Gdynia: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 135: Linio 135:
1946 En Ŝtata Gimnazio kaj Komerca Liceo prof. [[Józef Toczyski]] (legu: Juzef Toĉiski) instruis Esperanton (de la septembro 1946 ĝis 1950 kadre de normalaj lecionaj okupoj). Oni kreis Esperantan rondon.
1946 En Ŝtata Gimnazio kaj Komerca Liceo prof. [[Józef Toczyski]] (legu: Juzef Toĉiski) instruis Esperanton (de la septembro 1946 ĝis 1950 kadre de normalaj lecionaj okupoj). Oni kreis Esperantan rondon.
Profesoro instruis ankaŭ en Liceo de Formartoj, kie kreiĝis rondeto „Verda Kokidetaro".
Profesoro instruis ankaŭ en Liceo de Formartoj, kie kreiĝis rondeto „Verda Kokidetaro".
Aŭtune Jozefo Toczyski - ekestis reprezentanto por Pollando de la Skolta Esperantista Ligo (SEL) de TEJO kun sidejo en Gdinio ĉe la strato: Morska 77.
Aŭtune Jozefo Toczyski - ekestis reprezentanto por Pollando de la [[Skolta Esperantista Ligo]] ([[SEL]]) de [[TEJO]] kun sidejo en Gdinio ĉe la strato: Morska 77.
J. Toczyski aranĝis ankaŭ Esperantan kurson por skoltoj en Gdinio.
J. Toczyski aranĝis ankaŭ Esperantan kurson por skoltoj en Gdinio.
1946 - 1947 Ekzistis Kooperativa Memoraĵa Vendejo „Nia Vendejo".
1946 - 1947 Ekzistis Kooperativa Memoraĵa Vendejo „Nia Vendejo".

Kiel registrite je 19:34, 12 mar. 2012

Gdynia

esperante: Gdinio
kaŝube Gdiniô
germane: Gdingen

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: Gdinio - urbo el maro kaj espero
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego
Gdynia (Pollando)
Gdynia (Pollando)
DMS
Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Gdyni
Provinco Pomerio (provinco de Pollando)
Distrikto-rajta Jes
Distrikto 252791
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Aglomeraĵo 1080700
Fondita en Antaŭ 1253
Urborajtoj 10-a de februaro 1926
Koordinatoj 54° 30′ N, 18° 32′ O (mapo)54.518.533333333333Koordinatoj: 54° 30′ N, 18° 32′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 0,0 ... 205,7 m
Areo 136,0 km²
Loĝantaro 252791 (en 2006)
Loĝdenso 1 844 loĝ./km²
Poŝtkodo 81-004 do 81-919
Telefona antaŭkodo (+48) 58
Aŭtokodo GA
Estro Wojciech Szczurek
Titolo de estro Urbestro
Nomo de estraro Urba Konsilantaro de Gdinio
Adreso de estraro Al. Marszałka Piłsudskiego 52/54
Poŝtkodo de estraro 81-382
Telefono de estraro (+48) 58 66 88 000
Fakso de estraro (+48) 58 62 09 798
Poŝto de estraro umgdynia@gdynia.pl
Ĝemelaj urboj Aalborg, Baranovichi, Brooklyn, Kenigsbergo / Kaliningrado /Kaliningrad, Karlskrona, Kiel, Klaipeda, Kotka, Kristiansand, Kunda, Liepaja, Plymouth, Seatlo / Seattle
Komunuma retejo http://www.gdynia.pl
Vikinovaĵoj n:pl:Kategoria:Gdynia
vdr
Vido el la Ŝtona Monto al la jaĥto-haveno
Velŝipo "Dar Pomorza" (Donaco de Pomerio)
La strato Świętojańska (legu: Ŝvjentojanjska)
Konkurso de Altaj Ŝipoj
La Monumento de la Viktimoj de la Decembro 1970
Torpedejo
Klifo en la kvartalo Orłowo (legu: Orŭovo)
La Muzeo de Mararmeo
Militŝipo "Błyskawica" (Fulmo)
Fontano sur la Skvaro de Kościuszko (legu: Koŝcjuŝko)
Gdinia haveno nokte
Vido al Gdinio de la monto
Malnov-trajno en la Gdinia Stacidomo
La Bidgoŝta Stacidomo - Jam tempo ekveturi al Gdinio
Gdinio, la strato Świętojańska (legu: Ŝvjentojanjska)

Gdynia (esperante Gdinio; kaŝube Gdiniô; germane Gdingen) estas havenurbo en Pomerio (provinco de Pollando) en nordo de Pollando, proksime de Gdansko / Gdansk kaj Sopoto / Sopot. Ofte oni kune ilin nomas kiel la Triurbo / Trójmiasto.


Historio

Unue Gdynia estis menciita en la 13-a jarcento. La loko origine apartenis al Pollando, sed dum la unua dispartigo de Pollando (1772) ekapartenis al Prusio. Per la Traktato de Versajlo (1919) Gdynia denove ekapartenis al Pollando.

Komence estis la revo

Reakiro de sendependeco de Pollando en la 1918 j, dezirata de preskaŭ 150 j dum okupado, ankoraŭ ne alportis aliron al la maro. Geedziĝo de Pollando kun la maro, tiu simbolo - inaŭgura akto, kiu plenumis naciajn sonĝojn pri reakiro de la marbordo de la Balta Maro, pri la floto, mara potenco, plenumiĝis ĝuste la 10-an de februaro 1920 j en urbo Puck. La Varsajla Traktato akceptis por la Pollando nur ĉemaran terstrion. Tamen sen haveno.

Apenaŭ 3 monatoj post la solenaĵo en Puck vic-admiralo K. Porębski (legu: Porembski) - tiutempa direktoro de Departemento de Maraj Aferoj en Ministerio de Militaj Aferoj, delegis al Pomerio inĝ. Tadeusz Wenda por ke li trovu la plej oportunan lokon por konstrui militan havenon. Jam en julio 1920 j T. Wenda pretigis raporton pri inspekcio de la Marbordo. Li skribis jene: „la plej oportuna loko por konstrui la militan havenon (ankaŭ komercan se estos necesa) estas Gdynia (Gdinio), pli ĝuste malaltaĵo inter Gdynia kaj vilaĝo Oksywa (Oksiva), situata en distanco 16 km de Nova Haveno en Gdańsk (Gdansko). Ĉi tiu loko posedas la sekvantajn avantaĝojn:

Ŝirmita per Duoninsulo Hel, eĉ de tiuj ventoj, kiuj danĝerigas la havenon en Gdansko. Profunda la mara akvo troviĝas proksime de marbordo, linio kun 6 m profundeco troviĝas 400 m de marbordo, kaj linio kun 10 m profundeco troviĝas de 1300 m ĝis 1500 m. Marbordoj estas malaltaj, plialtigitaj je 1 ĝis 3 m super la mara nivelo. Estas abundeco de trinkebla akvo de la rivereto „Chylonka" (Ĥilonka). Apuda stacidomo Gdynia (2 km). Ĝusta grunto por rodo..."

