Monato (gazeto): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
Linio 173: Linio 173:
==Eksteraj ligiloj==
==Eksteraj ligiloj==
{{el}}[http://www.monato.net Retpaĝaro de Monato]
{{el}}[http://www.monato.net Retpaĝaro de Monato]
{{el}}[http://aleph.onb.ac.at/F/?func=find-b&find_code=WRD&adjacent=N&request=monato+revuo Monato] en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
{{el}}[http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/search.do?dscnt=0&scp.scps=scope%3A(ONB_aleph_esperanto)&tab=onb_sondersammlungen&mode=Basic&vl(freeText0)=revuo+monato&vid=ONB&fn=search Monato] en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
{{el}}[http://www.gazetejo.org/monato Kelkaj pdf-aj numeroj elŝuteblaj ĉe www.gazetejo.org]
{{el}}[http://www.gazetejo.org/monato Kelkaj pdf-aj numeroj elŝuteblaj ĉe www.gazetejo.org]
===Historio===
===Historio===

Kiel registrite je 16:00, 22 mar. 2012

La logotipo de Monato

Monato (ISSN 0772-456X) estas internacia Esperantlingva magazino sendependa kun artikoloj pri politiko, kulturo, scienco, moderna vivo kaj aliaj temoj. Ĝi estas presita en Belgio, kaj havas legantojn en 65 landoj. Ĝi estas unika, ĉar por ĝi raportas nur korespondantoj el la lando mem, kiuj do fone konas la lokan situacion.

Monato estis fondita en 1979 de Stefan Maul. La unua numero aperis la 15-an de januaro 1980, kaj ekde tiam aperas mezume unu numero ĉiumonate. Monato estas la posteulo de Semajno, de kiu aperis nur unu numero, tiu de la 1-a de septembro 1978.

Ekzistas entute 8 diversaj versioj de Monato. La plej populara kaj unua estas la magazina aŭ „papera“ versio. Por blinduloj oni produktas kasedan kaj elektronikan versiojn de Monato, kiuj tamen ne enhavas ĉiujn artikolojn el la magazino. Ekde 2001 abonantoj povas ricevi ĉiujn tekstojn de Monato per retpoŝto, ĉu en askia formo laŭ la x-surogato, ĉu en XHTML-formo en Unikodo. En 2003 aldoniĝis 5-a versio en PDF-formo kaj en 2008 speciala versio por poŝtelefonoj. Ekde 2011 ĝi estas ankaŭ akirebla en la dosierfomo ePub. Ĉiuj tekstoj el la papera publikaĵo estas ankaŭ konsulteblaj en Interreto. Abonantoj povas konsulti ĉiujn tekstojn; neabonantoj ne povas konsulti tiujn de la kuranta jaro. Pliajn informojn pri la diversaj versioj liveras la retpaĝo de Monato.

La historio de Monato

Semajno

Kovrilo de Semajno

En la jaro 1977 Stefan Maul estis redaktoro ĉe la germana gazeto Weltbild. Tie li ricevis la taskon ellabori novan gazeton Zenit por la pli aĝa generacio. Kvankam la projekto fiaskis pro pluraj faktoroj sendependaj de Maul, li tie spertiĝis pri la kreado de nova eldonaĵo, pri la testado de la merkato kaj pri similaj necesaj paŝoj. Tio ankaŭ revigligis lian iaman revon: eldoni ĉiusemajnan novaĵgazeton en Esperanto, ne pri Esperanto, sed pri ĝeneralaj temoj, kiel politiko, ekonomio, scienco kaj multe pli.

En la sama jaro aperis en pluraj germanlingvaj gazetoj artikolo pri la fakto, ke svisoj eksciis, ke Willem Tell ne vere vivis, sed ke li estas mita figuro. Nu, ĉiuj svisoj scias tion, kaj certe tia artikolo ne estus povinta aperi en germanaj ĵurnaloj, se ĝi estus verkita de sviso. Tio pensigis lin pri grava manko de la plimulto de la gazetoj, kiuj traktas internaciajn temojn. Plej ofte verkas por ili loĝanto de la lando, kie la gazeto estas eldonita, ne loĝanto de la regiono pri kiu temas la artikolo.

