Mazara del Vallo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Dapal (diskuto | kontribuoj) →Monumentoj kaj interesaj lokoj: tradukita el la itala paĝo |
Dapal (diskuto | kontribuoj) e →Civilaj konstruaĵoj: fiksis referencon |
||
Linio 94: | Linio 94: | ||
* La [[Episkopa palaco (Mazara del Vallo)|Episkopa palaco]] de la [[16-a jarcento]]. |
* La [[Episkopa palaco (Mazara del Vallo)|Episkopa palaco]] de la [[16-a jarcento]]. |
||
* La [[Episkopa seminario (Mazara del Vallo)|Episkopa seminario]] de la [[1710]]. |
* La [[Episkopa seminario (Mazara del Vallo)|Episkopa seminario]] de la [[1710]]. |
||
* Cetero de [[akvedukto]] de la [[16-a jarcento]] en Contrada Archi<ref>{{ |
* Cetero de [[akvedukto]] de la [[16-a jarcento]] en Contrada Archi<ref>{{citaĵo el la reto|personnomo=Nino|familionomo=Asaro|url=http://www.mazaraonline.it/commenti/300505.htm|titolo=Editoriale: Risalendo il Mazaro - Alla riscoperta della nostra identità culturale|dato=30-a de majo 2005|alirdato=18-a de marto 2012}} {{it}}</ref>. |
||
=== Militaj konstruaĵoj === |
=== Militaj konstruaĵoj === |
Kiel registrite je 22:23, 18 mar. 2012
Mazara del Vallo | |||||
komunumo de Italio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Sicilio | ||||
Provinco | TP Trapanio | ||||
Geografia situo | 37° 39′ N, 12° 35′ O (mapo)37.6512.583333333333Koordinatoj: 37° 39′ N, 12° 35′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 8 m | ||||
Areo | 275,51 km² | ||||
Loĝantaro | 50 039 (2023) | ||||
Loĝdenso | 182 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Borgata Costiera, Mazara Due | ||||
Najbaraj komunumoj | Campobello di Mazara, Castelvetrano, Marsala, Petrosino, Salemi | ||||
Patrono | Sankta Vito | ||||
Festa tago | 15-a de junio | ||||
Nomo de loĝantoj | mazaresi (itale), mazaranoj (esperante) | ||||
Poŝtkodo | 91026 | ||||
Imposta kodo | F061 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 081012 | ||||
Telefona prefikso | 0923 | ||||
Retpaĝo | http://www.comune.mazara-del-vallo.tp.it | ||||
Mazara del Vallo [mazaradelvallo] (Mazzara [mazara] en la sicilia lingvo) estas itala komunumo de 51.402 loĝantoj[1], en la provinco de Trapanio en Sicilio.
Ĝi laŭas la mediteranean marbordon, ĉe la enmarejo de la riveroj Mazaro [mazaro] kaj Arena, kaj distancas malpli ol 200 km de la tuniziaj marbordoj de Norda Afriko.
En ĝia antikva historia urbocentro, kiun iam la normanaj muregoj ĉirkaŭis, videblas multenombraj imponaj preĝejoj, kelkaj el kiuj datiĝas el la 11-a jarcento. La urbocentro estas tipa kasbaho, islameca fortikaĵa kvartalo riĉa je etaj stratoj.
Geografio
La komunuma teritorio etendiĝas inter la komunumoj de Campobello di Mazara, Castelvetrano, Marsala, Petrosino kaj Salemi, en la provinco de Trapanio. Ĝi klasiĝis en la 2-a tertrema areo (meza-alta tertremeco)[2], kaj ĝi inkluziviĝas en la sisma distrikto Val di Mazara.
Akvoj
Du riveroj transiras la teritorion de Mazara: Mazaro kaj Arena, la lasta el tiuj ekiras de la Lago Trinità, nenatura lago kreata de la samnoma akvobaraĵo, kiu estas ĉe la komunumbordo kun Castelvetrano.
Krome estas multnombraj torentoj (Iudeo [judeo], Bucari [bukari]), kaj nenatura kanaloj kreitaj pro agrikulturo.
Ekzistas ankaŭ naturrezervejoj, vidu la sekcion naturaj areoj.