La projekto de Haveno en Gdinio (1921) Tadeusz Wenda (1863 - 1948)

Antaŭ ol la Pola Sejmo rezoluciis leĝon pri konstruo de haveno, kaj pli precize pri memstara organizo de mara bazo (kiun unu de antaŭmilita instruisto de Mara Lernejo d-ro A. Majewski nomiĝis Granda Karto de Gdynia, ĉe idila „Dia Golfeto" ĉe piedo de Ŝtona Monto kaj Klifo en Orłowo (Orŭovo) alvenadas nur la somergastojn. Inter ili estis ankaŭ unu de la plej modernaj polaj verkistoj - Stefan Żeromski . En la 1921 j li atente observis daŭrigon de laboro de konstruo la provizoran militan havenon kaj rifuĝejon por fiŝkaptistoj. Inspiris lin tiu laboro, en kiuj ekvidis la komencon de nova epoko, grandan ŝancon ĉi tiu loko. Li verkis libron „Wiatr od morza" (Vento de la maro), en kiuj prezentis ankoraŭ ne ekzistantan, sed baldaŭ okazis tio tre surprize: la fidela kaj reala aspekto de la haveno kaj urbo Gdinio. Tiu literatura vizio, fidele montris la etoson de tiuj tempoj, dum kiuj naskiĝis Gdinio. En 1922 j, la 23-an de septembro la Pola Sejmo rezoluciis la leĝon „pri konstruo de la havenon ĉe Gdinio en Pomerio, kiel haveno por publika utilo".

La nacia investo kia finfine estis la konstruo de haveno en Gdinio, amortizis kaj donis grandan profiton jam antaŭ la Dua Mondmilito, plenumante samtempe rolon de la katalizilo de la socia energio kaj patriotismo. Danke al Gdinio gepoloj ekkredis, ke oni povas realigi la plej ambiciajn revojn kaj defioj de la 20-a jc. Homo, kiu inĝinieran penson de T. Wenda kaj literatura vizio de S. Żeromski donis al la politika realigo kaj rangon de la nacia investo estis Eugeniusz (Eŭgeno) Kwiatkowski, laŭ profesio inĝeniero de kemio, laŭ pasio la politikisto.

Gdinio - tiel estis... Eugeniusz Kwiatkowski (1898 - 1974)

De momento kiam Eŭgeno Kwiatkowski prenis postenon de Ministro de Industrio kaj Komerco en la 1926 j (kaj ankaŭ kiam li plenumis funkcion de vic-ĉefministro de lasta pola registaro de Dua Respubliko antaŭ eksplodo de la Dua Mondmilito) aferoj de la gdinia haveno, ricevis pli rapidan viglecon. Li estis granda propagandisto de mara ŝtata politiko surbaze de moderna haveno en Gdinio. Danke al lia manifesto la Pola Sejmo akceptis ĝustajn monrimedojn por evoluo de haveno kaj urbo, kiuj por antaŭmilita pola generacio estis vera Promesita Lando - la Ameriko.

Dum periodo kiam E. Kwiatkowski estis Ministro de Industrio kaj Komerco valoro de investoj en gdinia haveno egalis 88 milionojn da polaj zlotoj. E. Kwiatkowski estis politikisto kun vere publicista talento, kiun utiligis interalie por popularigi Gdinion. Li kontaĝis al sia pasio kaj fervoreco. Kortuŝigis aliajn pro sia senprofiteco kaj patriotismo. Li estas konsiderata kiel la patro de Gdinio, ĝia kreinto kaj la konstruinto kune kun T. Wenda kaj vic-admiralo Porębski (legu: Porembski). Ge-urbanoj donis al li en la 1931 j honoran civitanecon de sia urbo.

Gdynia [Gdinio] (1928) La stacidomo (la 30-aj jaroj)

Fratoj Robert (Roberto) kaj Franciszek (Francisko) Wilke-firmao fondita en la 1931 j tio kvintesenco de gdinia iniciateco kaj dinamikeco. La firmao komencis de fiŝista kutro, per kiu dum somera sezono anstataŭ kapti fiŝojn promenveturigis turistojn.

Tiu marĝeno de iliaj okupoj post iom da tempo transformiĝis je specialeco de la firmao nomita „Robert Wilke - Pasaĝeraj Motorboatoj". Fratoj vendis kutron, prenis monan prunteprenon kaj ordonis al gdinia ŝipfarejo konstruado de la ligna motorboato, kiu ricevis nomon „Delfin" (Delfeno). Poste venis ankoraŭ „Rekin" (Ŝarko), „Bajka" (Fabelo) kaj „Gryf" (Grifo) ankoraŭ la du motorboatoj „Jaś" (Joĉjo) kaj „Małgosia" (Margaretnjo).

Robert Wilke - pasaĝeraj motorboatoj Gdinio - la libertempa etoso

Dum la sezono daŭranta de la mezo de junio ĝis la mezo de septembro Fratoj Wilke transveturigis pli ol 200 mil da turistoj deziregantaj la marajn impresojn. Ekskursoj tra la haveno, promenveturoj al Orłowo (Orŭovo), Sopoto, Gdansko, Jastarnia kaj Hel faris ĉefan atrakcion por alvenintaj al Gdinio la somergastoj. Firmao prosperis ĝis la eksplodo de la Dua Mondmilito.

Post fulmotondro... Rapida disvolvo de Gdinio dum periodo 15-jara, komencante de la 1926 j, estis drame haltita per eksplodo de la Dua Mondmilito. La urbo ne estis suferita dum bombardado kompare kun Varsovio aŭ Gdansko, sed komplete (tute) ruinigis la haveno kaj ŝipfarejo. La plej grandaj perdoj de Gdinio estis: la homoj. Plimulto da poloj estis fare de germanoj forĵetitaj aŭ fermitaj en ekstermejoj, multe da gdinianoj pereis sur la milit-frontoj.

Al urbo liberigita en marto 1945 j rapide revenis denaskaj gdinianoj, krom ili ankaŭ venis poloj el Varsovio, Lvovo, Vilno, kiuj perdis ĉion en siaj urboj. Simile kiel antaŭ jaroj Gdinio denove estis Promesita Lando, kaj postmilita tempo estis pionira tempo.