En 1978 Maul konkretigis sian revon. Li presigis provnumeron de Semajno, 40-paĝa numero DIN A4-formata, nigre-blanke ilustrita, kun kontribuoj pri terorismo, pri la olimpiaj ludoj en Moskvo en 1980, pri la politika situacio en Hispanio, pri gerontologio kaj multe pli. La eldonon Maul pagis el propra poŝo. Li estis kalkulinta, ke la projekto sukcesos, se Semajno havos 10 000 abonantojn. Li tute ne atingis tiun kvanton. Eĉ ne 1000 pretis pagi la abonprezon de 150 germanaj markoj por 50 semajnaj ekzempleroj. Maul forlasis la ideon kaj konsideris ĝin fiaskinta bela revo.

Apogo de Kehlet

Komence de 1979 Stefan Maul ricevis telefonalvokon de Torben Kehlet. Kehlet estis la estro de mem fondita firmao Eldonejo TK/Stafeto, kiu jam estis eldoninta plurajn librojn, kaj posedis propran presmaŝinon. Laŭ li Semajno fiaskis, ĉar ĝi estis tro multekosta, kaj li proponis eldoni, anstataŭ semajna, monatan version de la magazino. Maul tre dubis pri la projekto, ĉefe pro la fakto, ke monata eldonaĵo neniam povos esti aktuala. Kehlet tamen sukcesis persvadi lin. Anstataŭ aktualeco la monata magazino celu profundecon per fonartikoloj, verkitaj de loĝantoj de la koncernaj landoj mem.

Monato eldonata de Eldonejo TK/Stafeto

La unua kovrilo de Monato

En januaro 1980 aperis la unua numero de Monato. Ĝin eldonis la firmao TK/Stafeto. Tio signifas, ke ĝi portis la financan riskon. Eventualan perdon glutus TK/Stafeto, sed ĝi ricevus ankaŭ la eventualan profiton. Presis kaj distribuis la magazinon Kehlet mem. Kompostis ĝin parte la brazila firmao Intelesko (de la brazila aktivulo Gersi Alfredo Bays), parte Manuel Halvelik kun helpo de volontuloj en la ĵus starigita Grafika Centro Antverpeno (GCA). La prezo por jarabono (12 numeroj) estis 800 belgaj frankoj kaj estis kalkulita, ke necesos 2000 abonantoj por vivteni la projekton.

Ĉefredaktoro de Monato iĝis Stefan Maul mem, sed li arigis ĉirkaŭ si grupon da kompetentaj kunlaborantoj, inter kiuj ni mencias Maria Becker-Meisberger, Marjorie Boulton, Margret Brandenburg, Eŭgeno de Zilah, Bernard Golden, Trevor Steele kaj Edward Symoens.

Fine de la unua jarkolekto Monato faris enketon inter la legantoj, kaj montriĝis, ke 28 % el ili legas la tutan enhavon, kaj 60 % legas la plimulton. Do 88 % estis tiel nomataj intensaj legantoj.

Torben Kehlet rezignas

Kvankam tiuj, kiuj abonis la magazinon, estis tre kontentaj pri la enhavo kaj la formo, la kvanto de legantoj ĉiam restis sub 2000. Krome la administra laboro por eldoni estis multe pli alta ol Torben Kehlet estis antaŭvidinta: adresŝanĝoj, enkasigo de kotizoj, bankaj problemoj, korespondado pri numeroj perdiĝintaj en la poŝto, ktp. Sub tiu laborpremo, kaj konstatante, ke la bezonataj 2000 abonantoj ne estis atingitaj, li subite komence de 1984 anoncis, ke Monato ĉesos aperi, kaj ke baldaŭ li aperigos la lastan numeron. Tiuj, kiuj jam pagis sian kotizon por 1984 ne rericevos ĝin, sed povos ricevi kelkajn librojn de la eldonejo TK/Stafeto anstataŭe.

Certe estus interese, analizi kialojn kaj kaŭzojn de la fiasko de MONATO. Eble ni iomete povos fari tion – ankaŭ surbaze de viaj venontaj leteroj – en la lasta numero. Sendube en MONATO kiel eldonaĵo mem ne troviĝas la ĉefa fiaskokaŭzo, male: laŭ ĵurnalistika aspekto ĝi estas ne nur unika, sed sukcesa. ... Laŭ niaj spertoj tamen la ĉefaj kaŭzoj de l' fiasko de MONATO, kiu estas privata entrepreno, troviĝas en la sinteno de certaj, bedaŭrinde multaj, rondoj movadaj. Estas simpla nekompreno, ke tiel prestiĝa E-revuo jam pro tio meritas vastan subtenon, ke ĝi per sia ekzisto mem estas unika kaj serioza propagandilo por Esperanto.