Klimato
La klimato de Mazara estas speciale agrabla en la sicila kunteksto.
Vintroj estas mildaj kaj mallongaj, kaj malofte la temperaturo subiras sub 12° gradoj por pli ol 15 tagoj.
Generale, someroj karakteriziĝas je regula nordokcidenta ventado: ĝi estas vento kiu regule ekas je la 11:00, kaj finas je la 19:00[3]. Ĉi tiu vento agrable sekigas la klimaton eĉ kun altaj temperaturoj, kiuj ne oftas.
Kontraŭe la ŝiroko, sudorienta vento, portas apreceblan kvanton de humideco kiu malvarmigas la klimaton. Ĉiukaze, ŝirokaj kondiĉoj generale ne daŭras pli ol tri tagoj.
La regula ventado igas la urbon idea loko por ĉiuj veladaj sportoj: fakte ĝia maro estas alvenloko por pasiuloj pri kajta surfado kaj breta velado el tuta mondo, ĉar Mazara inkluziviĝas en la listo de ideaj lokoj por tiuj sportoj[4].
Historio
Simboloj
Monumentoj kaj interesaj lokoj
Mazara del Vallo havas multnombrajn lokojn de historia intereso, kiuj memoras la diferencajn kulturojn kiuj karakterizis la urban historion.
Religiaj konstruaĵoj
La ĉefaj preĝejoj estas:
- La Katedralo de la Sanktega Savulo, kiu konstruiĝis en normana epoko, anstataŭiĝis antaŭan moskeon pro volo de Roĝero I de Sicilio, post la kreo, en 1093, de la episkopujo. Ĝi tute rekonstruiĝis fine de la 17-a jarcento, laŭ barokaj principoj, pro laboro de Don Pietro Castro. En la preĝejo oni konservas statuojn de Antonello Gagini, kiuj bildigas la transfiguriĝon.
- La Preĝejo de Sankta Reĝa Nikolao, konstruita en 1124, kaj la Preĝejo de la Madono de la Nanaj Palmoj (sicile Madonna delle Giummare, ankaŭ Alta Madono), konstruita en la 11-a jarcento, ambaŭ konstruitaj laŭ araba-normanaj principoj.
- La Preĝejo de Sankta Mikaelo, de la 12-a jarcento, kun proksima benedikta abatinejo, rekonstruiĝis en la 17-a jarcento laŭ la baroka stilo.
- La Preĝejo de Sankta Katerino, de la 1318, ankaŭ rekonstruiĝis laŭ la baroka stilo.
- La Preĝejo de Sankta Francisko estas ekzemplo de sicila baroko, riĉa je polikromio kaj dekoracioj.
- La Preĝejo de Sankta Ignaco, de kiu nur la fasado restas, post la kolapso en 1933[5].
-
Flanko de la Katedralo el Republika Placo
-
Madono de la Nanaj Palmoj
-
Sankta Reĝa Nikolao
-
Sankta Katerino
-
Sankta Ignaco
-
Ene de Sankta Ignaco
Civilaj konstruaĵoj
- La Episkopa palaco de la 16-a jarcento.
- La Episkopa seminario de la 1710.
- Cetero de akvedukto de la 16-a jarcento en Contrada Archi[6].
Militaj konstruaĵoj
- La Normana arko, cetero de la antikva normana kastelo, kiu estis en urbocentro. La arko dominas Mokarta-n placon.
Alio
- Republika placo, la ĉefa urba placo
- Mokarta placo
- La Itinero de Stratetoj, vojo tra la stratetoj kaj placetoj de la historia urbocentro.
Arkeologiaj situoj
- La ĥalkolitika establiĝo de Roccazzo, ekster la loĝata centro, proksima de la frakcio de Borgata Costiera;
- La ceteroj de du romanaj vilaoj: iu antaŭ la Preĝejo de Sankta Reĝa Nikolao[7], alia en Contrada Mirabile[8].
Naturaj areoj
La Sicila Regiono rekonis ĉi tiujn naturrezervojn en la Mazara teritorio:
- Integra naturrezervo de Lago Preola kaj Rondaj Gorgoj, oazo mastrumita de WWF[9]
- La rezervo de Kabo Feto, iu marborda marĉo[10] kiu en 2000 eniĝis la liston de Protektitaj Birdaj Areoj (PBA).