La ŝipfarejo plenumadis nur etajn servojn, ekzemple renovigojn de aŭtomobiloj. Rapide, kiam ĝi jam posedis arganojn kaj ŝipriparejojn ĝi komencis konstrui ŝipojn. Gdinio ekestis la plej granda renoviga bazo de pola ŝiparo, kiam en septembro 1945 j komencis reveni de milita migrado la polaj komercaj ŝipoj kaj militaj ŝipoj ankaŭ ricevantaj de Pollando kadre de militaj reparacioj la germanaj ŝipoj kaj de Britio kaj Usono venis militŝipoj vendataj por la civila uzado. En la jaro 1951 estis la unua surakviĝo de ŝipo „Melitopol".

En sangaj okazintaĵoj de "Decembro 1970" j - partoprenis gdiniaj kaj gdanskaj ŝipfaristoj. Gdinio memoras ilin. En Gdinio estas du monumentoj dediĉitaj al la viktimoj. Estis ankaŭ ĝojaj tagoj de laborista kontraŭstaro kaj de espero en aŭgusto 1980 jaro, kiam naskiĝis „Solidareco". Ni ĉiam pensos pri homoj, kiuj mortis por ke ni vivu en libera lando.

Kaj kio plu ... Gdinio nun havas 250 mil da loĝantoj. Ĝi estas moderna centro de mara ekonomio, de internacia komerco, de scienco kaj altlernejoj, de kulturo kaj turismo. Ĝi estas la urbo de sukceso, la urbo de iniciatemaj homoj, aktivaj kaj kuraĝaj.

Tiuj revoj akompanas nin interalie hodiaŭ, dum ni pensas pri estonteco de Gdinio. La libera mondo post falado de „la fera kurteno" estas en atingokapablo de niaj manoj. Ni volas esti ĝia parto. Gdinio danke al sia geopolitika situo aspiras al funkcio de centro de internaciaj renkontoj kaj negocoj. Tio estas ambicia kontinuiĝo de revoj de Eŭgeno Kwiatkowski.

Esperanto

GRAVAJ HISTORIAJ EVENTOJ de la ESPERANTA MOVADO en GDINIO (GDYNIA)

