Riom-Parsonz: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: nn:Riom-Parsonz
Linio 63: Linio 63:
[[lmo:Riom-Parsonz]]
[[lmo:Riom-Parsonz]]
[[nl:Riom-Parsonz]]
[[nl:Riom-Parsonz]]
[[nn:Riom-Parsonz]]
[[pms:Riom-Parsonz]]
[[pms:Riom-Parsonz]]
[[pt:Riom-Parsonz]]
[[pt:Riom-Parsonz]]

Kiel registrite je 03:57, 30 mar. 2012

Riom-Parsonz
Blazono de Riom-Parsonz
Riom-Parsonz
former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Albulo
Komunumaro Surses
Koordinatoj  46° 36′ 40″ N 9° 34′ 30″ O / 46.61111 °N, 9.57500 °O / 46.61111; 9.57500 (mapo)Koordinatoj: 46° 36′ 40″ N 9° 34′ 30″ O / 46.61111 °N, 9.57500 °O / 46.61111; 9.57500 (mapo)
Nombro de loĝantoj ??
Areo 55,97 km²
Alteco 1257 m super marnivelo
Poŝtkodo 7463
Komunumkodo 3536
Mapo de Riom-Parsonz

Pri la komunumo

Riom-Parsonz estas kaj komunumo de la komunumaro Surses kaj la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 313 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Riom-Parsonz situas ĉe la orienta deklivo de la monto Piz Martegnas kun alteco de 2670 m s.m. En oriento la komunumo limas al la rivero Julio. Riom-Parsonz konsistas el la vilaĝoj Riom kaj Parsonz, kiuj estis ĝis 1979 la kernoj de propraj komunumoj. Al la komunumo ankaŭ apartenas la ferivilaĝo Tigignas, kaj la setlejoj Monas, Tigias, Talvangas, Pro Barlegn, Lungatigia kaj Salaschigns, kie situas kapelo. Nordoriente de la kohera komunuma teritorio, troviĝas krome la eksklavo Vscha Riom-Parsonz, kiu ankaŭ apartenas al ĝi. La plej alta punkto de la komunumo estas la monto Piz Forbesch kun alteco de 3261,8 m s.m.

Trafiko

Riom-Parsonz situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas per kurboriĝa flanka vojo, kiu deiras en Cunter de la kantona ĉefvojo n-ro 3. Riom kaj Parsonz atingeblas per poŝtaŭto de Cunter kaj Savognin. La ferivilaĝo Tigignas ankaŭ atingeblas per seĝotelfero de Savognin.

Lingvoj

La plimulto de la loĝantaro parolas la romanĉan lingvon, nome ties surmiranan dialekton. Tamen ankaŭ en Riom-Prasonz la elcentaĵo de germanlingvanoj dum la lastaj jardekoj draste kreskis. En la jaro 1980 ankoraŭ 87,07% de la loĝantaro parolis la romanĉan. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 ankoraŭ 63,91% parolis kiel ĉeflingvo la romanĉan, dum 33,64% parolis la germanan kaj 1,83 % la italan.

Historio

La komunumo Riom-Parsonz estis kreita en la jaro 1979 per kunigo de la antaŭaj komunumoj Riom kaj Parsonz.

Sub la vilaĝo Riom oni trovis en la 1970-aj jaroj restaĵojn de romiaj konstruaĵoj, intr kiuj gastejon kun signifaj murpentraĵoj. [1]

La unua dokumenta mencio de Riom datiĝas el la jaro 840 kiel Villa Riamio. Ĝia malnova germanlingva nomo estis Reams, kiu ĝis 1943 estis oficiala nomo de la tiama komunumo. Dum mezepoko Riom estis administra centro de la episkopejo Koiro. La kastelo Rätia Ampla estis de 1258 ĝis 1552 la sidejo de la episkopaj voktoj, kaj poste ĝis 1780 de la kamparvoktoj de la Supera Tribunalo Oberhalbstein. [2]

La unua dokumenta mencio de Parsonz datiĝas el la jaro 1156 kiel Presan. Ĝia malnova germanlingva nomo uzata oficiale ĝis 1943 estis Präsanz. [3]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Jürg Rageth: Riom - romia epoko en Historia Leksikono de Svilando (2010-11-29)
  2. Fonto: Gion Peder Thöni: Riom - mezepoko kaj novepoko en Historia Leksikono de Svilando (2010-11-29)
  3. Fonto: Gion Peder Thöni: Prasonz en Historia Leksikono de Svilando (2009-11-18)

Eksteraj ligiloj

Bildoj