-
Lago Murana
-
Lago Preola
Societo
Demografia evoluo
Etnoj kaj alinaciaj malplimultoj
Enmigrado
Religio
Tradicioj kaj folkloro
L'Aurora (la Aŭroro)
La festeto de Sankta Vito
Kulturo
Instruado
Bibliotekoj
Scienca esploro
Lernejoj
Universitatoj
Muzeoj
Amaskomunikiloj
Radistacioj
Televidostacioj
Homoj rilataj al Mazara del Vallo
Eventoj
Esperanto en Mazara del Vallo
En Mazara del Vallo okazos, en aŭgusto 2012, la 79-a Itala Kongreso de Esperanto.
Dum ties planado kaj preparado italaj esperantistoj kontaktis la urban estraron kaj renkontis plenan apogon de sia iniciato kaj eĉ pli — ekestis la propono ke Mazara del Vallo estu Esperanto-centro de Italio aŭ eĉ tuta Mediteraneo. Pro tio komenciĝis la granda laboro, kiu celas establi Esperanto-centron, okazigi kulturajn aranĝojn, instrui Esperanton en mezgrandaj lernejoj, ktp.[11]
Samjare estis establita Centro por Esperanto kaj Interkulturo,[12] kiu ricevis ejon en la 5-etaĝa domo.
Ekonomio
Strukturoj kaj transportoj
Stratoj
Fervojlinioj
Havenoj
Flughavenoj
Estraro
Pasintaj estraroj
Ĝemelurboj
Sporto
Referencoj
- ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajloĝantoj
; $2 - ↑ Listo de italaj komunumoj klasitaj en tertremaj areaj (PDF). Alirita 18-a de marto 2012. itale
- ↑ Il Portolano del Mediterraneo
- ↑ World of Windsurfing - Team Italy. Alirita 18-a de marto 2012. angle
- ↑ MazaraNews.com: Le Chiese di Mazara del Vallo. Alirita 18-a de marto 2012. itale
- ↑ Editoriale: Risalendo il Mazaro - Alla riscoperta della nostra identità culturale (30-a de majo 2005). Alirita 18-a de marto 2012. itale
- ↑ Portale turismo Provincia di Trapani. Alirita 18-a de marto 2012. itale
- ↑ “The House of the Sicilian Greeks”, The Roman villa: villa urbana (PDF), p. 29–41. angle
- ↑ Naturrezervo Lago Preola kaj Rondaj Gorgoj. Alirita 18-a de marto 2012. itale
- ↑ Pagina su Capo Feto. Alirita 18-a de marto 2012.
- ↑ Mazara del Vallo volas iĝi ĉefurbo de Esperanto esperante
- ↑ Nova Esperanto-instruejo en Sicilujo: instruistoj kaj administranto serĉataj esperante
Bibliografio
- (1994) Horizon immigrazione, il caso di Mazara del Vallo. CRESM. itale
- Lavoro, identità e segregazione dei tunisini a Mazara del Vallo. (PDF). itale
- (2000) Cittadini senza cittadinanza - Rapporto duemila sulla presenza degli stranieri a Mazara del Vallo. CRESM. itale
- (1976) Il ritorno infelice. I Tunisini in Sicilia. Palermo: Sellerio editore. itale
- (2004) Per le strade di Mazara - toponomastica, storia, cultura, arte, tradizione, religiosità, leggende. Castelvetrano: Angelo Mazzotta Editore. ISBN 88-88958-03-07. itale
- (1932) Storia della città di Mazara. itale
- (1998) Gli immigrati tunisini a Mazara del Vallo (inserimento o integrazione). CRESM. itale
- (1993) Il Tesoro dei Vescovi. Murex. itale
- L'immigrazione araba a Mazara del Vallo in una prospettiva europea. Firenze: Capponi editore. itale
Vidu ankaŭ
Aliaj projektoj
Eksteraj ligiloj
greke http://www.proloco-mazaradelvallo.org greke Historio de la urbo Mazara del Vallo itale greke Historio de la loka Episkopujo itale greke Centro por Esperanto kaj Interkulturo en Fejsbuko esperante