Kalevala: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: be:Калевала
MystBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: be-x-old:Калевала
Linio 34: Linio 34:
{{LigoElstara|de}}
{{LigoElstara|de}}
{{LigoElstara|nl}}
{{LigoElstara|nl}}

[[vep:Kalevala]]


[[ar:كاليفالا]]
[[ar:كاليفالا]]
[[be:Калевала]]
[[be:Калевала]]
[[be-x-old:Калевала]]
[[bg:Калевала]]
[[bg:Калевала]]
[[ca:Kalevala]]
[[ca:Kalevala]]
Linio 87: Linio 86:
[[tr:Kalevala]]
[[tr:Kalevala]]
[[uk:Калевала]]
[[uk:Калевала]]
[[vep:Kalevala]]
[[zh:卡勒瓦拉]]
[[zh:卡勒瓦拉]]

Kiel registrite je 22:43, 29 feb. 2012

Väinämöinen (la blankbarbulo) defendas sian boaton kontraŭ la virinaĉoj.

Kalevala ([KAlevala] finne: "Lando de herooj") estas epopea poemo kiun kompilis Elias Lönnrot en la 19-a jarcento, el finnaj folkloraj fontoj. Ĝi estas la popola eposo de Finnlando kaj Karelio. Ĝi estas ofte nomata la finna nacia epopeo kaj estas unu el la plej gravaj verkoj el la finna literaturo. Laŭ multaj, ĝi inspiris la naciismon kiu kondukis al finna sendependeco de Rusio en 1917.

Lönnrot estis kuracisto, sed pasie interesiĝis pri la tradiciaj buŝaj rakontoj de lia hejmlando Finnlando, kaj pro tio li vojaĝis multe por akiri novajn fontojn. Li amasigis la plejmulton el la poemoj el la regiono Karelio (Karelia) kaj kredis ke la poemoj kiujn li kunigis estas eroj el iama senpaŭza epopeo. Li eldonis la unuan Kalevala, la "malnova" Kalevala, en du volumenoj inter 1835 kaj 1836. La malnova Kalevala konsistas el 32 poemoj kiujn komencis kunigi Lönnrot en 1829, kaj kiujn li redaktis kaj plivastigis per la propraj ligaj verkaĵoj por krei daŭran rakonton.

Lönnrot daŭre kunigis novajn poemojn, kiujn li unuigis kun la malnova Kalevala por krei duan eldonon, eldonita in 1849. Tiu ĉi "nova" Kalevala enhavas 50 poemojn kaj estas la akceptata norma teksto hodiaŭ legata.

Rakonto

La ĉefa rolulo el la Kalevala estas Väinämöinen, ŝamana heroo kiu kapablas kanti magie. Lin naskis la Virgulino de la Aero, kaj li helpis krei la teron. Multaj el liaj vojaĝoj similas al ŝamanaj vojaĝoj, precipe kiam li vizitas la stomakon de la tergiganto Antero Vipunen por trovi la ĝustajn vortojn por krei boaton. Li ludas kantelon (kantele), finna kordinstrumento ludata kiel citro. Unu el liaj kanteloj estas farita el la maksela osto de giganta ezoko. Li neniam trovas edzinon (unu el liaj virinoj anstataŭe dronas sin) kaj ŝtelas de la norda popolo la magian muelejon Sampo.

Aliaj roluloj, kelkaj el kiuj havas proprajn ĉapitrojn, estas Seppo Ilmarinen, heroa ferprilaboristo, kiu kreas la ĉielan kupolon, la Sampo-on, kaj pli; La Virinaĉo de la Nordo, ŝamana matriarko de popolo rivala al tiu el la Kalevala, kiu foje tiras la sunon kaj lunon el la ĉielo; Joukahainen, la juna rivalo de Väinämöinen, kiu donas sian fratinon al li kiam tiu unua malgajnas en kantkonkurso; la venĝema, sindetrua Kullervo, naskita kiel sklavo, kiu freneziĝas kaj poste mortigas sin; kaj la bela sed aroganta Lemminkäinen, kies patrino devas tiri lian kadavron el la Rivero de Morto kiu fluas tra Tuonela kaj revivigi lin, simile al la mito de Osiris.

Iuj el la ĉapitroj priskribas antikvajn mitojn pri la kreado de la Tero, longan geedziĝan ceremonion, kaj la ĝustajn vortojn por kuracado, aŭ prilaborado de ligno aŭ metalo.

Kalevala en arto

Kalevala poste forte tuŝis arton en Finnlando, kaj inspiris i.a. la komponiston Jean Sibelius, la modernan poeton Paavo Haavikko, la pentriston Akseli Gallen-Kallela, la esperantan poeton Kálmán Kalocsay kaj multajn aliajn. Kaj ekster Finnlando, J.R.R. Tolkien diris ke Kalevala estis unu el liaj fontoj kiam li verkis Silmarilionon (The Silmarillion). Ĝi ankaŭ iĝis fonto por fantast-novelo "The Wall of Serpents" (La Serpenta Muro) de la usonaj verkistoj L. Sprague De Camp kaj Fletcher Pratt, kaj de pluraj sciencfikciaj romanoj de la finn-usona Emil Petaja.

Kalevala ekzistas ankaŭ en bela Esperanta traduko de Johan Edvard Leppäkoski, eldonita en 1964 en la serio Oriento-Okcidento, kun dua eldono en 1985 por festi la 150-jaran jubileon de la malnova Kalevala.

Vidu ankaŭ : Kalevipoeg, estona epopeo.

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara