Penda betulo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ripchip Bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ja:シルバーバーチ
improper link to a Japanese article of a spirit of the same name
Linio 84: Linio 84:
[[is:Vörtubirki]]
[[is:Vörtubirki]]
[[it:Betula pendula]]
[[it:Betula pendula]]
[[ja:シルバーバーチ]]
[[koi:Betula pendula]]
[[koi:Betula pendula]]
[[lt:Karpotasis beržas]]
[[lt:Karpotasis beržas]]

Kiel registrite je 09:29, 21 feb. 2012

Ŝablono:Taksonomio korektita Penda betulo ( Betula pendula ) estas en Eŭropo larĝe disvastiĝita betulo, kvamkam en Suda Eŭropo ĝi nur troveblas je altaj altitudoj. La arealo de tiu ĉi palearkta specio etendiĝas en sudokcidenta Azio en la montaroj de norda Turkujo kaj Kaŭkazio. La tre parencaj orientazia betulo ( Betula platyphylla ) kaj centrazia betulo ( Betula szechuanica ) ankaŭ estas konsiderataj kiel varioj de penda betulo far iuj botanikistoj kiuj nomas ilin respektive B. pendula var. platyphylla kaj B. pendula var. szechuanica [1][2][3].

Priskribo

Folio.
Arboŝelo.

Ĝi estas mezgranda falfolia arbo, tipe atingante altecon de 15–25 m ( escepte ĝis 39 m[4]), kun svelta trunko. Kutime la diametro estas malpli ol 40 cm, escepte ĝis 1 m. La arbokrono konsistas el kurbitaj branĉoj kaj pendiĝemaj branĉetoj. La arboŝelo estas blanka, ofte kun nigraj rombaj signoj aŭ pli grandaj makuloj, speciale je la bazo. La ŝosoj estas malglataj kun veruketoj, senharaj, kaj la folietoj longas 3–7 cm, estas triangulaj kun larĝa bazo kaj akra pinto, kaj kun krude duoble segildentaj randoj. La floroj estas vente-polenigitaj amentoj, aperintaj antaŭ la folioj fru-printempe, la etaj (1–2 mm) flugilitaj semoj maturiĝantaj malfru-somere je pendiĝemaj, cilindraj amentoj kiuj longas 2–4 cm kaj larĝas 7 mm [3][5].

Ĝi diferencas de la parenca lanuga betulo ( B. pubescens ), la alia komuna eŭropa betulo, pri havante senharajn, verukecajn ŝosojn ( harkovritajn kaj senverukajn ĉe lanuga betulo ), pli triangulajn foliojn kun duobla segildenteco je la foliorandoj ( pli ovalajn kaj kun simpla segildenteco ĉe lanuga betulo ), kaj pli blankan arboŝelon ofte kun dissemitaj nigraj sulkoj ( pli grizan, malpli sulkigitan ĉe lanuga betulo ). Ĝi ankaŭ citologie diferencas, penda betulo estante diploida ( kun du aroj de kromosomoj ), dum lanuga betulo estas tetraploida ( kun kvar aroj de kromozomoj ). Hibridoj inter la du specioj estas registritaj, sed estas tre maloftaj, kaj estante triploidaj, estas malfertilaj [3]. La du specioj diferencas pri biotopaj postuloj. Penda betulo ĉefe troviĝas sur sekaj, sablaj grundoj, kaj lanuga betulo estas pli komuna sur humidaj, malbone drenitaj lokoj kiel argilaj grundoj kaj torfejoj. Penda betulo ankaŭ postulas iomete pli da somera varmo ol lanuga betulo, kiu estas signifa en la pli malvarmetaj partoj de Eŭropo. Multaj nordamerikaj tekstoj konsideras la du speciojn kiel nur unu, sed en Eŭropo oni ne tion faras [3][5].

Penda betulo komune kunvegetas kun la mikoriza fungo muŝoamanito ( Amanita muscaria ) en simbioza rilato. Tiu speciale okazas sur acidaj aŭ nutriente malriĉaj grundoj. Aliaj mikorizaj societanoj inkluzivas betulan boleton ( Leccinum scabrum ) kaj kantarelon ( Cantharellus cibarius ). Maljunaj arboj ofte estas mortigitaj per la fungo Piptoporus betulinus, kaj la branĉoj ofte havas sorĉistin-balailojn kiuj estas kaŭzitaj de la fungo Taphrina betulina [5].

