Efialto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: bg:Ефиалт
e Josef Hron movis paĝon Efialtes al Efialto: En kelkaj paĝoj aperas proponata esperanta formo de la nomo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:49, 25 feb. 2012

Efialtes aŭ Ephialtes aŭ Efialto (mortis en 461 a.K.) estis gvidanto de la atenaj radikalaj demokratoj en la 460-aj jaroj. Liaj reformoj antaŭpreparis la larĝiĝon de la atena demokratio. Li starpunktis kontraŭ Sparto, elstaris por defendo de la potenco de la publiko, tiel li baldaŭ konfliktis kun la Sparto-amika politikisto, Kimon, kiun apogis la aristoktratoj.

Oni elektis Efialton en 465 gvidanto de la armeo, sed li ne sukceis obstakli en 462, ke oni sendu atenan armean taĉmenton - kun gvido de Kimon - por subpremi la ribelon de la spartaj helotoj. La spartanoj rifuzis helpon de la tiensenditaj atenaja taĉmentoj. La indignanta atena publiko staris apud Efialton kiu sukcesis atingi en 462–461, ke oni forprenis la politikan potencon de la areiopagos, juĝistaro de la aristokratoj. Oni firmigis potencon de la popola asembleo (ekklesia), la konsilio (bule) kaj la juĝistaroj.

La kontraŭstaro al la reformoj kondukis al murdo de Efialto, sed liaj atingoj pluvivis.