Pjongjango: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.7.2+) (robota modifo de: sq:Pjongian |
MystBot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.1) (robota modifo de: ps:پيونګيانګ |
||
Linio 280: | Linio 280: | ||
[[pms:Pyongyang]] |
[[pms:Pyongyang]] |
||
[[pnb:پیانگ یانگ]] |
[[pnb:پیانگ یانگ]] |
||
[[ps: |
[[ps:پيونګيانګ]] |
||
[[pt:Pyongyang]] |
[[pt:Pyongyang]] |
||
[[ro:Phenian]] |
[[ro:Phenian]] |
Kiel registrite je 11:35, 3 mar. 2012
Pjongjango (Heijo) | |
koree: 평양, hangeŭlo: 평양직할시, Laŭ McCune-Reischauer: P'yŏngyang Chikhalsi, Reviziita transskribo: Pyeongyang Jikhalsi | |
urbo | |
Vido al Pjongjango
| |
Oficiala nomo: 평양 | |
Lando | Nord-Koreio |
---|---|
Duoninsulo | Koreio |
Transporto | - |
- flughaveno | Flughaveno Sunan |
- metroo | Pjongjanga metroo |
- tramtransporto | Tramtransporto en Pjongjango |
Memorindaĵoj | Triumfa Arko, Statuo de Ĉollima |
Konstruaĵoj | Hotelo Ryugyong, Ĵuĉe-turo |
Rivero | Taedong |
Situo | Pjongjango |
- alteco | 27 m s. m. |
- koordinatoj | 39° 01′ 10″ N 125° 44′ 17″ O / 39.01944 °N, 125.73806 °O (mapo) |
Areo | 3 194,0 km² (319 400 ha) |
Loĝantaro | 3 255 388 (2008) |
Denseco | 1 019,22 loĝ./km² |
Fondo | -2333 |
Horzono | UTC (UTC+9) |
Situo enkadre de Nord-Koreio
| |
Situo enkadre de Azio
| |
Vikimedia Komunejo: 평양직할시 | |
Pjongjango (en korea skribsistemo 평양) estas la ĉefurbo de la Korea Popoldemokratia Respubliko, nomata ankaŭ Nord-Koreio. En Pjongjango loĝas ĉ. 3 milionoj da homoj, sed precizan nombron korea registaro ne diskonigas.
Historio
Laŭ konata legendo Pjongjango estis fondita en 2333 antaŭ Kristo. En la 5-a kaj 6-a jarcentoj ĝi estis ĉefurbo de negranda feŭda ŝtato Kogurio (Goguryeo). Poste ĝi neniam estis ŝtata centro, nur provinca ĉefurbo.
En 1945 finiĝis epoko de japana rego en Koreio, Pjongjango estis liberigita fare de sovetiaj trupoj kaj lokaj koreaj taĉmentoj. Ĝi estis provizora sidejo de la tut-korea registaro (celinta translokiĝon al Seulo). Tamen pro komenciĝinta malvarma milito tuteca Korea Popol-Demokratia Respubliko neniam realiĝis, en la sudo de la lando formiĝis alia reĝimo — kaj la du partoj de la lando ne povis repaciĝi, fininte en tiel nomata Korea milito. Dum la korea milito por nelonga tempo Pjongjango estis regata de sud-koreiaj trupoj (fakte unuiĝintaj fortoj de Sud-Koreio, Usono, Turkio kaj multaj aliaj landoj sub mandato de UN). Dum la milito la urbo estis komplete detruita (ankaŭ per totala bombado).
Rekonstruita post la milito kun helpo de socialismaj landoj Pjongjango iĝis unu el la plej belaj urboj de la regiono, kun larĝaj stratoj, imponaj monumentoj kaj belaj ripozlokoj.
Kvartaloj
Estas 19 kvartaloj en pjongjango.
- Chung-guyŏk (중구역; 中區域)
- P'yŏngch'ŏn-guyŏk (평천구역; 平川區域)
- Pot'onggang-guyŏk (보통강구역; 普通江區域)
- Moranbong-guyŏk (모란봉구역; 牡丹峰區域)
- Sŏsŏng-guyŏk (서성구역; 西城區域)
- Sŏn'gyo-guyŏk (선교구역; 船橋區域)
- Tongdaewŏn-guyŏk (동대원구역; 東大院區域)
- Taedonggang-guyŏk (대동강구역; 大同江區域)
- Sadong-guyŏk (사동구역; 寺洞區域)
- Taesŏng-guyŏk (대성구역; 大城區域)
- Man'gyŏngdae-guyŏk (만경대구역; 萬景台區域)
- Hyŏngjesan-guyŏk (형제산구역; 兄弟山區域)
- Ryongsŏng-guyŏk (룡성구역; 龍城區域)
- Samsŏk-guyŏk (삼석구역; 三石區域)
- Sŭngho-guyŏk (승호구역; 勝湖區域)
- Ryŏkp'o-guyŏk (력포구역; 力浦區域)
- Rakrang-guyŏk (락랑구역; 樂浪區域)
- Sunan-guyŏk (순안구역; 順安區域)
- Ŭnjŏng-guyŏk (은정구역; 恩情區域)
Distriktoj
estas 4 distriktoj en pjongjango.
- Kangnam-gun (강남군; 江南郡)
- Chunghwa-gun (중화군; 中和郡)
- Sangwŏn-gun (상원군; 祥原郡)
- Kangdong-gun (강동군; 江東郡)
Fremdaj amaskomunikiloj raportis en 2010. Kangnam-gun, Chunghwa-gun, Sangwŏn-gun, kaj Sŭngho-guyŏk jam translokita al najbara provinco Nord-Hŭanghae.
Monda heredaĵo de Unesko
Vidindaj Lokoj
-
Triumfa Arko de Pjongjango
-
Kumsusana Rememora Palaco, maŭzoleo de Kim Il-sung
-
Ĵuĉe-turo
-
Arirang-Festivalo en Stadiono Rungrado unuamaja
-
Tombo de reĝo Dongmyeong
-
Hotelo Ryugyong
-
Bronza statuo de Ĉollima
-
Mangyongdae, naskiĝ-loko de Kim Il-sung