Truttikon: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AvocatoBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: nn:Truttikon
Linio 42: Linio 42:
[[lmo:Truttikon]]
[[lmo:Truttikon]]
[[nl:Truttikon]]
[[nl:Truttikon]]
[[nn:Truttikon]]
[[ru:Труттикон]]
[[ru:Труттикон]]
[[vo:Truttikon]]
[[vo:Truttikon]]

Kiel registrite je 17:45, 19 mar. 2012

Truttikon
Blazono de Truttikon
Vilaĝa puto kaj vendejo en la centro de Truttikon
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Andelfingen
Koordinatoj  47° 37′ 50″ N 8° 43′ 30″ O / 47.63056 °N, 8.72500 °O / 47.63056; 8.72500 (mapo)Koordinatoj: 47° 37′ 50″ N 8° 43′ 30″ O / 47.63056 °N, 8.72500 °O / 47.63056; 8.72500 (mapo)
Areo 4,42 km²
Alteco 465 m super marnivelo
Poŝtkodo 8467
Komunumkodo 0041
Mapo de Truttikon
vdr

Truttikon estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 471 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

La komunumo Truttikon situas en la Zurika Vinlando en monteta kamparo. Ĝi troviĝas inter Ŝafhaŭzo kaj Vinterturo kaj limas norde al la Kantono Turgovio. De la 4,42 km² de la komunuma teritorio 64,5% servas por agrikulturo, precipe vitoj, 28.5% estas kovritaj de arbaro, 1,8% estas trafika surfaco kaj 4,8% superkonstruita.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Truttikon limas en nordo al Basadingen-Schlattingen kaj Schlatt (ambaŭ en Kantono Turgovio), en oriento al Waltalingen, en sudo al Ossingen, kaj en okcidento al Trüllikon.

Trafiko

Truttikon ne posedas propran fervojstacidomon, sed ĝi estas per poŝtaŭto konektita al la Zurika Trafik-Unio, kaj per la buso la stacidomoj de Ossingen facile atingeblas. Estas ankaŭ aliro al la nacia aŭtoŝoseo A4.

Historio

Unua mencio de Truttikon datiĝas el la jaro 858 sub la nomo Truttaninchova, kiam ĝi estis donacita al la Monaĥejo Rejnaŭo.

La komunumo estis parto de la Grafejo Kiburgo kaj per heredado fariĝis en la jaro 1452 posedaĵo de la urbo Zuriko. En la jaro 1556 estis vendita la regado super Truttikon al la aŭgustena Monaĥejo Kreuzlingen, al kiu ĝi apartenis ĝis la jaro 1798. Per decido de la kantona parlamento fariĝis Truttiko, kiu ĝis tiam estis municipo de la komunumo Trüllikon, la 1-an de januaro 1879 aŭtonoma politika komunumo.

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto