Auguste Broise: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 5: Linio 5:
Broise estis fervora verkinto de teknikaj vortaroj kaj nelacigebla kunlaboranto en la esperantista laborrondo terminologia. Ĉiam klopodante pliriĉigi la teknikan vortotrezoron, li distingiĝis pro sia agemo, sagaco kaj kritikemo. Pro tio li estis bonega kontrolanto de terminaraj malnetoj.

La anonima vortareto [[eŭska lingvo|eŭska]] (vaska) - Esperanto kun ĉ. 2000 radikoj, kiun la Esperanto-Muzeo en Vieno pro dediĉo atribuas al li, ĝis hodiaŭ restis la sola tiuspeca. Ĉu la atribuo tamen estas ĝusta, restas konfirminda. Broise ankaŭ estis kunlaboranto por [[Plena Ilustrita Vortaro]] (1970) en la fako "konstruteknikoj".
La anonima vortareto [[eŭska lingvo|eŭska]] (vaska) - Esperanto kun ĉ. 2000 radikoj, kiun la [[Internacia Esperanto-Muzeo]] en Vieno pro dediĉo atribuas al li, ĝis hodiaŭ restis la sola tiuspeca. Ĉu la atribuo tamen estas ĝusta, restas konfirminda. Broise ankaŭ estis kunlaboranto por [[Plena Ilustrita Vortaro]] (1970) en la fako "konstruteknikoj".

==Verkoj==
==Verkoj==

Kiel registrite je 11:22, 12 mar. 2012

Franca esperantisto

Auguste BROISE (naskiĝis en 1901 - mortis la 12-an de julio 1974 en Nonancourt, Francio) estis franca inĝeniero kaj direktoro de la Sekcio pri la Teknika Vortaro de la Akademio de Esperanto kaj de la Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE).

Broise estis fervora verkinto de teknikaj vortaroj kaj nelacigebla kunlaboranto en la esperantista laborrondo terminologia. Ĉiam klopodante pliriĉigi la teknikan vortotrezoron, li distingiĝis pro sia agemo, sagaco kaj kritikemo. Pro tio li estis bonega kontrolanto de terminaraj malnetoj.

La anonima vortareto eŭska (vaska) - Esperanto kun ĉ. 2000 radikoj, kiun la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno pro dediĉo atribuas al li, ĝis hodiaŭ restis la sola tiuspeca. Ĉu la atribuo tamen estas ĝusta, restas konfirminda. Broise ankaŭ estis kunlaboranto por Plena Ilustrita Vortaro (1970) en la fako "konstruteknikoj".

Verkoj

  • s.j. (1930): Vortareto vaska-Esperanta
  • 1953: Matematika slanga terminaro (1953)
  • 1957: Teknika leksikono pri vojo (1957)
  • 1964: Vortareto pri ĝenerala lingvistiko (1964)
  • s.j. (1970): Glossary of higway engineering terms
  • 1985 (postmorte): Komputada baza terminaro (kun Gerhard Kalckhoff kaj Anthony C. Pick)

Eksteraj ligiloj