L. Frank Baum: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AvocatoBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota modifo de: fa:فرانک باوم
Vagobot (diskuto | kontribuoj)
Linio 62: Linio 62:
[[ko:라이먼 프랭크 바움]]
[[ko:라이먼 프랭크 바움]]
[[lt:Lyman Frank Baum]]
[[lt:Lyman Frank Baum]]
[[ml:എൽ. ഫ്രാങ്ക് ബോം]]
[[nl:L. Frank Baum]]
[[nl:L. Frank Baum]]
[[no:Lyman Frank Baum]]
[[no:Lyman Frank Baum]]

Kiel registrite je 05:48, 26 mar. 2012

Lyman Frank BAUM (naskiĝis la 15-an de majo, 1856, mortis la 6-an de majo, 1919) estis usona verkisto.

Baum naskiĝis en Chittenango, Nov-Jorkio. Sian junaĝon li pasigis en la luksa bieno de siaj gepatroj. En la jaro 1882 li edziĝis al Maud GAGE kaj transloĝiĝis kun ŝi al Suda Dakoto.

Baum elprovis sin en pluraj agadkampoj. Li laboris en teatro, por gazetoj kaj revuoj, estris la grandmagazenon Baum's Bazaar kaj okupiĝis dum ioma tempo eĉ kiel kokofarmisto. La unua libro, kiun li publikigis en 1866, temis pri la kokobredado. Baum krome eldonis propran semajnan revuon, kiu tamen - kiel la plejmulto de liaj entreprenoj - ne gajnis grandan sukceson.

En 1891 la familio transloĝiĝis al Ĉikago kaj Baum serĉis novan eblecon, gajni monon. Ĉiam ŝatante elpensi rakontojn por siaj propraj infanoj, li nun decidis, verki ankaŭ por aliaj. En siaj unuaj du libroj li rerakontis tradiciajn rakontojn. Iam li enkondukis protagonistinon nomatan Dorothy, poste li elpensis la landon de la mirakloj kaj la ĝojoj Oz kaj en 1900 li publikigis sian libron The Wonderful Wizard of Oz ("La mirinda sorĉisto de Oz"), kiu subite famigis lin. Ene de mallonga tempo fariĝis el ĝi muzikalo, kaj Baum mem verkis la scenaron.

La granda sukceso de la verko igis la aŭtoron daŭrigi la verkadon pri la mirinda lando de Oz. Dume li plurfoje deklaris, ke tiu ĉi estas la lasta libro kaj la serio nun finiĝis, sed finfine li tamen daŭrigis, ĉar li ricevis amason da kortuŝaj leteroj de sia vasta juna legantaro.

L. Frank Baum mortis en 1919 en Los-Anĝeleso. La verkaro pri la sorĉisto de Oz, kiu post la morto de Baum estis daŭrigata fare de aliaj verkistoj, intertempe apartenas al la klasikaĵoj de la fantasto. Ĝi estis plurfoje filmigata, en 1939 ekz. tre sukcese kun Judy Garland en la rolo de Dorothy.

Aperis en Esperanto:

La mirinda sorĉisto de Oz / de L. Frank Baum. Kun ilustr. laŭ la originaloj de W. W. Denslow. Trad. H. R. Dreyer. - Berkeley, Calif.: Eld. Bero, 2000. - 144 p. : ilustr.
ISBN 1-882251-31-8
Originalo: The Wonderful Wizard of Oz

Eksteraj ligoj