—„adiaŭa letero“ de ĉefredaktoro Stefan Maul

Eble la fakto mem, ke Monato ĉesos aperi, eble la akuzo de Maul al la „rondoj movadaj“, skuis kelkajn funkciulojn de la Esperanto-movado, inter aliaj la prezidanton de UEA, Grégoire Maertens. Li volis, ke UEA helpu al Monato por ke ĝi pluvivu. Sed li ricevis grandan kontraŭstaron en la sino de UEA. Ni ne forgesu, ke ni estis en 1984, en la „malvarma milito“. UEA havis landajn asociojn en orient-eŭropaj landoj, en kies estraro ofte troviĝis homoj elektitaj pro siaj politikaj meritoj. UEA ne povus toleri, ke en Monato, revuo subtenata de ĝi, aperus artikoloj kun ekzemple kritiko al la registaro de unu el tiuj landoj. Aliflanke Maul certe ne estus akceptinta plulabori por la gazeto, se li ne rajtus libere publikigi ĉies opiniojn.

Tamen Grégoire Maertens gajnis, kaj sukcesis ellabori planon, kiu povis kontentigi ĉiujn. UEA transprenos la eldonadon de Monato. UEA pretis je siaj propraj kostoj liveri al la nunaj abonantoj la ceterajn numerojn de 1984, kaj ekde 1985 plene eldoni. Sur papero tamen TK/Stafeto restus la respondeca eldonanto, ĉar pro la supre skizita neŭtraleca politiko, la publiko ne rajtis scii, ke UEA estas la eldonanto. Kompostado, ekspedado kaj administrado okazos en Grafika Centro Antverpeno (GCA, kiu jam antaŭe kompostis la magazinon por TK/Stafeto), presadon faros TK/Stafeto, ne kiel eldonanto, sed kiel simpla komerca presejo kiu fakturos siajn servojn. La abonantoj devis pagi sian kotizon al ĉefperanto Flandra Esperanto-Ligo, asocio, kiu havis sian sidejon en la sama konstruaĵo kiel Grafika Centro Antverpeno kaj estis tre ligita kun ĝi. La ĉefperanto fine de la jaro transdonis sian gajnon, aŭ sian malgajnon al UEA.

En numero 5/6 de 1984 estis anoncita „Monato pluvivos!“. En la sama numero aperis pluraj paĝoj kun reagoj al la (eventuala) morto de la eldonaĵo. Ni citas kelkajn el ili:

Citaĵo
 La morto de MONATO estas granda bato al Esperanto, kaj vekas timojn pri la stato de estonteco de la afero. 
— William Auld
Citaĵo
 Vi skribas pri multaj movadaj rondoj, kies sinteno ĉefe kaŭzis la fiaskon de MONATO. Mi ne povas kredi, ke entuziasmulo kun fasko da MONATOj en la mano ne persvadus preskaŭ iun ajn esperantiston aŭ mem aboni aŭ konsenti al grup-abono. 
— Trevor Steele
Citaĵo
 Vi faligis bombeton, skribante ke MONATO ĉesos aperi. Mi reaktiviĝis en esperantista medio post preskaŭ 20jara foresto, grandparte ĉar ĝuste MONATO finfine konvinkis min, ke la internacia lingvo estas uzebla kaj uzata por pritrakti la mondajn aktualaĵojn, kaj ne nur por sciigi pri kotizoj kaj kongresoj. 
— Douglas Draper
Citaĵo
 Kun granda bedaŭro mi legis pri la fiasko de MONATO, tamen ne tre surpriziĝis, ĉar mi trovas, ke la plejparto de la esperantistoj ne estas aparte interesitaj pri la mond-problemoj. 
— Sibyl Sly

En la posta jaro GCA transprenis ankaŭ la presadon, tiel ke la rilatoj kun la eldonejo TK/Stafeto plu estis nur paperaj.

Flandra Esperanto-Ligo transprenas

En la mezo de la 80-aj jaroj UEA sekvis ekspansian politikon. Ĝi malfermis ne nur oficejojn en Antverpeno (GCA), sed ankaŭ en Budapeŝto kaj en Nov-Jorko. En 1988 tamen venis fino al tiu ekspansia politiko, sub influo i.a. de la tiama ĝenerala direktoro de UEA Simo Milojeviĉ kaj de estrarano Gian Carlo Fighiera. Laŭ ili membroj de UEA ne deziras, ke iliaj kotizoj estu investitaj en “riskaj entreprenoj” kaj komerca grafika centro, kiel tiu de Antverpeno, ja esence ĝi estis riska entrepreno. Do estis komunikita al Paul Peeraerts, la direktoro de GCA, ke ĉiuj oficistoj estos maldungitaj kaj la oficejo fermita. Ĉar GCA ja zorgis pri la kompleta administrado kaj pretigado de Monato, la fermo de la oficejo ja verŝajne signifus ankaŭ la finon de la eldonaĵo, ĉar transdoni la kompostadon kaj presadon al ekstera firmao estus nepageble.

