Esperantistoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aibot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: be:Эсперантыст
Linio 23: Linio 23:
[[Kategorio:Esperanto-movado]]
[[Kategorio:Esperanto-movado]]


[[be:Эсперантыст]]
[[cs:Esperantista]]
[[cs:Esperantista]]
[[cv:Эсперантçă]]
[[cv:Эсперантçă]]

Kiel registrite je 23:18, 8 mar. 2012

Esperantisto estas nomo por personoj, kiuj parolas Esperanton. Laŭ la Bulonja Deklaracio 'esperantisto' estas nomata "ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendata, sed ne deviga" (1905; § 5).

Kelkaj parolantoj de Esperanto ne ŝatas la terminon Esperantisto. Ili argumentas, ke laŭ la vortaroj '-isto' estas persono, kiu aŭ profesie faras ion aŭ ideologie ligiĝas al iu afero; en la kazo de homo, kiu parolas Esperanton, kutime ne temas pri unu el tiuj signifoj - la tempoj, en kiuj oni parolis pri Esperantismo, jam pasis. Krome ili atentigas, ke sciante la anglan aŭ hispanan oni ne jam fariĝas 'anglisto' aŭ 'hispanisto' - do estas eĉ konfuze nomi iun 'Esperantisto', se tiu nur scias kaj uzas Esperanton, sed ne studis ĝin. La samaj problemoj ekzistas ankaŭ en la naciaj lingvoj, kie ekzistas vortoj similaj al 'anglisto' unuflanke kaj 'naciisto' aliflanke; tial kelkaj homoj en la informado preferas la nocion 'E-parolanto' aŭ 'Esperanto-parolanto', kiu same kiel 'ital-parolanto' informas nur pri la kapablo paroli la lingvon. Krome kelkfoje oni uzas esperantano, esperantulo kaj esperanto (minuskle).

Eblas alternative kompari la terminon 'esperantisto' kun 'latinisto'. Tiel ĝi signifas personon, kies aparta intereso estas studi kaj uzi tiun lingvon, negepatran al si.

Al kelkaj parolantoj de Esperanto, la difino de Bulonjo estis kontraste nesufiĉa; Julio Baghy deklaris: esti esperantisto signifas ne nur lingvoscion. Ĝi estas destino. Misio. Sopiro al pli bona mondo. Vera esperantisto ne fariĝas, sed naskiĝas, kaj li estas esperantisto jam antaŭ ol li lernis la lingvon.

La Esperantisto

La unua esperantolingva gazeto nomiĝis "La Esperantisto".



Esperantistoj ĉirkaŭ la mondo

Esperantistoj laŭ la nacieco albanaj - anglaj - argentinaj - aŭstraj - aŭstraliaj - belgaj -belorusaj- bosnaj - brazilaj - britaj - bulgaraj - ĉeĥaj - ĉinaj - danaj - estonaj - finnaj - frisaj - francaj - germanaj - hebreaj - hispanaj - hungaraj - irakaj - iranaj - irlandaj - islandaj - israelaj - italaj - japanaj - jugoslavaj - kanadaj - katalunaj - kartvelaj - kimraj - kirgizaj - kolombiaj - koreaj - kostarikaj - kroataj - litovaj - makedonaj - meksikaj- mongolaj - nederlandaj - norvegaj - okcitanaj - persaj - polaj - portugalaj - rumanaj - rusaj - slovakaj - slovenaj - serbaj - serbokroataj - sudafrikaj - svahilaj - svedaj - svisaj - tanzaniaj - turkaj - ukrainaj - urduaj - usonaj - uzbekaj - vjetnamaj