni uzas ĝin kiel fluidigitan gason direkte en la grundon aŭ en formoj de amonia nitrato, amonia fosfato aŭ aliaj amoniaj saloj.

En la tekstilindustrio, oni uzas ĝin por produkto de sintezaj fibroj, ekz. nilonorajono, kolorigado kaj sengrasigo de kotono, lano aŭ silko. Krom tio oni uzas ĝin iel katalizatoron dum produktado de bakelito kaj aliaj sintezaj rezinoj. Pli gravas, ke la amoniako neŭtraligas la acidajn kromproduktojn dum la naftorafinado. Ĝi malhelpas la koaguliĝon de la kruda latekso dum la gumproduktado.

La amoniako estas bazmaterialo ankaŭ por la sodoproduktado de Solvay kaj la azotacida produktado de Ostwald.

Ĝi estas uzata en diversaj metalurgiaj metodoj, ĉar la nitridigo de la alojitaj lamenoj fortigas la surfacan durecon.

Ĉar ĝi estas facile liverebla kaj malkombinebla, oni uzas ĝin por veldado kiel fonton por atoma oksigeno.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Link FA Ŝablono:LigoElstara

Ŝablono:LigoElstara