Feliĉe ankaŭ ĉi-foje neatendite venis savanto. La fakto de la ekzistado de GCA en Antverpeno havis bonan influon sur la Esperanto-movado en Flandrio. Ĝi ja ebligis i.a. la luadon de la Esperanto-domo de Antverpeno, kie havis sian sidejon ne nur GCA sed ankaŭ Flandra Esperanto-Ligo (FEL) kaj la Esperanto-grupo de Antverpeno. Sekvis negocoj inter UEA kaj FEL el kiuj sekvis, ke FEL aĉetos ĉiujn materialojn de GCA (presmaŝinon, kompostmaŝinojn, komputilojn) kaj promesis proprakoste pludungi la oficistojn, nome Guido Baeyens, Hugo Fontyn, Gerd Jacques, Paul Peeraerts, Guido van Damme kaj Jean-Pierre VandenDaele

Ekde tiu dato do FEL iĝis la eldonanto de Monato.

Estas interese mencii, kiel teknike la magazino estis produktata en la fino de la 80-aj kaj komenco de la 90-aj jaroj. Manuskriptoj estis ĉiam paperaj. La kunlaborantoj sendis ilin rekte al la ĉefredaktoro, kiu poluris kaj korektis ilin, kaj tiam plusendis al la oficejo de FEL en Antverpeno. Tie la tiama oficisto de FEL, Guido van Damme, kompostis ilin. Tiuj kompostaĵoj estis longaj strioj de unukolumna teksto, ankoraŭ ne enpaĝigitaj. Fotokopioj de tiuj strioj estis senditaj al Audrey Childs-Mee, la reviziantino de Monato, kaj al Stefan Maul, per ordinara letero. Audrey Childs-Mee serĉis kompost- kaj lingvo-erarojn en la tekstoj kaj sciigis pri tio la kompostiston en Antverpeno. Samtempe Maul faris per la fotokopioj iun provenpaĝigon kaj sendis tiun ankaŭ al Antverpeno. Surbaze de tiuj lastaj korektoj, kaj de la provenpaĝigo, la grafikisto Hugo Fontyn faris la definitivan enpaĝigon, tio estas la tranĉado de la longaj tekstostrioj kaj la muntado ĝis prespretaj originaloj. Tiuj originaloj poste estis filmitaj, kaj per la filmoj oni faris la presplakojn. Ĉio tio okazis en la oficejo de FEL mem.

La demisio de Maul

En la historio de Monato ĝis 1991 Stefan Maul estis ĝia ĉefredaktoro. Konkrete tio signifas, ke li redaktis preskaŭ la tutan magazinon. Li ja havis kunlaborantojn, nome Maria Becker-Meisberger, kiu antaŭredaktis la rubrikon Kuirreceptoj, kaj Margret Brandenburg, kiu zorgis pri Junularo, kaj aldoniĝis poste Guido van Damme, kiu ekde 1990 transpenis la rubrikon Leteroj, kaj Jean Pierre VandenDaele, kiu administris ekde tiam la rubrikon Enigmoj, sed ĉiujn tiujn rubrikojn Maul redaktis. La sola escepto estis la rubriko Noveloj, kiu aperis komplete sub la redaktado de William Auld. La redaktadon Maul faris en siaj liberaj horoj, ĉar li estis plentempa ĵurnalisto ĉe la germana ĵurnalo Augsburger Allgemeine. En 1991 li iĝis gvidanto de ĝia sekcio Politika informado. Tio ĉi estis tre temporaba tasko, kiu postulis de li ankaŭ ofte kromlabori. La fakto, ke li en tiu periodo ekhavis sanproblemojn pri la mano, igis lin anonci sian demision kiel ĉefredaktoro ekde januaro 1992. Paul Peeraerts, la direktoro de FEL, estis taskigita trovi anstataŭanton, sed rapide montriĝis, ke neniu pretis transpreni tian gigantan taskon.