1931 Ekzistis jam la rondo „Balta Stelo" en la kvartalo Gdynia-Grabówek (Gdinio-Grabuvek) kun sia sidejo en la Hotel Miejski (Urba Hotelo). 1932 De la 10-a ĝis la 30-a julio okazis la Esperanta kurso laŭ Cseh-metodo. Kurson gvidis prof. Mieczysław Sygnarski el Bidgoŝto / Bydgoszcz (legu: Bidgoŝĉ). 1933 En la „Pola Domo" okazis „Esperanta Renkontiĝo" al kiu venis esperantistoj de multaj polaj urboj. 1936 Aperis Esperanta gvidlibro „Pol-Pomerio" de K. Smagorzewski (legu: Smagoĵevski). 1937 Oni aranĝis la Esperantan kurson por skoltoj. 1946 En Ŝtata Gimnazio kaj Komerca Liceo prof. Józef Toczyski (legu: Juzef Toĉiski) instruis Esperanton (de la septembro 1946 ĝis 1950 kadre de normalaj lecionaj okupoj). Oni kreis Esperantan rondon. Profesoro instruis ankaŭ en Liceo de Formartoj, kie kreiĝis rondeto „Verda Kokidetaro". Aŭtune Jozefo Toczyski - ekestis reprezentanto por Pollando de la Skolta Esperantista Ligo (SEL) de TEJO kun sidejo en Gdinio ĉe la strato: Morska 77. J. Toczyski aranĝis ankaŭ Esperantan kurson por skoltoj en Gdinio. 1946 - 1947 Ekzistis Kooperativa Memoraĵa Vendejo „Nia Vendejo". 1947 En Gdinio kreiĝis Filio de Pola Esperanto-Asocio. Prezidanto ekestis J. Toczyski. 1948 Laŭ iniciato de J. Toczyski - la Komerca Liceo kaj Liceo de Formartoj aranĝis la 1-an Marbordan Junularkunvenon, kiu okazis en Gdańsk Oliwa (Gdansko-Oliva). Aranĝon tiun oni kontinuis ĝis la duono de 80-aj jaroj (la lasta okazis en la 1985 j). 1957 La 22-an de marto - oni revivigis agadon de Filio de PEA. Prezidanto de la Filia Estraro ekestis Erazm Nawrowski. Gdinia Esperanta filio unue lokiĝis ĉe la strato Świętojańska (legu: Ŝvjentojanska) kaj poste en la Fervojista Domo, kie oni gvidis Esperantajn kursojn. En aprilo ĉe Filio de Pola Esperanto-Asocio oni kreis Esperantan koruson „Balta Maro". Ĝia sidejo estis en la Forvojista Domo. Oktobre - gdiniaj esperantistoj renkontiĝis kun ŝipanaro de la ŝipo „Bolesław Bierut". Sur ŝipo okazis koncerto de la koruso „Balta Maro". 15 an de decembro - laŭ iniciato de E. Nawrowski gdiniaj esperantistoj turnis al la Ministro de Navigado kun la propono doni al la novkonstruita ŝipo, nomon „Zamenhof" aŭ „Esperanto". 1959 La 12-an de julio en Split en jugoslavia ŝipfarejo okazis surakviĝo de la ŝipo „Zamenhof"(pecvarŝipo) por Polaj Oceanaj Linioj en Gdinio. Gdinio fariĝis patrina haveno por la ŝipo kaj esperantistoj de Gdinio havis intimajn kontaktojn kun tiu ŝipanaro. 1960 Kadre de Gdinia Filio de PEA, kreiĝis marista sekcio „Marrondo", kiu eldonis kelkajn numerojn de la revueto „La Megafono". Ĝia redaktoro estis A. Kazimierczak, kiu dum kelkaj jaroj ankaŭ estis prezidanto de la Filio de PEA en Gdinio. La 6-an de aprilo - okazis la unua renkontiĝo kun la ŝipanaro de „Zamenhof". Oktobre - oni malfermis en la Mara Klubejo ĉe la strato 10 Lutego ekspozicion kiu prezentis Esperantan movadon en Gdinio. Tie en la Mara Klubejo estis loko, en kiu gdiniaj esperantistoj organizis multe da prelegoj, renkontiĝoj kaj koncertoj. 1964 Decembre en Klubejo ĉe PTTK (Pola Landkona Turista Societo) laŭ iniciato de Cz. Szatkowski oni organizis imponan ekspozicion sub titolo „Esperanto - la advokato /protektanto/ de interkompreniĝo de la nacioj". 1965 En la Entrepreneja Kultur-Domo ĉe la strato Polska oni malfermis laŭvican Esperantan ekspozicion. 1973 La 14-an de februaro en gdinia Esperanta klubejo okazis renkontiĝo kun kapitanino Teresa Remiszewska (legu: Remiŝevska) - esperantistino kaj velmaristino, kiu sole tranaĝis Atlantikon. 1979 Dum la tagoj 14-18-a de decembro oni aranĝis la „Tagojn de Zamenhof". 1985 Oni ligis rilatojn kun Esperanta Turista Oficejo „Esperantotur" en Bidgoŝto / Bydgoszcz (legu: Bidgoŝĉ). Esperantistoj nun povis veturi kaj partopreni en la mondaj E-kongresoj kaj en la internaciaj Esperantaj aranĝoj. 1987 Okaze de la solena 100-jara datreveno de Esperanto, oni plantis laŭ akcepto de la Urba Oficejo - jubilean Esperantan Kverkon sur la Kamienna Góra (Ŝtona Monto). En solenaĵo partoprenis pli ol 120 eksterlandaj gastoj, kiuj direktiĝis al la 72a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio. Poste la kverko estis detruita kaj ĝian replanton trafis la simila sorto. 1987 - 1991 Esperanton instruis en la Junulara Domo de Kulturo Daniela Emler. Ŝi kunlaboris ankaŭ kun trupo de la Antikva Muziko „Euterpe" (Eŭterpo). Ĉi tiu trupo trifoje gajnis 2-an premion en la Tutpola Konkurso de Esperanta Poezio en Bidgoŝto / Bydgoszcz (legu: Bidgoŝĉ). 1993 Prezentiĝis la trupo de Antikva Muziko „Euterpe" dum la 78a Universala Kongreso de Esperanto en Valencio (Hispanio). 1994 Kreiĝis Esperanta koruso „Gaja Velo". Ĝia fondinto estis gdinia esperantisto Eligiusz (Eligio) Sitek. Koruso prezentiĝis enlande kaj eksterlande. Oni kreis Esperantajn kantolibrojn. Agis la jenaj Esperanta grupoj: La Esperanta Konversacia Rondo (n-ro 1) kun sidejo en la Klubejo de Militmaristaro „Riwiera" (legu: Rivjera), la Rondo n-ro 2 „Gdanska Sukceno" kaj la Landkona Klubo ĉe PTTK „Esperanto". 1997 Konversacia Rondo komencis eldoni Esperante monatan revueton „Konversacia Rondo". La revueton redaktis H. Bilińska kaj Maria Markowska. Gdiniaj esperantistoj aktive agis dum la organizo de la 1000-a datreveno de Gdansko kaj la 90-a datreveno de la gdanska Esperanta movado. 1998 La 18-an de aprilo okazis renkontiĝo kun svediaj esperantistoj de urbo Hőgsby. Dum la tagoj 23-24-a de majo - esperantistoj de la Landkona Klubo „Esperanto" gajnis Pokalon de Prezidanto de la Mara Sekcio de PTTK en Gdinio dum la 10-a Jubilea Vetkuro okaze de la 70-a datreveno Pola Landkona Turista Societo en Gdinio. 2001 La 30-a de majo okazis renkontiĝo kun svediaj esperantistoj de urbo Oskarshamn - la studentoj de vespera artista studado. Gdiniaj esperantistoj aktive partoprenis dum organizo de la Esperanta simpozio en Sopoto, okaze de la 100-a datreveno de tiu urbo (la 13.09-16.09). 2002 La 4-a de julio - prezentado de koruso „Gaja Velo" dum Esperanta festivalo „Ekologio kaj Folkloro" en Latvio en urbo Siguldā. 2004 - 2008 La koruso „Gaja Velo" sukcese prezentis sin dum ĉiujara Esperanta aranĝo en Jalto „Aroma Jalto", kiu okazis dum turnopunkto de aprilo kaj majo. 2008 La 12-an de junio Pola Sejmo unuanime rezoluciis favore al Esperanto okaze de 100-jara jubileo de UEA - tio okazis danke al streboj de unusola esperantisto el Gdinio Kazimiro Krzyżak (legu: Kĵiĵak). La sekvaj liaj personaj agoj rezultis, ke la Pola Sejmo sendis la komunan proponon al Nobel-komitato en Oslo por PAC-PREMION POR ESPERANTO. 2008 En Gdinio agas: Esperanta Rondo n-ro 1A kaj la Landkona Klubo PTTK „Esperanto": la renkontiĝoj okazas 1-an kaj 3-an de la merkredoj ĉiumonate dum la horoj 17.00 - 19.00 en Gdyńskie Centrum Organizacji Pozarządowych (Gdinia Centro de Neregistaraj Organizaĵoj) ĉe la strato 3 Maja 27. Esperanta Konversacia Rondo n-ro 1: la renkontiĝoj okazas ĉiulunde dum la horoj 16.00 - 18.00 en Klub Marynarki Wojennej „Riwiera" (la Klubejo de Militmaristaro) ĉe la strato Zawisza Czarny 1 (legu: Zaviŝa Ĉarni). La rondo gvidas Esperantajn konversaciojn kaj lingvajn konsultadojn. 2009 La 1-an ĝis 5-an de aŭgusto esperantistoj de Gdinio kune kun esperantistoj de Malborko organizas la Oficialan POST-KONGRESON de UEA en Gdinio-Malborko, la inaŭguro okazis en Gdinio kun partopreno de 80 esperantistoj el 28 landoj (el kvar kontinentoj) kaj du kaŝubaj folklor- ensembloj: el komunumo Linia - infan-junulara (45 persona) "Kaŝuba Familio" kaj plenkreskuloj el la folklor-ensemblo "Gdynia" (Gdinio)(29 persona). Partoprenis i.a. Prezidanto de UEA d-ro Probal Dasgupta, Prezidanto de Akademio de Esperanto prof. d-ro John C. Wells, Vicprezidantino de UEA Claude Nourmont, Vicprezidanto de AdE Brian Moon... , Gdanska Televido (TVGdańsk) kaj Gazeta Wyborcza ... oni kune inaugŭris en Gdinio sur la Ŝtona Monto la novan ZEO-n "Esperanto-Kverkon" kion memorigas la dulingva memortabulo. 2011 La 30-an de junio la merita esperantisto el Gdinio Kazimirz Krzyżak (legu: Kazimiro Kĵiĵak) en esperantista "Parko de la Mondo" en Malborko kun: Pomeria Vojevodo, Prezidanto de la Pomeria Sejmeto kaj kun Prezidanto de la Pomeri-Kaŝuba Asocio - ili kvarope plantis kverkon "KAŜUBIO" kaj inaŭguris la Esperanto-memorŝtonon la 43-an ZEO-n en Malborko (la ZEO-n sponsoris Franciszek Witucki, la Prezidanto de Pola Societo Eŭropo-Demokratio-Esperanto / EDE-PL; kaj apude alia eminenta esperantisto el Japanio Etsuo Miyoshi (legu: Mijoŝi) same plantis kverkon kaj inaŭguris la E-memorŝtonon "MECENATO de ESPERANTO" dediĉitan ĝuste omaĝe al li, kaj ĉe tiu lia ŝtono Pomeria Vojevodo honoris lin per la alta ŝtata ordeno dekrete donita al sinjoro Miyoshi de Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski. Nia retadreso: esperanto-gdynia@wp.pl Se vi volus pli scii pri Gdinio - skribu al ni !

