Aero: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 2: | Linio 2: | ||
'''Aero''' estas nomo por la miksaĵo de [[gaso]]j en la [[atmosfero]] de la [[Tero]]. |
'''Aero''' estas nomo por la miksaĵo de [[gaso]]j en la [[atmosfero]] de la [[Tero]]. |
||
{|class=" |
{| class="wikitable" border="1" |
||
|- |
|||
|+ Kunmertaĵo de aero: |
|+ Kunmertaĵo de aero: |
||
!Substanco||Signo||% laŭ volumeno||% laŭ maso |
!Substanco||Signo||% laŭ volumeno||% laŭ maso |
Kiel registrite je 10:41, 17 mar. 2012
Aero estas nomo por la miksaĵo de gasoj en la atmosfero de la Tero.
Substanco | Signo | % laŭ volumeno | % laŭ maso |
---|---|---|---|
Azoto | N2 | 78,084 | 75,50 |
Oksigeno | O2 | 20,9476 | 23,15 |
Argono | Ar | 0,934 | 1,292 |
Karbonduoksido | CO2 | 0,0314 | 0,046 |
Neono | Ne | 0,001818 | 0,0014 |
Metano | CH4 | 0,0002 | 0,000084 |
Helio | He | 0,000524 | 0,000073 |
Kriptono | Kr | 0,000114 | 0,003 |
Hidrogeno | H2 | 0,00005 | 0,00008 |
Ksenono | Xe | 0,0000087 | 0,00004 |
Seka aero konsistas je ĉirkaŭ 79% el azoto, je 20% el oksigeno, kaj je 1% el argono. Aero povas enhavi 0-7% da akvovaporo (la 79%, 20% kaj 1% laŭe malgrandiĝetas), kaj malpli ol 1% da karbona dioksido. La konsisto de aero ŝanĝiĝas laŭ alteco, kaj elspirita aero enhavas pli da karbona dioksido ol enspirita aero, ĉ. je 4,5%.
Aerpremo malgrandiĝas laŭ alteco; tial flugmaŝinoj estas deinterne premigataj. Oni konservas la premon en la maŝino pli alta ol ekstere, por ke restu la komforto de la enaj homoj, sed por ŝpari brulaĵon la premo estas ete malpli alta ol ĉe la tersurfaco. Kiam la suma aerpremo malgrandiĝas, la parta premo de ĉiu konsista gaso (inkluzive oksigeno) malgrandiĝas. montgrimpistoj devas kunporti oksigenon kiam ili grimpas altajn montojn por konservi la partan premon de oksigeno en la sango ĉe normala nivelo.
Oni ofte uzas densigitan aeron dum subakva naĝado kiel malprofundakva spira gaso kaj por plenblovi flosilojn. Densigatan aeron oni uzas ankaŭ kiel energifonton por pneŭmatikaj aeriloj.
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri aero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Aprila vetero -- trompa aero. ” „ Kastel' en aero -- malsato sur tero. ” „ Verŝi aeron al aero. ”