En tiu sama periodo aŭdiĝis kritikoj pri scienca artikolo aperinta en Monato, ĉar ĝia enhavo ja estis tre kritikebla. Al Maul oni apenaŭ povis riproĉi, ĉar oni ne povas atendi de ĉefredaktoro, ke li vere kompetentas pri ĉiuj flankoj de la homa vivo. Ĉefredaktoro ne povas esti samtempe specialisto pri scienco, politiko, ekonomio kaj multe plu. Per tio kreskis ĉe Paul Peeraerts la ideo ne serĉi unu ĉefredaktoron, sed aron da diversaj redaktoroj, kiuj ĉiuj kompetentus kaj respondecus pri unu difinita tereno. Ĉefe en la universala kongreso de UEA en Bergeno li parolis kun multaj personoj, kaj en januaro 1992 li povis prezenti al la publiko la (parte) novan Monato-skipon.

La nova skipo

La nova skipo konsistis ekde 1992 el 17 redaktoroj. Kelkaj inter ili jam pli frue kunlaboris, nome William Auld, kiel redaktoro de Noveloj, Maria Becker-Meisberger, redaktoro de la kuirrubriko, Guido van Damme, kiu zorgis pri la rubriko Leteroj, kaj Jean-Pierre VandenDaele, kiu respondecis pri la rubriko Enigmoj.

La novuloj estis Gerrit Berveling (spirita vivo), Mark Fettes (monda vilaĝo), Marco Gazzetta (kuirado), Evgeni Georgiev (hobio), Paul Gubbins (moderna vivo), Andy E. Künzli (politiko), Garbhan MacAoidh (lingvo kaj turismo), Stefan MacGill (junularo), Paul Peeraerts (enkonduko, noticoj kaj recenzoj), Seán Osborne (muziko), Roland Rotsaert (ekonomio) kaj Krys Ungar (scienco kaj arto).

Aldone al tiuj redaktoroj kompreneble kunlaboris tre multaj aliaj. Unuflanke estis la grafikisto Hugo Fontyn, kiu zorgis pri la enpaĝigo de Monato, aliflanke estis la ducento da konstantaj kunlaborantoj en 40 landoj, kiuj sendis siajn kontribuojn.

Ek al la elektronika erao

En tiu tempo la plimulto de la kunlaborantoj ankoraŭ sendis siajn manuskriptojn papere al la redaktoroj. Tiuj ĉi plusendis ilin post redaktado al la eldonejo en Antverpeno, kie Guido van Damme kompostis ilin. Jen kaj jen iu jam sendis manuskriptojn sur disketo, sed eĉ tion oni devis sendi per la ofte malrapida poŝto. Faksado estis tre escepta. Komence de 1993 Torben Kehlet vizitis la oficejon de FEL, kaj rakontis pri mirinda maŝino, kiun li ekkonis. Ĝi nomiĝis „modemo“ kaj per ĝi eblis sendi kompletajn tekstojn kaj fotojn tra telefona drato. La potenco de tia aparateto ŝajnis enorma. Se ĉiu redaktoro posedus modemon, oni ŝparus multege da tempo, kiu nun perdiĝis en la poŝto. FEL decidis aĉeti modemon, kaj testi la eblecojn. Sed testi kun kiu? Kiu jam havis modemon? En malgranda anonceto en la marta numero de 1993 aperis la jena teksto: Ĉu vi havas modemon? FEL serĉas kelkajn personojn, prefere en Belgio aŭ ĉirkaŭaĵo, kiuj posedas modemon (kaj komputilon!) kaj pretas fari kelkajn mallongajn testojn.

La unua redaktoro de Monato, kiun la eldonejo persvadis aĉeti modemon, estis Paul Gubbins kaj do unue politikaj artikoloj kaj tekstoj pri moderna vivo elektronike estis interŝanĝataj. Interreto en tiu tempo ankoraŭ tute ne estis konata ĉe la granda publiko. La eldonejo uzis la servojn de la usona firmao Compuserve por faciligi la sendadon. FEL havis retadreson ekde junio 1993 kaj eble estis la unua Esperanto-organizaĵo rete atingebla. Tiu ĉi paŝo enkondukis novan eraon por Monato kiu forte influis la aktualecon de la artikoloj. Unue la redaktoroj ekhavis modemon, kaj poste estis serĉataj reviziantoj kun Compuserve-adreso. La reto de komputile ligitaj reviziantoj ekaktivis en 1994. Tio signifis ne nur rapidecon, sed ankaŭ universalecon. Nun estis facile havi reviziantojn en diversaj lingvoregionoj, kaj tiel eviti naciismojn. Komence kunlaboris italo (Dario Besseghini), belgo (Marc Demonty), brito (Edmund Grimley Evans), finno (Harri Laine), rusino (Halina Gorecka), kataluno (Alex Humet), ruso (Andrej Pechonkin), uzbeko (Andrej Kolganov) kaj hungarino (Katalin Smidéliusz). La diverseco tamen igis necesa la funkcion de sekretario, kiu kunordigis la laboron de la diversaj reviziantoj. Tiun funkcion plenumis Izabel Cristina Oliveira Santiago.