Turismo

Ni precipe rekomendas al vi

Ĉiu urbo aspiranta esti alloga turisme certe posedas siajn tipajn, simbolajn lokojn - en ĉiu turisma gvidlibro oni nomas ilin „nepre vidu". En Parizo tio estas la Luvro kaj Ejfel-turo, en Moskvo la Ruĝa Placo, en Londono la Horloĝ-turo Big Ben kaj Palaco Buckingham, en Krakovo la Ĉefa Foirejo kaj la Kastelo Wawel (legu:Vavel). En Gdynia(Gdinio) reprezentan rolon plenumas Skwer Kościuszki (Skvaro de Koŝĉjuŝko) kun monumentaj muzeoj sur la akvo - fregato „Dar Pomorza" (legu: Dar Pomoĵa) (Donaco de Pomerio) kaj submara ŝipo „Błyskawica" (legu: Bŭiskavica) (Fulmo). Tamen sufiĉas iom promenadi, por vidi ion fascinan - verajn perlojn - kiujn ofertas nia urbo vizitindajn.

Gdynia (Gdinio) – suna urbo kun temperamento

La plej bone ekloĝi en Gdinio por daŭra restado, ĉar povas tion fari nur malmultaj (ĉirkaŭ 250 mil da konstantaj civitanoj), sekve por restantaj 6 miliardoj da mondanoj ni proponas almenaŭ vizitadon de nia bela kaj oportuna urbo kaj kiel konstatis scienculoj - la plej sunriĉa urbo en Pollando (1671 horoj jare!). Mokistoj diras, ke por vizitadi Gdinion sufiĉas unu tago. Certe estas tia ebleco, sed pli ambiciaj bezonas pli multe da tempo. Nia urbo oferas pluajn ege interesajn lokojn, eventoj, por ekkoni kiujn oni devas plani almenaŭ du semajnan libertempon!

Ĉu vi scias, ke...

Gdinio jam tri foje akceptis la plej grandajn mondajn velŝipojn en The Tall Ships' Races /Konkursoj de Altaj Ŝipoj /: dum la 1974, 1992, 2003 kaj en 2009 j.

Gdinio tio ununura urbo en Eŭropo, en kiu oni povas observi teatran spektaklon sur plaĝo kun murmuranta maro en la fono.

Gdinia jaĥthaveno „marina" estas la plej granda en Pollando.

Gdinia akvario tio ununura en Pollando akvario kun miloj da raraj ekzempleroj de oceanaj faŭno kaj flaŭro, kiujn oni ne nur povas ekvidi sed eĉ tuŝi!.

La plej gravaj objektoj de la vizitata vojo

1. Stacidomo
2. Oficeja domo de ZUS (Kompanio de Socia Asekuro)
3. Pola Banko
4. Loĝdomego de la Pola Banko de Nacia Ekonomio
5. Domo de la komunumestro Radtke
6. Brikdomo de A. Ogończyk-Bloch kaj de L. Mazalon (legu: Ogonĉik-Bloĥ)
7. Konstruaĵo de la Urba Oficejo
8. Brikdomo de la familio Orłowski (legu: Orŭovski)
9. Brikdomo de la familio Krenski

10. Brikdomo de la familio Stankiewicz (legu: Stankjeviĉ) 11. Preĝejo al Plej Sankta Maria la Reĝino de Pollando 12. Iama hotelo „Polska Riwiera" (Pola Riviero) 13. Domo de Pola Maristo 14. Gdinia Akvario 15. Suda Moleo 16. Velŝipo „Dar Pomorza" (legu: Dar Pomoĵa)(Donaco de Pomerio) 17. Militŝipo „Błyskawica" (legu: Bŭiskavica) (Fulmo) 18. Memortabulo de Pola Maristo 19. Brikdomo de la familio Pręczkowski (legu: Prenĉkovski) 20. Brikdomo de la familio Jurkowski 21. Konstruaĵo de la Pola Navigad-Kompanio 22. Ŝtata Meterologia Instituto 23. Oficejo de la Havenkonstruado 24. Fiŝkaptista domo 25. Klostro de Fratulinoj de la Kompato de Sankta Vincento a Paŭlo 26. Domo de la familio Schroeder 27. Brikdomo de Hundsdorff 28. Domo de Sveda Maristo 29. Domo de A. Abraham 30. Komplekso de Bazaro 31. Konstruaĵo de Distrikta Juĝo

1. Stacidomo, Plac Konstytucji (Placo de Konstitucio)

Nuntempa stacidomo estas jam la tria stacidomo en la sama loko. Konstruata en 1950-55 j laŭ projekto de W. Tomaszewski kaj estas unu de malmultaj konstruaĵoj de la socialism-realisma periodo. De la 50-aj jaroj de la 20-a jc devenas ankaŭ pli multaj plastikaj ornamaĵoj de la internoj kun dekoraciaj mozaikoj kaj plafona pentraĵo en iama restoracio(nuntempe drogvendejo). De la stacidomo laŭ la strato Dworcowa (Stacidoma) ni proksimiĝas al la strato 10 Lutego (10-an de Februaro), kiu memorigas kiam Gdinio ricevis urbajn rajtojn en la 1926 j.

2. Konstruaĵo de ZUS (Kompanio de Socia Asekuro), strato 10 Lutego 24

Oficeja konstruaĵo - sidejo de la Kompanio de Socia Asekuro oni konstruis ĝin en la 1935-36 j laŭ projekto de R. Piotrowski. Tio estas ununura de la simboloj de intermilita arkitekturo en Gdinio. La arkitekturo distingiĝis kunmetante la arkitekturajn solidojn kun malsamaj altecoj kaj eksponita estas la rondforma parto. Tipaj por arkitekturo de la 30-aj jaroj de la 20-a jc kaj la stilo difinita kiel modernismo, estas simplaj formoj kaj glataj fasadoj kun grandaj horizontalaj vitraj spacoj. Teretaĝaj fasadoj oni kovris per nigra granito kun kiu kontrastas platoj faritaj de hela sabloŝtono je supraj fasadoj. Post la Dua Mondmilito la domego estis sidejo de PLO - Polaj Oceanaj Linioj.


