Cinama arbustosilvio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: fr:Bouscarle cannelle
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: sv:Kanelsmygsångare
Linio 39: Linio 39:
[[en:Cinnamon Bracken-warbler]]
[[en:Cinnamon Bracken-warbler]]
[[fr:Bouscarle cannelle]]
[[fr:Bouscarle cannelle]]
[[sv:Kanelsmygsångare]]

Kiel registrite je 20:00, 12 mar. 2012

Ŝablono:Taksonomio korektita

La Cinama arbustosilvio (Bradypterus cinnamomeus) estas specio de birdoj de la familio de Megaluredoj iam lokataj en tiu de Silviedoj. Ĝi apartenas al genro de Arbustosilviojbradipteroj kiu enhavas ĉefe speciojn de Afriko kaj Azio.

Ĝi troviĝas en Burundo, Demokratia Respubliko Kongo, Etiopio, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Ruando, Sudano, Tanzanio, Ugando kaj Zambio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj arbustaroj.

Ĝi estas ĝenerale bruna birdo, pli malhela supre, kiu montras brunan traokulan strion kaj helbrunan superokulan strion sub pli bruna krono. La beko estas nigreca.

Bradypterus cinnamomeus bangwaensis (Delacour, 1943, Bangwa, nordokcidenta Kameruno) estas foje konsiderata unu specio kaj foje du. Probable estas parto de la superspecio formata de B. cinnamomeus kaj B. barratti; iame konsiderata samspecifa kun la unua kaj foje ankaŭ traktata kiel raso de B. lopezi pro simileco en voĉo, sed diferenciĝas pro habitatoprefero kaj vosta morfologio (finplumoj pli larĝaj, ne mallarĝaj). La kvar specioj formas grupon de similaj afrikaj specioj de arbaroj kaj arbarbordoj. La birdoj de la Monto Oku povus reprezenti distingan rason. La formo priskribita kiel “Bradypterus mariae manengubae” (Monto Manenguba, Kameruno), kvankam teorie apartenanta al B. lopezi, estas probable varianto.

Referencoj