Ekde tiu periodo tekstoj de Monato estis konsulteblaj „en la reto“, kvankam la esprimo „en la reto“ tiam ankoraŭ ne egalis al „en Interreto“, sed „en iu bultenejo“. Monato tiam uzis du bultenejojn, tiun de Compuserve kaj propran. Jen parto el gazetara komuniko de la 15a de januaro 1994:

Nova esperantlingva bultenejo estis kreita de Flandra Esperanto-Ligo, la
eldonanto de "Monato" kaj de la "Stafeto"-libroj. El la bultenejo estos
shuteblaj principe nur dosieroj en Esperanto au pri Esperanto. Estas
antauviditaj programoj por diversaj sistemoj, kiel MS-DOS, Atari, Windows,
Mac, ktp. Nun jam estas haveblaj kelkaj programoj por Windows. Aliaj
sekvos en la venontaj semajnoj.
Krom programoj estos elshuteblaj ankau tekstoj el la eldonajhoj de Flandra
Esperanto-Ligo. Nun jam estas haveblaj la noveloj kaj la recenzoj kiuj
aperis en "Monato" en 1992, sed baldau kontribuoj el la rubrikoj Politiko,
Arto, Scienco, Ekonomio kaj multaj aliaj estos elshuteblaj au simple
rigardeblaj.
Traserchi la dosierojn eblos lau multaj kriterioj. Ekzemple oni povas peti
de la bultenejo alshuton de chiuj tekstoj verkitaj de difinita autoro au de
chiuj recenzoj verkitaj de certa recenzanto. En la rubrikoj Politiko,
Scienco, Ekonomio kaj multaj aliaj, estos eble voki tekstojn lau temoj.
La bultenejo estas tiel nomata citadel-bultenejo. Chiuj bultenoj, mesaghoj,
dosieroj, estas ordigitaj en ejoj lau la temoj. Dudeko da ejoj jam nun
estas funkciantaj: Babilejo (divenu kio ghi estas!), Libroj (novajhoj en la
esperantlingvaj libroservoj), Komputado (por homoj kiel vi), Internet (por
personoj kiuj ne mem havas elektronikan adreson, sed shatus sendi au ricevi
retposhton), Movado (kun programoj de la flandraj kaj nederlandaj
Esperanto-grupoj, de Gresillon, k.a.), Windows kaj laste Mesaghejo kie
oni povas sendi elektronikan poshton al aliaj uzantoj de la FEL-bultenejo.

La reta atingeblo de la redaktoroj kaj reviziantoj havis ankaŭ aliajn avantaĝojn. Monato, pli ol iu alia revuo esperantlingva, ofte devis enkonduki novajn Esperanto-vortojn. Ekzemple kiam la mondo eksciis, ke la nova valuto de Eŭropa Unio ne estos “ekuo”, Monato devis decidi, kiun formon ĝi uzos en siaj paĝoj. Ekestis retaj diskutoj inter la poruloj de “eŭroo” kaj inter tiuj de “eŭro”. La formo “eŭro” gajnis, kaj tiu estis ekde tiam uzata en Monato kaj baldaŭ en tuta Esperantujo. Simila kazo estis “poŝtelefono”, vorto nun tute kutima en Esperanto, sed siatempe unue uzata en Monato.