3. Pola Banko, strato 10 Lutego 20/22

La domegon oni konstruis en la 1929 j laŭ projekto S. Filasiewicz. Arkitekturo de tiu konstruaĵo estas karakteriza al la jaroj 20aj de la 20a jc, kiam oni volonte rilatis al stiloj de pasintaj epokoj - de tie, ĉi tiun tendencon oni difinas kiel historismo. Tre imponaj estas internoj de tiu banko kun ampleksa ĉambrego de servado kaj belaj volboj sur kolonoj. Riĉe ornamita konstruaĵo de banko kaj de du domoj apude jam priskribitaj, donas eblecon kompari kiel ŝanĝis arkitekturo de Gdinio dum apenaŭ kelkaj jaroj.


4. Loĝdomego Pola Banko de Nacia Ekonomio, stratoj: 3 Maja 27-31 kaj Batory 26

Tria konstruaĵo ĉe strata krucigo tio estas la plej granda rilate la kuba volumeno loĝdomego de antaŭmilita Gdinio. Projektita de arkitekto S. Ziołowski (legu: Zioŭovski) kaj konstruita dum kelkaj etapoj en la 1935-37 j. Flanke de la strato 3 Maja interesa estas duonronda tureto-superkonstruo karakteriza al arkitekturo de Gdinio. Domego estis moderne ekipita kaj sub korto oni konstruis subteran garaĝon. Fasado de konstruaĵo restis ornamita per kalkŝtonoj platoj alportitaj de Szydłowiec (legu: Ŝidŭoviec) el suda Pollando.


5. Domo de komunumestro Radtke

Ĉe krucigo de la stratoj 10 Lutego (10-an de Februaro) kaj Świętojańska (legu: Ŝvjentojanska) troviĝas domo de J. Radtke, kiu de 1918 j post longjara dispartigo de Pollando, estis unua pola komunumestro en Gdinio. En tiu domo gastis inter alie S. Żeromski (legu: Ĵeromski), F. Nowowiejski kaj konstruisto de gdinia haveno inĝ. T. Wenda. Sur la muro de tiu domo, karakteriza kun angula ligna tureto, troviĝas memortabulo honore al J. Radtke.


6. Brikdomo de la familio Orłowski (legu: Orŭovski), strato Świętojańska 68 (legu: Ŝvjentojanska)

Angula modernisma brikdomo laŭ skulptarta arkitekta solido konstruita en 1936 j. Formon de tiu konstruaĵo formigas du trapenetrantaj partoj - unua sesetaĝa kun rondforma angulo, kaj kun laŭ arko situitaj fenestroj kaj la dua parto perpendikla, sepetaĝa. Blankaj fasadoj restis korvitaj per sabloŝtonaj platoj. Dum intermilita periodo en malsupraj etaĝoj situis luksa magazeno „Bon Marché". Nuntempe je teretaĝo situas salono de gazetaro kaj libroj.


7. Brikdomo de la familioj A. Ogończyk-Bloch kaj L. Mazalon, str. Świętojańska 122

Konstruita en 1936 j por mecenato A. Ogończyk-Bloch (legu: Ogonĉik-Bloĥ) kaj arkitekto L. Mazalon, kiu estis ankaŭ kunaŭtoro de la projekto. Precipa ekspono de brikdomo influis je nebanalan solvon de ĝia angula parto, akcentita per vitraj vertikalaj vintraj ĝardenoj kun aerodinamikaj linioj. Simile oni formigis balkonojn de flanko ĉe aleo Piłsudski (legu: Piŭsudski), kiuj skulptas surfacon de muroj kaj elfluas de angulo de la kvaretaĝa fasado de flanko ĉe la strato Świętojańska (legu: Ŝvjentojanska). Tiu brikdomo estas escepta, ne nur en gdinia skalo, ĝi estas ekzemplo de la arkitekturo de la 30-aj jaroj de la 20-a jc.


8. Domego de Urba Oficejo en Gdynia(Gdinio), Al. Piłsudski 52/54 (legu: Piŭsudski)

La konstruaĵo, komence sidejo de Registara Komisarejo, oni konstruis ĝin dum du etapoj. Unuan parton oni donis por uzado en 1930 j. Duan parton de flanko ĉe aleo Piłsudski kaj strato Bema oni alkonstruis en 1937 j. Ĉion oni kreigis laŭ projekto de J.Műller (legu: Miller). Interne troviĝas ne nur registaraj lokoj, sed ankaŭ loĝejo por Registara Komisaro, kiu de 1933 j estis F. Sokół (legu: Sokuŭ). Nuntempe ĉi tie troviĝas sidejo de Urba Konsilantaro kaj la Urbestro de Gdinio.


9. Brikdomo de la familio Krenski, strato Świętojańska 55

Brikdomo situata ĉe stratkrucigo, konstruita en 1939 j laŭ projekto Z. Kupiec kaj T. Kossak - la plej aktiva dueto de gdiniaj arkitektoj. Pli alta, angula parto de konstruaĵo akcentas krucigo de stratoj kaj malaltaj flankaj partoj kunigas brikdomon kun la najbaraj. En simpla arkitekta solido distinĝas mallarĝaj vertikalaj lizenoj (ŝajnpilastroj) kiuj apogas antaŭŝovitan kornicon kaj ondoliniaj balkonoj de la strato Żwirki i Wigury (legu: Ĵvirki kaj Viguri). Eksplodo de la Dua Mondmilito malebligis stuki fasadon kaj finpretigi de teretaĝo. Ĝustatempe oni ne povis ankaŭ munti lifton, kiu atendis jam je malŝarĝo en haveno.


10. Brikdomo de la familio Stankiewicz, strato Świętojańska 53

Estis konstruita en 1931 j laŭ projekto de W. Prochaski (legu: Proĥaski) kaj T. Jędrzejewski (legu: Jendĵejevski). En pordego de tiu domo troviĝas ekspozicio ligita kun ĝia historio preparita fare de posedantoj.


11. Preĝejo al Plej Sankta Maria la Reĝino de Pollando, stratoj: Świętojańska kaj Armii Krajowej


Preĝejo konstruita danke al donacoj de loĝantaro je grundo donacita de posedantino de la granda bieno E. Skwiercz (legu: Skvjerĉ). Templon oni konstruis de la 1922 j kaj konsekris en la 1924 j. Arkitekta formo projektita de M. Baranowski kaj R. Wojkiewicz (legu: Vojkjeviĉ), rilatis al renesancaj kaj barokaj temploj de la centra Pollando. Hodiaŭ preĝejo posedas rangon de gdinia kolegiata preĝejo. En la 30-aj jaroj de la 20-a jc naskiĝis la ideo konstrui monumentan Maran Bazilikon, tiu projekto rilatis al grandega trimasta velŝipo. Pro manko da financoj tiun ideon oni nieniam realigis.