Kultivado kaj uzado

Betula pendula 'Laciniata'

Penda betulo ofte estas plantita kiel ĝardena kaj ornama arbo, kultivata por sia blanka ŝelo kaj gracie pendiĝemaj ŝosoj, eĉ en lokoj kiuj estas pli varmaj ol la optimumo, kiel Los-Anĝeleso kaj Sidnejo. En Skandinavujo kaj aliaj regionoj de norda Eŭropo, ĝi estas forste kultivata. Kelkfoje ĝi estas uzata kiel pionira kaj nutristin-arbo aliloke.

Ĝi estas naturalizita kaj loke invada en partoj de Kanado [6]. Betulaj faskoj estas uzataj por obstakla vetkuro, kaj la sevo estas transformebla en "vinon". Historie, la ŝelo estis uzata por tanado [7].

Sukcesa betulo-kultivado postulas klimaton kiu estas sufiĉe malvarmeta por minimume okaza vintra neĝado. Tial ili havas neprofundan radiksistemon, eble ili bezonas akvosuplementon dum trosekecoj. Ili optimume vegetas en profundaj, bone drenitaj grundoj [8].

Kulturvarioj

  • 'Carelica' estas nomata "krispa betulo" en Suomujo; "krispa" referencas al lignoteksturo[9].
  • 'Laciniata' ( komune misidentigita kiel 'Darlecarlica' ) havas profunde entranĉitajn foliojn kaj pendiĝemajn branĉojn.
  • 'Purpurea' havas malhele purpurajn foliojn.
  • 'Tristis' havas rektan trunkon kun pendiĝemaj branĉetoj.
  • 'Youngii' havas densan, branĉet-pendiĝema kreskaĵon sen centra ŝoso, bezonante greftado sur tigo de ordinara penda betulo.

Kemio

La ekstera parto de la arboŝelo entenas ĝis 20% da betulino. La ĉefaj komponantoj en la volatila oleo de la burĝonoj estas α-kopaeneo (~10%), germakreneo D (~15%) kaj δ-kadineneo (~13%) [10].

Sinonimoj

Sinonimoj inkluzivas Betula pendula var. carelica (Merckl.) Hämet-Ahti, B. pendula var. laciniata (Wahlenb.) Tidestr., B. pendula var. lapponica (Lindq.) Hämet-Ahti, B. aetnensis Raf., B. montana V.N.Vassil, B. talassica Poljakov, B. verrucosa Ehrh., B. verrucosa var. lapponica Lindq., kaj B. fontqueri Rothm [11][12]. La nuligita nomo Betula alba L. ankaŭ parte aplikis al B. pendula, kvankam ankaŭ al B. pubescens [13].

Kultura signifo

Penda betulo estas la nacia arbo de Suomujo. Okaze oni uzas foliajn, aromajn branĉetojn de penda betulo por afable frapiĝi en saŭno. La branĉetoj estas nomataj vihtavasta. Tiu havas rilaksiganta efiko por la muskoloj.

Lando de la Arĝenta Betulo estas tradicia kanada popolkanto, kvankam la koncerna betulo estas fakte diferenca specio, papero-betulo ( Betula papyrifera ).

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Flora Europaea: Betula pendula
  2. Hunt, D., ed. (1993). Betula. Proceedings of the IDS Betula Symposium 2–4 October 1992. International Dendrology Society ISBN 0-9504544-5-1.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Rushforth, K. (1999). Trees of Britain and Europe. HarperCollins ISBN 0-00-220013-9.
  4. Väre H., Kiuru H., Suomen puut ja pensaat (Trees and shrubs of Finland), Metsäkustannus Oy, 2006.
  5. 5,0 5,1 5,2 Trees for Life Species Profile: Birch
  6. Environment Canada: Minor Invasive Aliens
  7. British-trees.com
  8. Botanicas' Trees & Shrubs, Random House, Sydney, 2005
  9. Finnish Curly Birch Society
  10. Essential Oil of Betula pendula Roth. Buds. Alirita 2009-03-17.
  11. Den virtuella floran
  12. Govaerts, R., & Frodin, D. G. (1998). World Checklist and Bibliography of Fagales. ISBN 1900347466 online search
  13. (1996) “Proposal to reject the name Betula alba (Betulaceae)”, Taxon 45, p. 697–698.