Ĉefredaktoro revenas

Stefan Maul

Ĉirkaŭ la jarŝanĝo 1997 - 1998 du artikoloj skuis kelkajn legantojn kaj kaŭzis multajn emociojn. En la decembra numero de 1997 aperis recenzo fare de Gonçalo Neves pri la libro La Manto, en kiu li ŝajnigis, ke Perla Martinelli estas la aŭtoro. S-ino Martinelli dementis tion, kaj la demento estis publikigita en la paĝoj de Monato. Redaktoro William Auld opiniis, ke krome la redakcio de Monato devas distancigi sin de la recenzo, kaj ĉar tio ne okazis, li demisiis. En la posta numero aperis kontribuo de Tyburcjusz Tyblewski, kiu de kelkaj estis interpretita kiel kontraŭjuda. Kvankam Tyblewski diris, ke li tute ne intencis tion, kaj kvankam la teksto estis interpretebla diversmaniere, pluraj personoj nuligis sian abonon. Stefan Maul opiniis, ke tiaj problemoj ne povos okazi, se apud la redaktoroj ankoraŭ troviĝas dua persono, kiu per freŝa okulo legas ĉiujn tekstojn antaŭ ilia apero. Li do proponis sin kiel ĉefredaktoro, ĉar intertempe li liberigis sin de la posteno temporaba en Augsburger Allgemeine. Tio estis akceptita de ĉiuj redaktoroj, kaj ekde januaro 1999 Monato denove havas ĉefredaktoron.

La lastaj evoluoj

Pro novaj presteknikoj FEL povis fine de la 90aj jaroj mem presi kolorajn fotojn. Sekve ekde marto 1999 Monato aperas kun kolora frontpaĝo, kaj plurfoje ankaŭ kun koloraj fotoj interne de la presaĵo.

Ekde 2001 la tekstoj de Monato estas ne nur konsulteblaj en Interreto, sed la abonantoj povas ilin ricevi ankaŭ hejme, ĉu en la formo de simpla teksta dosiero, ĉu en HTML-formo. En 2003 aldoniĝis ankaŭ plenkolora PDF-versio kaj en 2011 versio en la dosierformo ePub. En 2005 demisiis la multjara grafikisto Hugo Fontyn kaj transprenis lian rolon Ferriol Macip i Bonet. En junio 2008 iĝis grafikisto Julia Litvinova.

Premio Deguĉi

Dum la UK en Vilno, la gazeto Monato ricevis diplomon havantan jenan tekston:

Pro meritoj en la utiligo de Esperanto kiel rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de d-ro Zamenhof kaj instruoj de Onisaburo DEGUĈI kaj pro kontribuado al la celo de UEA kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj, PREMIO ONISABURO DEGUĈI en 2005 estas aljuĝita al MONATO per decido de la Estraro de Universala Esperanto-Asocio.

En la 90-a Universala Kongreso de Esperanto, Vilno, la 30-an de julio 2005. Kun subskribo de Prezidanto de UEA, Renato Corsetti.

Eldonejo

Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio. Monato estas kompostita, presita kaj vinktita en la eldonejo.

Redakta skipo

Honora ĉefredaktoro

Stefan Maul estis ĉefredaktoro de 1980 ĝis la fino de 1991 kaj de 1999 ĝis 2010.

Ĉefredaktoro

Paul Gubbins.

Redaktoroj

Nunaj redaktoroj

Gerrit Berveling (spirita vivo, ekde 1992), Evgeni Georgiev (hobio, ekde 1992, kaj turismo, ekde 1997), Edmund Grimley Evans (komputado, ekde 1998), Paul Gubbins (el mia vidpunkto, ekde 2010, politiko, ekde 1993, kaj moderna vivo, ekde 1992), Boris Kolker (libroj, ekde 1996), Claude Nourmont (arto, ekde 2005), Paul Peeraerts (leteroj, ekde 2006), Andreo Peetermans (lingvo, ekde 2011), Roland Rotsaert (ekonomio, ekde 1992), Slezák Tamás (medio, ekde 2009), Jean-Pierre VandenDaele (enigmoj, ekde 1990), Krys Williams (scienco, ekde 2011).