12. Hotelo „Pola Riviero", strato Zawiszy Czarnego 1 (legu: Zaviŝi Ĉarnego)


En la jaroj 1922-23 ĉe la tre vizitata plaĝo apud la piedo de Kamienna Góra (Ŝtona Monto) oni konstruis hotelon je eminenta nomo „Pola Riviero". Apude situis lignaj bandomoj kaj moleo. Domego konstruita fare de W. Granowski posedas tradician formon, karakterizan por konstruaĵoj de la 20aj jaroj de la 20-a jc. Nuntempe en iama hotelo troviĝas garnizona klubejo de Milita Maristaro. Al la malnova hotelo najbaras konstruita en la jaroj 2000-2006 moderna komplekso de la Muzeo de Urbo Gdinio kaj Muzeo de Milita Maristaro.


13. Domo de Pola Maristo, Al. Jana Pawła II 3( Johano Paŭlo la Dua)

Unu jaro antaŭ la milito je la Suda Moleo estis konstruita reprezentacia objekto kiel naŭtika centro. Domego de Pola Maristo konstruita laŭ projekto de B. Damięcki kaj T. Sieczkowski (legu: Damjencki kaj Ŝeĉkovski) kun rondforma parto turnita al marista baseno, apartenas al la plej karakterizaj historiaj monumentoj de Gdinio. En la konstruaĵo troviĝis reprezentaciaj salonegoj, hotela parto kaj naĝbaseno. Nuntempe estas tie Fakultato de Navigacio de Mara Akademio. En la komplekso situata estas ankaŭ planetario, kiu komence servis nur por didaktikaj celoj, aktuale estas ankaŭ alirebla por turistoj.


14. Gdinia Akvario, Al. Jana Pawła II 1( Johano Paŭlo la Dua)

Sur la Suda Moleo du jaroj antaŭ la milito, oni komencis konstrui ekspozici-scienc-esploran objekton ligitan kun la maro. Finlaboron interrompis eksplodo de la Dua Mondmilito. Post la milito, la konstruaĵo restis pligrandigita per vitra rotundo kaj teraso apogita sur kolonoj. En konstruaĵo troviĝas Gdinia Akvario, kiu estas la plej ŝatata por vizitantoj edukmuzeo en Pollando kaj konstanta punkto por ĉiuj turistoj. En akvaria ekspozicio troviĝas unikaj ekzempleroj de faŭno de la maroj de la tuta mondo.


15. Suda Moleo

La Suda Moleo - tio reprezenta pirso longa je 600m kaj larĝa je 120 m, konstruita en la sama loko kie estis situita la ligna moleo en la jaroj 1935-37. Ĝi apartenas al parto de la reprezenta kvartalo, laŭ projekto de S. Filipkowski, kiu ankaŭ ne restis finkonstruita kaŭze de la militeksplodo. Moleo estas la plilongigo de la ĉefa kompozicia akso de nia urbo - strato 10 Lutego. Fine de la moleo antaŭ la milito oni projektis konstrui dekkelk-metran monumento-obeliskon kiel simbolon de unuiĝo de Pollando post la dispartigo. Nuntempe en tiu loko staras monumento de la verkisto J.C. Korzeniowski (legu: Koĵenjovski).


16. Velŝipo „ Dar Pomorza" (legu: Dar Pomoĵa) ( Donaco de Pomerio)

Velŝipo nomata „blanka fregato" aĉetita en 1929 j kaŭze de publika monkolekto kaj estis simbolo de kunligo de Pollando kun la maro. Konstruita en 1909 j en Hamburgo, kaj venis al Gdinio unufoje en la 1930 j. Dum keldek-jaroj servis kiel lernoŝipo por kelkaj generacioj de oficiroj de pola maristaro. Ĝi faris pli ol 100 alcelaj ŝipnavigoj; ĉirkaŭante la mondan globon. Kaj triumfis en regatoj de grandaj velŝipoj. En 1981 j finis sian lastan alcelan navigon kaj nuntempe funkcias kiel muzeo. De 1982 j tradicio de „Dar Pomorza" daŭrigas nova fregato, konstruita en gdanska ŝipfarejo „Dar Młodzieży" (legu: Dar Mŭodzjeĵi) (Donaco de Janularo).


17. Militŝipo „Błyskawica" (legu: Bŭiskavica) (Fulmo)

Ŝipo de pola maristaro konstruita en 1937 j en brita ŝipfarejo. Batalis dum la Dua Mondmilito ĉe Narvik kaj Dunkirko, krome sur la Mediteraneo. En 1944 j partoprenis dum invado en Normandio. Nuntempe militŝipo servas kiel muzeo kaj prezentas historion de Pola Militmaristaro. Marŝante al okcidenta direkto, dekstre troviĝas distra-kineja centro „Gemini" malfermita en la 2000a j.


18. Memortabulo de Pola Maristo, Skvaro de Kościuszko (legu: Koŝĉiuŝko)

Ĝi simbolas lokon, kiu memorigas oferaĵon kaj penegon de polaj maristoj. Ĉi tie okazas multaj oficialaj solenaĵoj. En tiu loko oni planas konstrui monumenton de Pola Maristo.


19. Brikdomo de la familio Pręczkowski (legu: Prenĉkovski), Skvaro de Kościuszko 10 - 12

Unua de la modernaj brikdomoj laŭ modernisma formo. Konstruita dum kelkaj etapoj de la 1928 j ĝis 1937j. Projektanto T. Jędrzejewski (legu: Jendĵejevski) adaptis rondformaj muroj, kiuj rilatas al ŝipa arkitekturo kaj tureto kiu ligas al la kapitana ponto (komandejo). Sur teretaĝo antaŭ milito ankaŭ multaj jaroj poste troviĝis kinejo - unue „Polonia" poste „Goplana".


20. Brikdomo de la familio Jurkowski, Skvaro de Kościuszko 16

Moderna brikdomo konstruita skelete per ferbetono, distingas per kovritaj flavaj ceramikaj platetoj. Konstruita en la 1937-38 j laŭ projekto de Z. Kupiec kaj T. Kossak.

