Lorenz Friis: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Peter Frey
ekst. lig.
Linio 10: Linio 10:
== Fonto ==
== Fonto ==
<references/>
<references/>

== Eksteraj ligiloj ==

[http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/search.do?dscnt=0&scp.scps=scope%3A(ONB_aleph_esperanto)&tab=onb_sondersammlungen&mode=Basic&vl(freeText0)=harry+friis&vid=ONB&fn=search Libroj] de kaj pri Harry Friis en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]


[[Kategorio: Danaj esperantistoj|Friis, Lorenz]]
[[Kategorio: Danaj esperantistoj|Friis, Lorenz]]

Kiel registrite je 13:17, 14 mar. 2012

Lorenz FRIIS (naskiĝis la 23-an de januaro 1904 en Sonderborg) estis dana esperantisto kaj instruisto.

Li propagandis kaj gvidis kursojn en Broager kaj Aabyhøj. Li fondis Esperanto-klubon en Aabyhoj. Li estis prezidanto de la ekzamena komitato por Jutlando, redaktoro de la lingva paĝo de Dana Esperanta Gazeto kaj direktoro de "Isosek" por Danujo. Li verkis du Esperantajn lernolibrojn. En 1930 li edziĝis kun Cor Lignian, kiu post sia edziniĝo administris Danan Esperanto Eldonejon ("Dansk Esperanto Forlag"). Li estis unu el la ĉefkunlaborantoj de la Enciklopedio de Esperanto.

En 1938 aperis lia "Store Esperanto-Dansk Ordbog" (Granda Esperanto-Dana Vortaro), verkita kun Peter Frey en Aabyhøj ĉe "Dansk Esperanto-Forlag" (268, [2] p., 20x14 cm). Ĝi estis represita en 2a eld. 1953 kaj 3a eld. 1969 kaj restis la plej multe uzita siaspeca ĝis apero de la moderna de Eckhard Bick en 1990.

En aprilo 1937 aperis jena anonco en la gazeto La Juna Vivo:

INTERNACIAJ FERIAJ ESPERANTO-KURSOJ en Helsingør, Danlando: Prezo: La restado dum unu semajna kurso kostas entute nur 18 gld. (kotizo, manĝo kaj loĝo en dupersona ĉambro). Petu informojn ĉe: S.ro L. Friis, Thyrasvej 15, Aabyhøj, Danlando.[1]

Fonto

  1. La Juna Vivo, aprilo 1939, paĝo 21.

Eksteraj ligiloj

Libroj de kaj pri Harry Friis en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

Ŝablono:Ĝermo-esperantisto