Redaktoroj en la historio de Monato

Grigorij Arosev (arto, 1999-2005, sporto, 1999-2010), William Auld (noveloj kaj poezio, 1980-1998), Maria Becker-Meisberger (kuirado, 1980-1992), Timothy Brian Carr (medio, 1993-1997), Jorg de Mulder (noticoj, 1998), Thomas Eccardt (scienco, 2006-2011), Mark Fettes (monda vilaĝo, 1992-1995), Marco Gazzetta (kuirado, 1992-1994), Maritza Gutiérrez Gonzalez (medio, 2004-2007), Haszpra Ottó (medio kaj scienco, 2000-2002), Andy E. Künzli (politiko, 1992-1993), Harri Laine (scienco, 1999-2000), Garbhan MacAoidh (lingvo kaj turismo, 1992-1994), Stefan MacGill (junularo, 1992), Geraldo Mattos (poezio kaj noveloj, 1998-2007), Stefan Maul (el mia vidpunkto, 1992-2010, ŝerco & satiro, 1995-2010), Aleksander Mikishev (turismo, 1994-1996), Seán Osborne (muziko, 1992-1995, kaj humuro, 1993-1995), Manuel Pancorbo Castro (scienco, 2004-2005), Paul Peeraerts (recenzoj, 1992-1995, kaj noticoj, 1992-1997), Sergei Pokrovski (komputado, 1995-1998), Aimo Rantanen (leteroj, 2001-2006), Roland Rotsaert (komputado, 1993-1994), Claude Rouget (medio, 1997-2000), Izabel Cristina Oliveira Santiago (kuirado, 1994-1997, mozaiko, 1995-1999, scienco 2000), Krys Ungar (scienco kaj arto, 1992-1998), Guido van Damme (leteroj, 1990-2001), Yamasaki Seikô (lingvo, 1994-2010).

Kunlaborantoj

Monato havas 100 konstantajn kunlaborantojn kaj korespondantojn en 45 landoj.

Kunlaborantoj kaj kunlaborintoj menciitaj en Vikipedio: Zofia Banet-Fornalowa, Günther Becker, Marjorie Boulton, Donald Broadribb, Audrey Childs-Mee, Dmitrij Cibulevskij, Christian Declerck, Petro de Smet, Wim M. A. de Smet, Amador Diaz, Michel Duc-Goninaz, Ivo Durwael, István Ertl, Gbeglo Koffi, Bernard Golden, Will Green, Paul Gubbins, Anatolij Gonĉarov, Nikolao Gudskov, Marinko Ĝivoje, Manuel Halvelik, Hori Jasuo, Emilija Lapenna, Gilbert Ledon, Marko Naoki Lins, Lorjak, Garbhan MacAoidh, Carmel Mallia, Mao Zifu, Ferriol Macip i Bonet, Stano Marček, Harri Melasniemi, Josef Mendl, Carlo Minnaja, Julian Modest, Gonçalo Neves, Stevens T. Norvell, Ionel Oneţ, Viktor Pajuk, Héctor Palacios, Jiří Patera, Ed Robertson, Franz-Georg Rössler, Sen Rodin, Kejhan Sajjadpur, Werner Schad, Júlia Sigmond, Alberto Solarz, Trevor Steele, Spomenka Štimec, Edward Symoens, Tyburcjusz Tyblewski, Rafaela Urueña, Marc Vanden Bempt, Paulo Sérgio Viana, Bertilo Wennergren, Walter Żelazny.

Reviziantoj

Hèctor Alòs i Font, Edmund Grimley Evans, Jens S. Larsen, Rob Moerbeek, Brian Moon, Anna kaj Mati Pentus, Alexander Shlafer.

Redakcia sekretario

Paul Peeraerts.

Grafikisto

Julia Litvinova.

Kelkaj citaĵoj pri Monato

  • "En neniu lando kaj lingvo de la mondo ekzistas simila revuo, en kiu pri Afriko verkas afrikano, pri Brazilo verkas brazilano, pri Japanio japano. Tio estas unu el la grandaj atingoj de la Esperanto-movado, kiu taksas ĉiujn homojn egalaj." (Renato Corsetti)
  • "En la Budapeŝto de la 80aj jaroj MONATO estis por mi unika informfonto, helpa konsciigilo politika, kaj grava fenestro por elrigardi el la duonfermita domo, kie ni hungaroj tiam vivis." (István Ertl)
  • "Kiam antaŭ duo da jaroj mi volis konvinki kelkajn kolegojn-lingvistojn, ke Esperanto estas plene vivanta lingvo, mi aĉetis por ili abonojn al MONATO. La efiko estis ĝuste tia, kian mi deziris: ili traktis tiun revuon kiel tute normalan fenomenon de tute normala kaj funkcianta lingvo. MONATO estas nia Newsweek, nia Spiegel, kaj ĝi brile kaj ĉiam interese plenumas tiun rolon." (Humphrey R. Tonkin)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

grekeRetpaĝaro de Monato grekeMonato en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo grekeKelkaj pdf-aj numeroj elŝuteblaj ĉe www.gazetejo.org

Historio

grekeRetrorigarde kaj perspektive grekeKomposta revolucio kaj presada stabileco grekeAlveno al la moderna vivo grekeGravaj opinioj

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.