21. Konstruaĵo de la Pola Navigad-Kompanio, strato Waszyngtona 44 (legu: Vaŝingtona)

Ĉe la strato de Waszyngton estas lokitaj plej gravaj konstruaĵoj de mara administracio. Apude de la Skvaro de Kościuszko estis konstruita en la jaroj 1927-29 la konstruaĵo de ŝtata ŝipentrepreno „Żegluga Polska" (legu: Ĵegluga Morska) (Pola Navigacio) laŭ la projekto de A. Ballenstedt kun detaloj en la Art Déco stilo (la art-dekora stilo). Nun ĉi tie troviĝas Komandantaro de la Milita Maristaro.


22. Domego de Ŝtata Meteorologia Instituto, strato Waszyngtona 42

La sidejo de instituto tre grava por navigacio, konstruita en la jaroj 1927-30, karakterizas aĵura mezurila turo.


23. Oficejo de la Havenkonstruado

En la jaro 1928 estis konstruita domo, kiu samtempe estis oficejo kaj loĝejo. En la konstruaĵo oficis kaj loĝis inĝ. T. Wenda, la ĉefa projektanto kaj konstruisto de la haveno en Gdinio. Ĉe la enirejo al la konstruaĵo troviĝas la memortabulo de inĝeniero T. Wenda. Sur la dua flanko de la strato de Waszyngton troviĝas simpla, ligna kruco, starigita en la 1922 j kaj memorigas konstruadon de la haveno.


24. Fiŝkaptista domo, Plac Kaszubski 7b (La Kaŝuba Placo, legu: Kaŝubski)

Malantaŭ domoj starantaj ĉe Kaŝuba Placo konserviĝis la plej malnova loĝdomo en la iama centro de Gdinio. Ĝi devenas de la fino de 19a jc kiel la domo por du fiŝkaptistaj familioj. La konstruaĵo estas partera kun mansardo sub rekta duflanka tegmento. En la domo nun troviĝas la stila kafejo. Ni povas eniri de la strato Żeromski (legu: Ĵeromski).


25. Klostro de Fratulinoj de la Kompato de Sankta Vincento a Paŭlo, strato Starowiejska 2

La Fratulinoj de la Kompato eklokiĝis en Gdinio en la 1910 j. Konkorde kun la monaĥeja regulo ili zorgadis pri malriĉuloj kaj malsanuloj. La monaĥeja domo kun kapelo estis konstruita en la jaroj 1923-24. En la domo troviĝas ankaŭ ĉambroj por somergastoj, kiuj grandnombre vizitadis Gdinion. Post tri jaroj, tuj apud la Kaŝuba Placo la fratulinoj konstruis kvaretaĝan domegon por somergastoj. Pro la kresko de la urbo kaj nombro de loĝantoj, la nova domo estis adaptita por hospitalo de la Sankta Vincento. Tio estis la komenco de ĝis nuna Urba Hospitalo.


26. Domo de la familio Schroeder, strato Starowiejska 10a

La loĝdomo de la familio Schroeder el la 1914 j ankaŭ iam posedis xambrojn por somergastoj.


27. Brikdomo de Hundsdorff, strato Starowiejska 7

La angula domo estis konstruita dum la jaroj 1932-35, laŭ projekto de M. Maślański (legu: Maŝlanski).


28. Domo de Sveda Maristo, strato Jana z Kolna 25

La domo konstruita en la jaro 1936 laŭ la projekto de S. Płoski, posedas hotelon kaj la Svedan Konsulejon.


29. Domo de Antoni Abraham, strato Starowiejska 30

La vilaĝdomo de la familio Skwiercz (legu: Skvjerĉ) konstruita komence de la 20a jc ĉe la torda vojo, kia kondukis tra la mezo de la vilaĝo Gdinio. Dum la konstruado de nova urbo, la strato Starowiejska estis rektigita. En la jaroj 1920-23 en tiu ĉi dometo loĝis Antoni Abraham, la kaŝuba kaj sendependenca aganto. Nune tie ĉi troviĝas filio de la Muzeo de la Urbo Gdinio kun ekspozicio dediĉita al la historio de la vilaĝo Gdinio.


30. Komplekso de Bazaro, strato Wójta Radtkego

Por ordigi en kreskanta urbo la stratan komercon oni konstruis grandan foiran halon konsistantan el tri partoj - arka halo por vendi legomojn kaj fruktojn, halo por vendi fiŝojn kaj halo por vendi viandon. Ĝis nun la foira komplekso plenumas sian funkcion.


31. Konstruaĵo de Distrikta Juĝo kaj Prokuroreco, Plac Konstytucji 5

Monumenta konstruaĵo vidalvide de la Ĉefa Stacidomo estis konstruita en la jaro 1936 laŭ projekto de Z. Karpiński, T. Sieczkowski (legu: Sjeĉkovski) kaj R. Sołyński (legu: Soŭinjski). Ĝi estas moderna konstruaĵo. La avangarda formo de la konstruaĵo jam antaŭ la milito






Eksteraj ligiloj

greke Retpaĝo de Gdinio / Gdynia en Esperanto greke http://www.gdynia.pl greke http://www.trojmiasto.pl greke http://dmoz.org/Regional/Europe/Poland/Voivodships/Pomerania-Kashubia/Gdynia greke http://www.czywarto.pl

Vido de la Ŝtona Monto al la Marino. En fono la Duoninsulo Hel.


PARTNERAJ URBOJ

GDINIO havas partnerajn kontaktojn kun la jenaj urboj[1]:

Miasto Państwo Data podpisania porozumienia
Aalborg Ŝablono:Państwo Ŝablono:Dts/invalid input
Baranoviĉi / Baranowicze Ŝablono:Państwo Ŝablono:Dts/invalid input
Broklino / Brooklyn Ŝablono:Państwo Ŝablono:Dts/invalid input
Hajkoŭo / Haikou Ŝablono:Państwo Ŝablono:Dts/invalid input
Kenigsbergo / Kaliningrad Ŝablono:Państwo Ŝablono:Dts/invalid input
Karlskrona Ŝablono:Państwo Ŝablono:Dts/invalid input
Kilo / Kilonia Ŝablono:Państwo Ŝablono:Dts/invalid input
Klaipėda / Kłajpeda Ŝablono:Państwo Ŝablono:Dts/invalid input
Kotka Ŝablono:Państwo Ŝablono:Dts/invalid input
Kristiansand Ŝablono:Państwo Ŝablono:Dts/invalid input
Kunda Ŝablono:Państwo Ŝablono:Dts/invalid input
Lipawa Ŝablono:Państwo Ŝablono:Dts/invalid input
Plymouth Ŝablono:Państwo Ŝablono:Dts/invalid input
Seatlo / Seattle Ŝablono:Państwo Ŝablono:Dts/invalid input
Związek Wybrzeża Opalowego Ŝablono:Państwo Ŝablono:Dts/invalid input



  1. Ŝablono:Cytuj stronę